Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Komitatano Z: La vana instruo de Franz Jonas

Komitatano Z: La vana instruo de Franz Jonas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-04-07 07:35

En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” sendis leteron al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. UEA distanciĝis de la letero kaj anoncis, ke ĝi tute ne havas laborgrupon pri Esperanto en BRICS-landoj, kaj ke tial ankaŭ ne povas ekzisti ĝia sekcio en Ruslando.

Pli detale pri ĉi tiu temo legu en la komentario de Komitatano Z “La vana instruo de Franz Jonas”, aperinta en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis pluraj abonantoj.
http://sezonoj.ru/2015/04/kz-10/