Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Ondo de Esperanto abonebla por 2016

La Ondo de Esperanto abonebla por 2016

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-08 11:48

Fine de majo 2016 la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991. “La Ondo de Esperanto” aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero) kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando), presata en Olŝtino (Pollando), kaj ekspedata al kvidenko da landoj el Kaŭno (Litovio).

La baza abontarifo de “La Ondo de Esperanto” por la 2016a jaro restas senŝanĝa – 42 eŭroj. Ĝi estas abonebla ĉe pluraj landaj perantoj, ĉe la libroservo de UEA kaj per la pagosistemo PayPal. Estas rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj. Baldaŭ aperos provnumeroj de “La Ondo” ankaŭ por legiloj (epub).

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/10/ondo2016/