Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Elstara kultura programo de BET-49

Elstara kultura programo de BET-49

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-03-31 18:46

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, estos elstaraj pro la eksterordinare riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj. Krom la esperantistaj artistoj, en BET-49 koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo