Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto-libroproduktado en la 2012a jaro

Esperanto-libroproduktado en la 2012a jaro

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-02-11 21:27

Ne malpli ol 153 libroj kaj broŝuroj pri/en Esperanto sur entute 23 mil 144 paĝoj surmerkatiĝis en la 2012a jaro. La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 13 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj, kiujn plejparte li mem tradukis.

Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, laŭlingvajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 aperigas en La Ondo de Esperanto statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2012, publikigita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto, ekde hodiaŭ estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/