Aboni duonpreze

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-07-16 09:50

Okaze de la 127-jariĝo de Esperanto, kiun oni festos la 26an de julio, la redakcio de La Ondo de Esperanto proponas aboni La Ondon elektronike (pdf) kontraŭ duona tarifo. Paginte nur 6 eŭrojn, anstataŭ 12, oni ricevos ĉiujn ĉi-jarajn Ondojn inkluzive de la jam aperintaj sep numeroj. La speciala oferto validas ĝis la 31a de julio. La pagoj estas akceptataj ĉe la UEA-konto “avko-u” (sendu al ni kopion de la ĝirilo) kaj per PayPal.

Legu pli:
http://sezonoj.ru/2014/07/oferto14-2/