Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Literatura konkurso Liro-2014

Literatura konkurso Liro-2014

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-06-04 14:51

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post la pasintjara eksperimento la organizantoj decidis konservi la novan strukturon de la konkurso. Ankaŭ en ĉi tiu jaro la konkurso havos nur tradukajn branĉojn.

Por Liro-2014 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: “The roads we take” – novelo de O. Henry.

2. Traduko el la rusa: “Muĥi” – poemo de Aleksej Apuĥtin.

Legu la regularon de Liro-2014 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/06/liro2014/