Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin

Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin

de Roland Schnell Laste modifita: 2013-01-31 09:08
Per prezento en la Kulturverein Prenlauer Berg la Berlina Esperantistaro komencis la internacian jaron de kinuo lunde la 28-an de januaro 2013.
Malfermo de kinuo-jaro 2013 en  Berlin

Harmonias la verda stelo kaj kinuo

La partoprenantoj povis vidi filmeton, de 4 minutoj, kio enkondukas en la regionon de la Andoj, informas pri la pseŭdogreno kinuo, ĝia rikolto per kooperativanoj kaj ĝia utiligo kiel altvalora nutraĵo. En la unua rondo de gustumado estis ofertita kinuo en la spica versio, kiu estis volonte kaj laŭde akceptata.

Per prezento kun grafikaĵoj kaj fotoj Roland Schnell informis pli detale pri la historio kaj la estonteco de kinuo. Finfine la partoprenantoj frandis la dolĉan version, kovrita per malhela kaj blanka ĉokolado. Oni diskutis la problemon, ke en PIV kaj en Vikepedio estis elektita la formo "Kvinoo", kiu laŭ konsilo de la sudamerikaj samideanoj ne estas la plej bona. Poste estis multaj demandoj pri kuirteknikoj kaj pladoj. Kuirlibroj ekzistas en diversaj naciaj lingvoj, sed ankoraŭ ne Esperanto.

La ĉeestantoj bonvenigis la proponon en printempo ornami la Zamenhof-parkon en Berlin-Lichtenberg, kiu troviĝas apud Esperanto-Domo ornami per simbola plantado de kinuo.

La prezento estas videbla en SWF-formato en la reto:

http://www.stiftung-europaverstaendigung.de/Prelego.swf

La nova versio de la filmeto troviĝas ĉe YouTube:

http://youtu.be/ICAx9wtTmEs

Pri la rilatoj inter Esperanto kaj kinuo estas komento:

http://www.ipernity.com/blog/porkido/436580

Respondoj kaj proponoj pri kunlaboro estas bonvenaj:

Roland Schnell

esperanto@berlin.de

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-01-31 07:22
Iame pli frue mi auxdis pri tiu planto, sed danka al Prenzlauxa Grupo kaj imitinda agado de Roland Schnell mi precize informigxis pri la valoro de cxi tiu planto kaj mi gxojas, ke gxi estas pere de Esperanto popularigita.
Mi kore dankas pro ilia laboro kaj deziras bonan krekon en la Zamenhof-parko!!!
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-31 16:03
Kiel instiga modelo de trafa utiligado de Esperanto por pritrakti interesan, nuntempan temon! Varman dankon al Roland Schnell. Temas pri grava, subtenindamaniero videbligi Esperanton.

Cetere, indus precizigi ke ne Vikipedio elektis allasi nur la formon "Kvinoo", sed nia kara amiko Marcos Cramer, E-Akademiano kaj rigora kontribuanto al tiu retenciklopedio. Fakte jes, ghis antau kelkaj tagoj, la alternativa formo Kinuo ankau aperis en la titolo de la koncerna vikipedia artikolo, apud la PIV-a. Sed la 19-an de januaro li redaktis la artikolon, forigis chion laste aldonitan pri la termindiskuto (do chion kion li konsideris esti "neenciklopedieca neneŭtrala sekcio pri terminologia diskuto") kaj ech la ekziston mem de la alternativa formo “Kinuo” che la titolo. Tio, char lau li “estas tute malsaghe proponi shanghi la ekzistantan formon kaj per tio komenci novan lingvan batalon kaj lingvan malstabilecon”. Li vokas resti che la establita formo "kvinoo", “kiu tute bone koheras kun la scienca latina nomo”. Kiel finan argumenton, li komentis: “Mi persone uzas tiun formon jam de jaroj, kaj mi ja tre ofta manghas kvinoon kaj tre multe uzas Esperanton en mia hejmo”. Magister dixit!
Marcos Cramer
Marcos Cramer diras:
2013-01-31 16:58
José, vi ĉi tie miksas mian redaktadon ĉe Vikipedio kun miaj argumentoj menciataj en la lingva diskuto ĉi-forume en tia maniero, ke povas ŝajni al la legantoj, ke tiujn argumentojn ĉi tie menciitajn mi uzis por pravigi miajn redaktojn ĉe Vikipedio. Sed tiel ne estas: La forigon de la artikolkomenca mencio de "kinuo" mi pravigis en la Vikipedio per "forigas alternativan esprimon, kiun anonimulo senfonte aldonis al la artikolo". Tio signifas, ke iom antaŭ mia redakto, iu anonimulo (do iu kiu redaktis Vikipedion sen ensaluti) aldonis la formon "kinuo" sen mencii iujn fontojn por tiu aldono. Laŭ la Vikipediaj kutimoj, tio estas tute bona kialo por malfari iun redakton de alia persono.

Kompreneble, se dum ĉi tiu kvinoo-jaro la formo "kinuo" sukcesos plidisvastiĝi, oni povus denove mencii ĝin en Vikipedio. Se la formo iĝos tre sukcesa, oni eble eĉ povus iam ŝanĝi la artikoltitolon. Sed nun ni unue atendu la ekster-Vikipedian lingvan evoluon antaŭ ol ŝanĝadi la Vikipedian artikolon. Roland ja per siaj multaj mesaĝoj jam sufiĉe propagandas la formon "kinuo", kaj ne bezonas la helpon de Vikipedio por ĉi tiu provo ŝanĝi la lingvon.

Ĉiuokaze, mi tre bonvenigas la reklamadon de ĉi tiu temo fare de Roland. Mi ja mem de multaj jaroj estas fervora ŝatanto de kvinoo, kaj tre ŝatus vidi ke ĉi tiu greno iĝu pli vaste konata. Eble mi uzu lian aktivadon kiel instigon por elprovi novajn manierojn prepari kvinoon. Mi ekzemple ĝis nun ne faris iun dolĉaĵon kiel kvinokuketojn el kvinoo.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-31 18:57
Marcos prave rimarkigis la jenon: "vi ĉi tie miksas mian redaktadon ĉe Vikipedio kun miaj argumentoj menciataj en la lingva diskuto ĉi-forume en tia maniero, ke povas ŝajni al la legantoj, ke tiujn argumentojn ĉi tie menciitajn mi uzis por pravigi miajn redaktojn ĉe Vikipedio. Sed tiel ne estas". Mi tuj volonte agnoskas tion, dum mi ja devintus mencii ke temas pri du apartaj intervenoj viaj.

Kiam mi unuafoje legis la E-vikipedian artikolon pri kinuo, sekve al la ligilo proponita en la artikolo de Roland, mi rimarkis ke en la titolo ambau formoj staris unu apud la alia. Iu antaua redaktinto iniciatis au lasis tiel la artikolon, sed vi forigis ne nur la terminologian parton char misa, sed ankau la vorton mem malaprobitan de vi el la titolo. Tio estas lau mi iom autoritateca.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-31 19:42
Oni ne povas diri, ke ekzistas "stabila formo" !

Kiam mi komencis redakti la Vikipedion pagxon la teksto konsistis el la eble tri devigaj frazoj. Tio signifas, ke neniu Esperantisto antauxe sentis la bezonon uzi la terminon aux okupigxi pri la temo.

Mi komparis la diversajn lingvojn kaj ekde la komenco havis la impreson, ke ne estis bona elekto. Kelkaj poste petis de mi, ne plu uzi la formon "kvinoo" pro diversaj bone kompreneblaj kialoj.

Se oni ne plu rajtas diskuti en Vikipedio, aux pli precise, se Vikipedio ne plu pretas informi pri la fakto, ke okazas diskuto, mi ne scias, kiel la "stabila" formo povas esti forigebla.

Estas vere stranga situacio. La tuta mondo parolas pri kinuo kaj oni ecx ne povas legi en Vikipedio, ke cxi tiu formo ekzistas. Tiel estas niaj samideanoj.