Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-01-31 09:08

Grigory Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Cindy McKee, Etsuo Miyoshi, Martin Schäffer, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin estas bone konataj en Esperantujo pro aktivado organiza, financa, scienca, interreta, eduka, instrua, kultura... Inter ili estas (eks)gvidantoj de UEA, SAT kaj la Esperanta Civito. Sed ilin unuigas tio, ke ili partoprenis la tradician "rondan tablon" de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, respondante la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Iliaj respondoj, foje mirinde similaj, foje tute malsamaj, aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/jaro2012/ en kiu oni povas ne nur legi, sed ankaŭ komenti la opiniojn de la respondintoj.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla por kontraŭ nur 12 eŭroj.