Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Medalo de Toleremo 2013

Medalo de Toleremo 2013

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-12-26 12:27

La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pollando en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.

Legu pli detale en la artikolo de Roman Dobrzyński en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/232medalo/