Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Mark Fettes respondas

Mark Fettes respondas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-01-28 16:02

“Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado” estas la titolo de la ampleksa intervjuo kun prof. Mark Fettes, antaŭ nelonge elektita la Esperantisto de la Jaro 2013. La intervjuo, aperinta pasint-semajne en la februara kajero de La Ondo de Esperanto estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/fettes-4/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2014-01-30 20:30
Jen mia publika letero al Prof. fettes de 2014-01-16:

S-ro

Prof. Dr. Mark Fettes

Prezidanto de UEA

 

 

Estimata Prof. Fettes.

 

Kvankam korespondi kun vi egalas melkon de kapricho, jen tamen kurta reago al vi galimatio en la januara bulteno de via asocio (p. 3).

 

Vian strangan metaforecon ("gvida velshipo") mi jam aludis en mia letero al via redaktoro. Kion vi nomas "renovigo", mi preferas nomi "revomigo".

 

Estas du esencaj punktoj kiujn mi refutas:

 

1) "Ni vendas ne nur lingvon."

 

2) "Ni vendas unue, kaj chefe", homaranecon."

 

Malofte oni legas tiajn stultajhojn. Al kiu(j) vi volas vendi Esperanton? Kaj kiu-preze? Se oni (chi-kaze la esperantistoj) vendas ion (chi-kaze Esperanton) oni poste ne plu havas ghin. Kion la esperantistoj faru sen Esperanto?

 

Kaj kio estas "homaraneco"? Chu vi povas doni al mi ekvivalenton en la germana, franca au/kaj angla? (Chi lingvojn mi pli-malpli komprenas.)

 

Chu efektive vi bezonis "fakulon pri enmerkatigo" por trovi la shtonon de la filozofoj, ke "achetantoj ne achetas produkton, (sed) achetas dezirplenumighon"? Au kiu-cele iu achetas, por ekzemplo, kondomojn? Konsentite, ke ech aer-balonojn oni povas fari el ili.

 

Koncerne la "amas-movadon" (jam Schwartz parolis pri ámas-movado kun akcento sur la unua silabo) vi spertos, ke via asocio ne nur ne trovos atentindan nombron da novaj abonantoj por la (ankorau pli) kichigita revuo, sed ke la membro-shrumpo dauros. Certajho kaj legho kiel amen en pregho...

 

Se almenau vi alvokintus, ke via libro-servo vendu pli da libroj, mi komprenus. Sed ech tion vi ne faris. Chu pro manko de "dezirplenumigho"?

 

Oni sci-volas pri viaj sekvaj pashoj, ekz. la mon-disipo por "renovigi" la retejon de via asocio...

 

Eta konsolo por vi: min vi ne havos en via membraro.

 

Kun sinceraj salutoj

 

R. Haupenthal