Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Ondo de Esperanto - ne nur pri Esperanto

La Ondo de Esperanto - ne nur pri Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-11-03 20:46
La titolo de la internacia magazino “La Ondo de Esperanto” klare diras, ke ĝi estas dediĉita al Esperanto. Tamen Esperanto ne estas la sola temo de “La Ondo”. Ni vidu, ekzemple, la oktobran kaj la novembrajn kajerojn.

Ekzemple, en la novembra kajero sub la titolo “Homoj kiuj ne postlasas spurojn
Wolfgang Kirschstein, kiu ekde ĉiujare prezentas ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo,
rakontas pri ĉi-jara laureato de ĉi tiu plej grava literatura poremio, la franca verkisto Patrick Modiano.

Alia tradicia rubriko – ne ĉiujara sed ĉiumonata – estas “Vide el Bruselo” de la kimra ĵurnalisto Dafydd ab Iago, laboranta en Bruselo. En ĝi li prezentas la problemojn de la unuiĝanta Eŭropo, laste li analizas la energian kaj klimatan politikojn en la Eŭropa Unio.

La 18an de septembro 2014 Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo. Pri ĉi tiu referendumo kaj pri ĝiaj eventualaj sekvoj rakontas la skota esperantisto Ed Robertson en sia artikolo “Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

En la ciklo “Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando” Halina Gorecka konigas la historion de la regiono, en kiu “La Ondo” estas eldonata. Ŝia 19a “paĝo” estas dediĉita al Orienta Prusio dum la Dua Mondmilito. Iom pli detale ŝi rakontas pri Wolfsschanze, la ĉefrestadejo de Hitlero, kaj pri du noktaj atakoj de la brita aer-armeo fine de aŭgusto 1994, pro kiuj malaperis la mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto.

Ĉi tiuj tekstoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo, en kiu estas publikigata ĉirkaŭ triono de la materialo de “La Ondo de Esperanto”.
http://sezonoj.ru/

Por legi la tutan materialon oni abonu “La Ondon de Esperanto” en la papera aŭ elektronika (pdf) formo.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm