Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / André Martinet kaj Esperanto

André Martinet kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-11-26 16:29

Inter la famaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto, estas André Martinet (1908-1999). La germana interlingvisto Detlev Blanke verkis pri Martinet artikolon, kiu aperis en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” en la rubriko “Nia trezoro”, dediĉita en 2013-14 al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. Ĉi tiu artikolo, la antaŭlasta en la dujara serio, estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/11/martinet/

“La Ondo de Esperanto”, kies decembra kajero estis dissendita antaŭ unu semajno, estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj.
La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto” kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm