Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Giorgio Silfer prelegos en Birštonas

Giorgio Silfer prelegos en Birštonas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-04-05 18:57

Inter la partoprenantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj inter la 2-a kaj la 10-a de julio en Birštonas (Litovio), estos Giorgio Silfer: lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko. Silfer kontribuos al BET-52 per enkonduko al diskuto “Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio” kaj per prezento, kun la alia aŭtoro prof. Carlo Minnaja, de sia verko “Historio de la Esperanta literaturo”.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/bet-38/

Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-16 13:58
JEN UNU EL LA VERAJ KONANTOJ DE NIA LINGVO KAJ DE LA ESPERANTO-MOVADO
En 2004 mi konatighis kun la homo. Liaj mesaghoj al mi montris tute alian lernokampon de Esperanto. Li tre akurate kaj precize respondis demandojn. La eksterafrika Esperano-komunumo danku lin char li reprezentis ghin en la sesa AKE (afrika kongreso de Esperanto) en Togolando, fine de decembro 2015. Kun tiaj homoj mi shatus rilati en mia vivo. Homo, kiu akceptas chiajn kritikojn tute serene, kaj de ili lernas. Li multe laboris kaj plulaboras por la Esperantujo. Sen li multaj afrikaj esperantistoj ne scios ion pri Esperantologio. Al la Lila UKo oni invitis lin, kaj ankau nun lia nomo aperas en Libera Folio, tute ne por kritiki lin, sed por prezenti lin kiel spertan homon en nia Esperantujo.
Gratulojn, Civitano Silfer. Longe vivu por fari pli por nia movado kaj aparte por Afriko, kie vi agadas ne por dividi afrikanojn kaj regi ilin, sed nur por unuige rilati kun chiuj. Sukceson ! Mi admiras viajn talentojn.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-04-21 10:09
Kara Koffi GBEGLO, Mi miras pri via hagigrafio. Vian admiron mi ne dividas.Al UK en Lillo li ne estis invitita- tial li devis prelegi ekster la programo, ekster la kongresejo. Li ne reprezentas E ujon - sed E- civiton. En libfol legeblas pri lia sendube talenta manipulemo
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-24 06:16
NI REKONU NIAJN VALOROJN
Giorgio SILFER estas tre valora homo. Tio tute ne eksludas, ke aliaj taksus lin aliel. Aliaj tiaj valoraj homoj, kiujn mi konas en nia movado estas Hans BAKKER, Humphrey TONKIN, Renato CORSETTI, Probal DASGUPTA, Ivo LAPENNA, Carlo MINNAJA, ktp.Certe ankau vi iam rangighos inter tiuj homoj en nia Esperanto-movado.
Sukceson!
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-04-25 00:33
Probal DASGUPTA preskaux mortigis UEA dum la ses jaroj en kiuj li estis Prezidanto. Li konstante faris pretekstojn, ke li ne kapablas verki en komprenebla lingvajxo, kaj la homoj sekvis lin sxafece. Kompreneble li kapablis. Li konstante obskurigis en uea-membroj, kaj evitis respondi al simplaj demandojn, kiel kial li strebis forigi la redaktoron de 'Esperanto', kiam la plej malbona parto de tiu revuo estis la malfacile penetreblaj artikoloj verkitaj de li mem. Mi ricevis informojn el Hindio, ke pli frue li kripligis la hindan Esperanto-movadon, kaj ne bedauxris tion. Jes, li estas cxarma, gxentila, afabla kaj inteligenta. Des pli malbone kiam li uzas tiujn atributojn por maski kion li vere faras.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-28 13:23
PROBAL POVIS NENION KROM LOJALI
Mi ne komprenis la sintenon de Probal, kiam li estis prezidanto de UEA. Nun chio estas klara al mi. Kiam li estis prezidanto, li uzis la lingvajhon de la prezidanto de la estraro de UEA shafece lojalanta al la veraj gvidantoj de UEA. Li povis nenion krom tiel konduti por konservi la prezidantan seghon. Ghuste tiel faras ankau Mark FETTES kaj la aliaj estraranoj. Kiuj ne povas elteni tiun shafecan rolon, tiu demisiu.... Homoj tiom gloremas, ke ili preferas nomighi estrarano, tute ne farante rilatajn laborojn. Gratulojn iu estraranino nun jam pli dek jarojn oficanta en la estraro de UEA !
Ni sciu, ke Probal estas tre obeema prezidanto kaj ankau nun gardas sekretojn gardendajn. Tamen, tra liaj vortoj, oni trovus la homon tre serioza, inteligenta, helpema, jes ankau obeema. Ni kompatu lin.