Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-07-22 13:37

«Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la Universala Kongreso. Por Vinilkosmo, tio povas signifi ekkonigi novan muzikogrupon aŭ vendi pli da diskoj de la fama kantisto Jomo. Por Lingva Festivalo tio povas esti altiri homojn de la urbo por partopreni kursojn de diversaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Por lokaj asocioj kaj kluboj de nia lingvo, merkatiko povas esti la plej bona maniero allogi homojn al lokaj kursoj de Esperanto, kaj poste iel hejmigi ilin en niaj rondoj», – ĉi tiel la usona merkatikisto kaj esperantisto Dennis Keefe komencas sian novan artikolon “Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj”.

Ĉi tiu artikolo, aperinta antaŭ unu monato en la revuo “La Ondo de Esperanto”, estas ĵus publikigita en la novaĵretejo “La Balta Ondo”, kun referencoj al la antaŭaj 11 tiutemaj artikoloj de Dennis Keefe en “La Ondo de Esperanto”.

Legu ĝin: http://sezonoj.ru/2015/07/keefe-6/