Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Telegramo furoras inter Duolinguloj

Telegramo furoras inter Duolinguloj

de Redakcio Laste modifita: 2016-06-26 16:19
Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj kaj spertuloj kune. Robin van der Vliet vidis la evoluon de la komenco kaj mem programas “robotojn” por Telegram. Libera Folio petis lin rakonti pli pri la afero.
Telegramo furoras inter Duolinguloj

Robin van der Vliet

Libera Folio: Kiel Telegram malsamas de aliaj mesaĝiloj kiel ekzemple WhatsApp?

Robin van der Vliet: – Telegram estas nuba mesaĝilo, kiu flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Oni povas sendi ĉiajn dosierojn ĝis 1,5 GB. Aldone ĝi estas tute senpaga, la aplikaĵoj estas malfermitkodaj kaj la oficialaj aplikaĵoj ne enhavas reklamojn.

Kiaj ĉambroj troviĝas en Telegram? Ĉu estas nur unu granda diskuto?

– Preskaŭ ĉiuj uzantoj estas en la ĉefa ĉambro Esperantujo, kie ni parolas pri diversaj temoj laŭplaĉe, sed krom tiu grupo ni havas ankaŭ kelkajn pli etajn grupojn por esperantistoj. Ni ekzemple havas grupojn por sendi nur voĉmesaĝojn, ludi per Telegram-robotoj, diskuti seriozajn aferojn, kaj por amuzaj aferoj kiel bildoj kaj glumarkoj. Krom tio ni havas ankaŭ kelkajn dulingvajn grupojn, kie oni rajtas paroli la alian lingvon. Tie troviĝas novaj esperantistoj, kiuj demandas pri Esperanto en tiu lingvo, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj lernas tiun lingvon kaj Esperante demandas pri tiu lingvo.

Kial ĉi tio estu interesa por mi? Kiel ĝi utilos? Ja eblas babili kun esperantistoj multloke kaj multmaniere, kial ĉi tiu estas la plej bona?

– Niaj grupoj jam havas multajn membrojn kaj oni tre facile povas aliĝi al la plej interesaj temaj grupoj ne devante konigi sian telefonnumeron al ĉiuj grupmembroj. Post pli da tempo ni havos pli kaj pli da grupoj pri specifaj temoj, kaj tio neniam okazis antaŭe en la tuta historio de Esperanto.

Vi parolis pri robotoj kaj glumarkoj, pri kio temas precize?

– Telegram disponigas al siaj uzantoj malferman platformon por kreado de glumarkoj kaj programado de robotoj. Jam kelkaj homoj kreis arojn de Esperantaj glumarkoj, kaj ĉiuj povas aldoni tiujn glumarkarojn kaj uzi ilin. Oni krome povas uzi robotojn per Telegram. Tiuj robotoj funkcias kiel specialaj kontoj, kiuj respondas aŭtomate. Per tiuj robotoj oni povas serĉi bildojn, serĉi novajn glumarkojn, fari publikan voĉdonadon kaj ludi ludojn kiel “pendumito kaj “homlupo. Mi ekzemple kreis la roboton por ludi “pendumiton kaj la roboton por eltrovi la ligilojn al ĉiuj Esperantaj grupoj, glumarkaroj kaj robotoj kaj por havi Esperantan tradukon de Telegram.

Krome, pri vi, kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?

– Mi mem komencis lerni Esperanton antaŭ unu jaro per Duolingo. Mi jam antaŭe provis lerni la hispanan per Duolingo. Lerninte Esperanton mi rimarkis, ke ĝi estas multe pli facila ol la hispana. Mi memoras, ke mi tuj aliĝis al Telegram-grupo, kiam mi legis pri ĝi ĉe Reddit. Tie mi multe parolis kaj amikiĝis kun kelkaj homoj. Paroli kun aliuloj tie multege helpis min lerni la lingvon. Post iom da tempo la grupo kreskis kaj kelkaj novaj grupoj aperis kaj nun ni havas grandan gruparon kun multaj esperantistoj.

Mi ĝojegas aŭdi pri la kresko de la esperantistaro en la interreto. Dankon al vi pro via agado! Kiel oni povas engaĝiĝi ĉe Telegram?

– Simple iru al telegramo.org kaj aliĝu al la grupoj, kiujn vi ŝatas. Ni atendos vin, amuziĝu!

Intervjuis Chuck Smith
arkivita en:
Robert Jean Leleu
Robert Jean Leleu diras:
2016-06-21 13:00
tg://join?invite=APGe_D2HlCk-Yt40zprJ9g ligo sur telegramo.org ne funkcias
ĉar Firefox (kaj mi) ne konas "tg://"
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-06-21 14:41
Vi povas uzi la retan aplikaĵon de Telegram: https://web.telegram.org/#/login
Via ensalutilo estas via telefonnumero.
Vi estos sendita kodon, kiun vi devos entajpi.

Se vi volas uzi Telegram-aldonaĵon por Firefox, vi povas uzi aldonaĵon: https://addons.mozilla.org/[…]/
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-06-21 15:00
Mi forgesis diri, ke via ensalutilo estas via 'poŝ'-telefonnumero.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-06-21 16:59
Pardonon pro tiu malĝusta akuzativo. Fakte, mi embarase faras tion foje, kiam la afero estas objekto en sekvanta subfrazo. (dum jaroj!!)
Kaj nun pardonon pro la troaj komentoj. :(
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-06-21 19:47
Alia bela afero pri Telegramo estas, ke oni povas redakti siajn mesaĝojn... do facilas aldoni akuzativon post kiam oni sendas mesaĝon! :-D
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-06-21 14:07
Strange, mi vidas nur https-ligilojn per Chrome. Nu, jen la plena ligilo de la grupo pri politiko kaj religio: https://telegram.me/joinchat/APGe_D2HlCk-Yt40zprJ9g
zmitro lapcjonak
zmitro lapcjonak diras:
2016-06-22 08:53
Kiel mi komprenis, plej simple estas instali la Telegram-programeton pro la poŝtelefono,
poste viziti
https://telegramo.org/
per la poŝtelefona krozilo,
kaj tie klaki iun ligilon, kaj sekvi ĝin per la Telegram-programeto.

Nek ĉefa ttt-paĝo, nek la Telegram-programaĵo, nek tiu ĉi artikolo helpas trovi la Esperantan grupon.

Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-06-22 09:39
Vi tute pravas. Dankegon pro la klarigo kiel ekuzi ĝin! Fakte, se oni klakas ajnan ligilon ĉe telegramo.org, oni estas invitita elŝuti Telegram-n kaj aliĝi al tiu grupo. Krome, oni eĉ ne bezonas saĝtelefonon kaj povas uzi per komputilo, sed oni devas enmeti telefonnumeron por malfaciligi spamadon en la sistemo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-06-22 21:34
Ĉu iu kiu partoprenas en la grupo Esperantujo povas informi la kungrupanojn ke ekzistas interesa kurso por baza Esperanto (laŭ la Zagreba Metodo) jam en 10 lingvoj (do oni ne devas scii la anglan por senpage enrete lerni la bazan lingvaĵoj). Temas, pri kurso je 12 lecionoj kun ekzercoj en la angla, franca, germana, hispana, portugala, irana, turka, malaja, ukrajna kaj china. Intertempe prepariĝas pliaj 9 lingvoj kaj estas invitataj junaj kapabluloj aldoni lingvojn kiuj ne anoraŭ enestas.
Zlatko Tišljar
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-06-22 21:50
Farite!
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-06-22 21:35
Mi forgesis almeti la kontaktlinion: www.learn.esperanto.com/de
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2016-06-24 02:46
La Zagreba Metodo jam de du jaroj troviĝas ĉe,
angla: http://esperantofre.com/zagreb/zagreba.htm
hispana: http://esperantofre.com/zagreb/zagrebh.htm
Ili havas la sonon por ĉiuj 12 lecionoj kaj 6 kantoj.
Prezentado: http://esperantofre.com/zagreb/zagmetod.htm
La Zagreba Metodo venas kun kelkaj libroj por komencantoj. Ligoj por tiuj libroj en ĉi tiu retpaĝo. Ĝi ankaŭ havas ligilojn al Facililo kaj Lingvoilo, kiuj helpos vin skribi en Esperanto.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-07-02 15:13
Porinforme, ni nun havas instrukciojn en la retejo www.telegramo.org por kiel ekuzi Telegramon. Krome, nia listo de grupoj estas en kategorioj.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-07-03 18:18
Krome, en nia enketo en la ĉefa ĉambro (kiu nun havas 650 membrojn), 60 homoj respondis al la demando: Kiom multe vi lernis Esperanton per Duolingo?

Parte - 26 (43%)
Neniom - 21 (35%)
Ĉefe - 13 (22%)

Do, tio signifas, ke 65% el la esperantistaj uzantoj de Telegram estas Duolingo-lernantoj!
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2016-07-23 23:51
Dum IJK en Vroclavo ni faris kun Robin kaj Aleksej epizodon pri Telegramo por kern.punkto: https://kern.punkto.info/2016/07/20/kp084-telegramo/
Sandip Lamichhane
Sandip Lamichhane diras:
2016-07-24 11:19
Saluton al cxiuj ,mi estas sandip el Nepalo.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-09-04 21:59
Kion signifas RESENDI en Esperanto? Sendi ankoraŭfoje aŭ revenigi?
nelson johnson
nelson johnson diras:
2016-09-10 04:10
DO YOU NEED prunton?
Ĉu vi interesiĝas akiri ajnan tipon de prunto?
Ĉu vi financa maltrankvilita? Aŭ ĉu vi bezonas prunto por pagi vian ŝuldon
kaj bekojn ?, retpoŝto
Ni deziras doni ekstere prunto al kiu ajn, kiu estas en bezono de prunto ĉe
malalta interezo de 2%, Ni sonigas prunto de la minimuma de 5,000.00
USD al la maksimumo 100 milionoj da dolaroj, funtoj, eŭroj, Se interesas,
Kontakti nin tra retpoŝto: businessloancompanys@gmail.com
Interesitaj prunto solicitantes estas plenigi kaj resendi la sube prunteprenas la
prunto informo por prilaborado de transporto:
Hans Konrad Eichhorn
Hans Konrad Eichhorn diras:
2016-09-11 19:27
Al redakcio: Bv.malhelpi tiajn komercistajn atakojn. Cxu vi permesis la propagandon de financkapitalismaj entreprenoj ?
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-09-11 23:44
cxu vi ne sukcesis forigi tiun spamadon?