Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Brazilaj samideanoj spionataj

Brazilaj samideanoj spionataj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-04-22 12:14

Antaŭ 50 jaroj ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado. Studo de Francisco Stefano Wechsler, aperinta en la marta kajero de La Ondo de Esperanto montras, ke ankaŭ esperantistoj estis suspektataj kaj denuncataj pro disvastigo de komunisma propagando. Hodiaŭ la studo “Brazilaj samideanoj spionataj” aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2014/04/brazilo/