Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-01-12 12:14

Peter Baláž, Anjo Amika (Anna Bartek), Marie-France Conde Rey, Renato Corsetti, Trezoro (Huang Yinbao), Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Martin Schäffer, Humphrey Tonkin kaj José Antonio Vergara partoprenis la tradician "rondan tablon" de la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto”, respondante la demandon: Kiujn Esperanto-eventojn en 2014 vi taksas la plej pozitivaj kaj la plej negativaj?

Iliaj respondoj aperis en la januara kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/01/jaro2014/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto” kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm