Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Literatura konkurso Liro-2015

Literatura konkurso Liro-2015

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-06-03 20:36

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du antaŭaj jaroj ankaŭ en 2015 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2015 estas proponitaj du tradukendaj verkoj:
1. Traduko el la angla: Lost on dress parade de O. Henry;
2. Traduko el la rusa: Bargamot i Garasjka de Leonid Andrejev.

La regularo de la konkurso (kun referencoj al la originalaj tekstoj de la du noveloj) estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/liro2015/