Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La jubilea kongreso

La jubilea kongreso

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-08-11 11:30

En la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto aperos pluraj artikoloj pri la “Kongresa Sezono” en Esperantujo, inkluzive de la ampleksa artikolo de Jukka Pietiläinen pri la jubilea, centa Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Ĉi tiu artikolo jam estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-7/

Hans Konrad Eichhorn
Hans Konrad Eichhorn diras:
2015-08-11 12:33
La jubilea UK laux miaj spertoj estis plena de surprizoj, kiujn mi ne atendis. Almenaux mi flaris ion novan surbaze de mia partopreno en pli ol dudek UK-oj. Ne nur estis rekonsciigxo pri socipolitikaj eldiro de Zamenhof "homoj renkontigxas kun homoj...." sed ankaux aktualaj kongresaj signaloj : Jam en la nacia vespero lunde dum la entute perfekta prezentado , rigardinte fotojn de dronigxantaj fugxintoj, senlaboraj ministoj, kontrauxrasismaj demonstracioj kun Angela Davis, la cxeestantaro spontanee kaj kolektive ritme aplauxdis.Similaj signaloj montrigxis en libroservo per la rapida vendo de la du libroj pri krimeo, sed ankaux de la Komunista Manifesto. La esence socipolitika teatrajxo "Ursula" devis esti dufoje ripetata pro la grandega interesigxo de la kongresanoj.En tio ankaux ensteligxas la ideo de Dieter Rooke post du jaroj sur la koreia duoninsulo renkonti "homojn kun homoj" per invito de esperantistoj el la Popola Respubliko. Laux miaj rememoroj la pola entrepreno "Monda Turismo" preparis renkontigxon de esperantista grupo internacia kun esperantistoj en Popola Respubliko Koreio. La bedauxrinde intertempe forpasinta cxefo de tiu entrepreno persone diris al mi , ke la preparoj por tiu vojagxo trovigxas en bonan stato. 1966, kiam en GDR ekestis la ideo pri konfederacio inter la du germanaj sxtatoj, delegacio de esperantistoj el GDR vizitis la jarkongreson de GEA en Bamberg. Interalie tie subskribigxis kontrakto pri kunlaboro inter GEJ kaj la Esperantojunularo de GDR.Cxu ni volas iom pli refresxigi la ideojn de nia majstro ? "Homoj renkontigxas kun homoj..."
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-23 11:27
Kara s-ano, la ideo pri kontakto kun Esperantistoj el nord- koreio ne nur estas sole mia ideo. Dum oratora konkurso de UK junulo el suda koreio prave menciis la fipropragandon el ambau tendaroj.