Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-04-26 16:27

La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro, interalie, promesis partopreni la inaŭguron de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) en Utena kaj helpi ĉe ricavado de ŝtata subvencio por BET-49.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-5