Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Hodiaŭ forpasis Laŭlum

Hodiaŭ forpasis Laŭlum

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-11-10 17:46
La 10an de novembro 2012 forpasis Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum (1923-2012) - eminenta ĉina esperantisto, redaktoro kaj unu el la plej famaj tradukistoj en Esperanton. Sufiĉas diri, ke li tradukis tri el la kvar klasikaj ĉinaj romanoj: Ĉe Akvorando, Romano pri la tri regnoj, Pilgrimo al la Okcidento kun la suma amplekso ĉ. 5 mil 500 paĝoj. Legu nekrologon en la novaĵretejo La Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2012/11/nekrologo/