Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Andreo Cseh: Migranta lingva apostol'

Andreo Cseh: Migranta lingva apostol'

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-23 16:16


Ni, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Cseh (Ĉe). Detala artikolo pri li, verkita de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la rubriko “Nia Trezoro” de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, hodiaŭ iĝis legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2015/10/cse/

Intertempe estis dissendita la novembra Ondo kiu enhavas en la rubriko “Nia Trezoro” artikolon pri Ernest Drezen. La Ondo de Esperanto estas abonebla por la 2016a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm