Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kio okazas en Skotlando?

Kio okazas en Skotlando?

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-12-19 18:10

Post naŭ monatoj, la 18an de septembro 2014, okazos referendumo pri sendependeco de Skotlando. Pri la historio de Skotlando kaj pri ties eventuala sorto post la referendumo oni povas legi en la ampleksa artikolo “Kio okazas en Skotlando” de Ed Robertson, kiu aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/230skot/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-12-26 01:47
La skotaj Esperantistoj deklaris sian sendependecon antaŭ multaj jaroj. Skota Esperanto-Federacio estis pli frue unu el la regionaj federacioj de Esperanto-Asocio de Britio, sed la Vicprezidanto de EAB, David Bissett, kune kun aliaj en Skotlando transformis ĝin al Skota Esperanto-Asocio, ekster la federacia strukturo de EAB. Mi ne trovis ion en la protokoloj de EAB por sugesti, ke tio estis farita kun la scio de la Estraro de EAB, kaj la tiutempa Ĝenerala Sekretario de EAB tiutempe diris al mi, ke ili eltrovis pri la unuflanka deklaro de sendependeco nur kiam la Prezidanto de EAB demandis al la Vicprezidanto: "Kio estas tio pri la sendependiĝo de Skota Esperanto-Federacio?". Bissett jam estis la Ĝenerala Sekretario de Skota Esperanto-Asocio dum li estis Vicprezidanto de EAB.

Certe tiu malantaŭkulisa manipulo kontribuis al la perdo de membroj de EAB. En septembro 2002 okazis kunveno en la granda ĉambro en la kolegio Wedgwood Memorial College en Barlastono, post la inaŭguro de la nova Esperanto-Domo, post translokiĝo de EAB el Londono. La diskuton gvidis la tiutempa Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, kiu estis invitita por inaŭguri la domon kune kun la urbestro de Stoke-on-Trent. Li komencis la diskuton per demando: "Kial EAB ne povas esti normala landa asocio de UEA?". Dum la diskuto leviĝis demando pri la sendependiĝo de Skotlando, kaj mi raportis tie, kion mi ĵus raportis supre. La sola Estrarano de EAB kiu ĉeestis tiun diskuton estis s-ro Bissett, kiu agnoskis: "Jes, ni faris tion".

En 2003 mi estis Informa Oficisto de EAB, kaj membris en la Yahoo-grupo esper-brit, kun espero povi diskutigi tie pri la antaŭenigo de Esperanto en Britio. Unu membro daŭre insistis, ke li estas Raŭmisto – li verkis pri tio kaj en Esperanto kaj en la angla por la ekstera publiko. Li daŭre insistis, ke en esper-brit oni ne diskutu pri Esperanto. La temo de esper-brit estis 'Esperanto en Britio', kaj Renato kaj mi ambaŭ provis ĉerpi sencon el tio. Mi demandis pri liaj motivoj, kaj kiam li evitis diri, mi demandis, ĉu povus esti aliaj, sed en Esperanto-komitatoj, kiuj povus agi simile kun la sama motivo – pensante ekzemple pri David Bissett. Je tio estis eksplodo, kaj mi tuj divenis, ke tiu Raŭmisto mem estas en Esperanto-Komitato. Rapide mi eltrovis, ke li estas redaktoro de Esperanto en Skotlando kaj antaŭa Prezidanto de Skota Esperanto-Asocio. Jes, Skota Esperanto-Asocio estis transprenita de Raŭmistoj. Lia nomo estis Ed Robertson. Ilia retejo estas ĉe: http://www.skotlando.org/

Intertempe la Estraro de EAB malmuntis la ceteron de la federacia sistemo, per kiu la membroj de lokaj kluboj iam havis reprezentiĝon kun la landa asocio.

Nun Ed Robertson estas en la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio (http://esperanto.org.uk/eab/eab_people.htm). Jes, ankaŭ EAB estas nun transprenita de Raŭmistoj. Pri tio mi provis averti antaŭ longe (http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo).

Pli frue ĉi-jare oni raportis en La Libera Folio pri la forlaso de EAB el EEU (http://www.liberafolio.org/[…]stoj-forlasis-europan-union). En 2008 la iama jura konsilisto al EAB skribis en demisia letero, ke li sentas, ke EAB forlasis la Esperanto-movado (http://rik.poreo.org/eo/documents.html). Se tiom evidente la asocio estas transprenita de Raŭmistoj, oni devas demandi sin, ĉu ĝi ankoraŭ agas laŭ sia statuto, interkonsentita kun la ŝtato kiam ĝi ekricevis favorajn impostajn kondiĉojn kiel registrita bonfara organizaĵo, kaj kiel Raŭmisma organizaĵo, same kiel Skota Esperanto-Asocio, ĉu vere decas, ke ĝi plu esti filiiĝinta al Universala Esperanto-Asocio.
Ed Robertson
Ed Robertson diras:
2013-12-26 22:03
Kaj festsezonajn bondezirojn ankaŭ al vi, Ian.

Permesu al mi persone injekti kelkajn faktojn en vian kalumnio-kampanjon. La renomiĝo de Skota Esperanto-Federacio kiel Skota Esperanto-Asocio okazis en 1997 por respeguli la evoluantan politikan situacion en Skotlando, en kiu prezenti nin kiel subordigitan filialon de tutbrita organizo simple ne havus la saman kredindecon kiel antaŭe; mallonge, temis pri modernigo aŭ ĝisdatigo por fronti novajn politikajn realojn. La jaro 1997 estis ankaŭ la jaro en kiu la politika koloro de la brita parlamento ŝanĝiĝis, kaj la promeso de restarigo de la Skota Parlamento povis efektiviĝi, kaj tiu nova instanco respondecos, ekzemple, pri la instruado de fremdaj lingvoj en lernejoj en Skotlando. Neniu en la skota e-movado kontraŭis la decidon, sed oni ne atendas ke homoj ekster Skotlando estu informita pri la tuta politika fono malantaŭ tiu ŝanĝo, ĉar normale tiaj evoluoj tre malofte menciatas en gazetoj kaj televidprogramoj ekster Skotlando. La decido ne havis rilaton kun la tiam jam okazanta ĝenerala disfalo de la federacia strukturo en EAB en Anglio. La rilatoj inter EAS kaj EAB ĉiam estis, kaj restas, tute bonhumoraj kaj kunlaboremaj. Ekzemple, en 2012 ni havis tre sukcesan komunan kongreson en Edinburgo (kiun vi, cetere, ne partoprenis). Mi ne proponas pludiskuti vian negativan, detrueman konduton, aŭ viajn stultajn rakontojn pri "raŭmistaj" intrigoj gvidataj de la sekretaj servoj, Ian. Mi dubas ĉu iu plu aŭskultas vin.