Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La lasta verko de de Michel Duc Goninaz

La lasta verko de de Michel Duc Goninaz

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-04-07 22:26

En februaro Michel Duc Goninaz sendis al la redakcio de La Ondo de Esperanto la unuan parton de sia studo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”, kiu aperis fine de februaro en la marta kajero de La Ondo. En la komenco de marto, post la aperigo de la unua parto, li sendis al La Ondo la duan kaj lastan parton de ĉi tiu studo, kiu aperis en la ĵus presita duobla, aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto; sed la morto de Michel, okazinta la 26-an de marto, ne ebligis al la eminenta aŭtoro vidi aperigon de sia lasta verko.
Hieraŭ la lasta studo de Michel Duc Goninaz aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo, kaj ĉiuj dezirantoj nun povas legi ĝin.
http://sezonoj.ru/2016/04/goninaz/