Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto-novaĵoj ankaŭ dum la feria sezono

Esperanto-novaĵoj ankaŭ dum la feria sezono

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-07-25 16:42

Ankaŭ dum la feria sezono en la novaĵretejo La Balta Ondo regule aperas artikoloj pri la esperantista agado en la mondo. En la juliaj informoj oni povas legi, interalie, pri:

  • Solena inaŭguro de la 47a Konferenco de ILEI en la Urugvaja parlamentejo;
  • Rezolucio de EEU-Kongreso por okazigo de la 101a UK en Slovakio;
  • 2a Seminario por Aktivula Maturigo (AMO) en Kanado;
  • Partopreno de Stefano Keller, estrarano de UEA, en konferenco pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj en Ĝenevo;
  • Nova stabano de ESF (Esperantic Studies Foundation), d-ro Asya Pereltsvaig, kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj kun la universitata mondo;
  • Pollanda muzika grupo Ŝanĝo, kiu publikigis sian unuan k-diskon en Esperanto.


Ĉi tiujn kaj aliajn novaĵojn oni povas legi (kaj komenti) en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/