Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / 25 jaroj da eldonado

25 jaroj da eldonado

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-02-10 15:48

Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto, en la pasinta  jaro surmerkatiĝis 172 libroj kaj broŝuroj, kiujn produktis 97 eldonejoj kaj eldonemuloj. Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 ĉiujare aperigas en “La Ondo de Esperanto” statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo.

Ĉi-jare la superrigardo estas pli ampleksa ol kutime, ĉar Korĵenkov prezentas ankaŭ resumajn tabelojn por la kvarona jarcento 1991–2015, kiuj montras, interalie, ke plej multe da libroj (158) dum la lastaj 25 jaroj eldonis UEA, sed plej multaj paĝoj (22 mil 461) dum ĉi tiu periodo estas en la libroj eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo.

La artikolo de Aleksander Korĵenkov, publikigita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto, tri semajnojn post la publikigo iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/02/knigi2015/