Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / FESTO 2014 - la ĉefa muzika evento en Esperantujo

FESTO 2014 - la ĉefa muzika evento en Esperantujo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-04 16:58

La ĉefa muzika evento en Esperantujo, la festivalo FESTO, ĉi-jare revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. FESTO estis aparte interesa, pro koncertoj de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio. Ampleksa kaj riĉe ilustrita artikolo pri FESTO 2014, aperinta en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la jaro 2015a. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm