Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Bildvortaro en Esperanto

Bildvortaro en Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-02-10 13:35

En la februara kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis recenzo de la “Bildvortaro en Esperanto” de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath, kiun antaŭnelonge Flandra Esperanto-Ligo eldonis. La 800-paĝan vortaregon, kiu baziĝas sur la sesa eldono de la germana prototipo (Duden – Das Bildwörterbuch) recenzis la Peterburga esperantisto Aleksandr Osokin. La recenzo estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2013/02/recenzo-10/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj. http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm