Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Intervjuo kun Mark Fettes

Intervjuo kun Mark Fettes

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-10-03 23:20

Sub la titolo “Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto aperis ampleksa intervjuo kun profesoro Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidenta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri la “Strategia plano” kaj “Daŭripova evoluo” (du aferoj, pri kiuj multaj el niaj aktivuloj apenaŭ interesiĝas), pri la novaj direktoro kaj redaktoro, pri la modifo de la Statuto de UEA kaj restrukturigo de la rilatoj kun TEJO kaj pri aliaj gravaj temoj.

La teksto de la intervjuo hodiaŭ aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie estas bonvenaj komentoj:
http://sezonoj.ru/2016/10/fettes-7/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-10-20 13:46
2 komentintoj en "sezonoj"