Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

de Redakcio Laste modifita: 2016-02-26 15:52
Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.
TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

Alklaku por grandigi

Antaŭ tri jardekoj TEJO havis sume preskaŭ dek mil membrojn. Tamen jam tiam la gvidantoj de la junulara asocio ĉagreniĝis pro la falanta membronombro – la kvanto de individuaj membroj dum tri sinsekvaj jaroj restis sub kvarcent.

Por pliigi la membronombron oni tiam decidis permesi al esperantistoj resti junaj pli longe. Oni altigis la aĝolimon por membreco ĝis 30 jaroj, kaj tio provizore helpis: la kvanto de individuaj membroj dum kelkaj jaroj saltis al proksimume okcent.

Samtempe tamen daŭris la falo en la kvanto de aligitaj membroj, grandparte pro la ŝanĝoj okazintaj en orienta Eŭropo. En 1994 la suma kvanto de aligitaj kaj individuaj membroj falis sub kvar mil, en 1998 sub tri mil, kaj en 2002 sub du mil. Poste okazis iometa stabiliĝo, sed sur malalta nivelo.

Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj baldaŭ denove malkreskis, kaj en la lastaj jaroj TEJO stabile havas malpli ol kvincent individuajn membrojn. Nuntempe la suma membrokvanto estas nur kvinono de tio, kio ĝi estis antaŭ tri jardekoj. La asocio fakte nenie afiŝas sian efektivan membronombron, sed la ciferoj troveblas en la jaraj raportoj de UEA.

La sekretemo pri la membronombro povas parte esti kaŭzita de tio, ke la membroj estas tute tro malmultaj por plenumi la postulojn de Eŭropa Junulara Forumo, kies membro TEJO estas. En 2014 TEJO havis sume 1.926 individuajn kaj aligitajn membrojn en la tuta mondo, dum devus esti 5.000 en minimume 10 eŭropaj landoj kaj en neniu el ili malpli ol 300 membroj.

La statuto de Eŭropa Junulara Forumo tamen enhavas la eblecon esti membro sen plenumi la nombran kriterion, sed tiukaze necesas aparta rekomendo de la decidaj organoj de EJF. Sekve ekzistas la risko, ke TEJO facile povus esti eksigita el EJF, dum ĝi ne plenumas la kriteriojn pri la membrokvanto.

En letero sendita al la komitato de TEJO, prezidanto Michael Boris Mandirola atentigas, ke la altigo de la aĝolimo pliigus la kvanton de membroj en la asocio kaj ebligus al spertaj aktivuloj pli longe resti en la asocio. Aldone la ŝanĝo laŭ li povus utili al la landaj sekcioj de TEJO:

– Pluraj el ili nun malfortas kaj estus granda helpo por multaj el ili povi kalkuli je la homoj inter 30 kaj 35.

Laŭ Michael Boris Mandirola la estraro de TEJO "plene subtenas la proponon".

Tamen ne ŝajnas, ke la altigo de la aĝolimo multe utilos por pliigi la membronobron de TEJO. La membraro de UEA estas relative aĝa, kaj kredeble nur kelkdeko da individuaj membroj troviĝas en la aĝo 31-35 jaroj. Ankaŭ finance la ŝanĝo sekve ne multe utilus al TEJO, kies buĝeto por la jaro 2016 cetere ĝis nun ne estis prezentita al la komitato.
arkivita en:
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-02-22 01:01
Fakte "pliigi la membronombron" por mi ne estis la kerna kaŭzo subteni la altigon de la aĝlimo en 1990. Mi (kaj multaj aliaj) havis la impreson, ke tio estas saĝa decido por lasi la homojn en la asocio, en kiu ili ĵus hejmiĝis. Ja estas tiel, ke homoj bezonas kelkajn jarojn unue por malkovri Esperanton, poste por lerni ĝin kaj plulerni kaj fine por enhejmiĝi en la internaciaj rondoj de TEJO. Do ŝajnis bona ideo lasi la homojn en tiu asocio ankoraŭ dum kelkaj jaroj.

Same nun mi havas la impreson, ke povas esti bona ideo denove altigi la aĝlimon de 30 al 35 jaroj. La alternativo ja estas plu proponi al tiuj homoj, ke ili membriĝu en la asocio de plenkreskuloj - kaj ŝajnas, ke tiu, kun meza aĝo verŝajne klare super 50 jaroj kaj ofte kun agado ne tro laŭ la gusto de junuloj, eble ne estas la loko, kie la aĝgrupo de 30 ĝis 35 sentas sin bone. La fakto, ke aktuale eble ne multaj homoj en tiu aĝo membras en UEA, tial eble ne estas bona indiko, ĉu ŝanĝi la aĝlimon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-02-22 09:43
Cetere eble tio estas bona okazo por lanĉi ideon, kiu estas nur duonŝerca: Ĉu estas certe, ke la tuta aĝgamo de 30/35 ĝis 90 jaroj sentas sin bone en unu sama Esperanto-asocio? Ĉu estraro entute povas evoluigi unu agadon, kiu konvenas al la diversaj gustoj de la diversaj aĝoj? Ĉu estas eterna leĝo, ke tiu larĝa aĝgrupo restu en unu sama asocio - aŭ ĉu estus saĝe laŭ la modelo de la junulara sekcio havi mezaĝulan sekcion? Tia mezaĝula sekcio povus direkti sian agadon pli bone depende de la interesoj kaj bezonoj de la mezaĝularo.

Mi flanke atentigas, ke tia koncentriĝo al la mezaĝularo jam ekzistis dum pluraj jardekoj, kiam la Internacia Festivalo (IF) de Hans-Dieter Platz (HDP) klare indikis, ke ĝi estas nur por homoj ĝis 50 jaroj. (Jes, mi konscias, la homoj maljuniĝis, la amika rondo volis resti kune, la aĝlimo kreskis kaj fine falis. Entute estas demando, ĉu rondoj sekvu la modelon de konstanta aĝo aŭ de konstanta amikaro.)

Certe ne indas proponi disiĝon - sed eble speciala kaj klara atento al la mezaĝularo estus konsiderinda ideo. Estas fakto, ke la mezaĝularo okupita pri profesio kaj infanaro ne estas grupo bone ekspluatebla por transpreni taskojn - sed la entuziasmo pri la lingvo kaj komunumo pro tio ne forvaporiĝas.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-02-23 19:46
Estas primitiva truko por falsigi la nombron de membroj.
Evidente estas sistema problemo transdoni "junulojn" de certa agxo al UEA. Supozeble cxar UEA ne kapabls sin prezenti kiel interesa alternativo. Mi komprenas, ke 30-jaruloj ne vere sxatas esti membro en organizo, kiu estas vaste difinita per kverelemaj maljunloj super 65 jaroj, kiuj vivas en la glora pasinteco.
Por kapti la junuloj de tejo, necesas radikala sxangxo de UEA.
Sten Svenonius
Sten Svenonius diras:
2016-02-26 17:05
Mi pensas ke la ideo estas bona.
En Svedio, kaj certe aliaj landoj, oni pensas ke la nun naskitaj infanoj atingos la agxon de 100 jaroj. Konstateblas ke la homoj vivas pli kaj pli longe, oni restas laborkapablaj kaj sanaj gxis alta agxo. Sekve de tio, kaj kompreneble pro financaj kialoj, la agxo de pensiuligxo altigxos. De la hodiauxa 65-jara nivelo eble gxis 75 jaroj. La longigxo de la vivo okazas ne nur en la fino de la vivo sed dum iro de la tuta vivo. Sekve la pli juna periodo de la homa vivo ankaux iel longigxos.
Junaj homoj bezonas tempon por spertigxi, lerni de siaj eraroj. Kiam spertaj ili devas trejnadi novalvenintajn gejunulojn. La TEJO-aktivuloj bezonas pli da tempo.
Do, 35 jaroj sxajnas al mi tute en ordo.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-27 11:21
Pli bone la maljunuloj lernu el siaj propraj eraroj !
la pensiigho post la morto evidente estas propagando de burghaj partioj.

Respondo al Roland Schnell : vi bv. proponi radikalan shanghon! Mi kune kun vi volonte fondos novan UEA!
Ana Ribeiro
Ana Ribeiro diras:
2016-02-28 04:13
Mi ne pensas ke tio estas bona ideo. Ĝenerale homoj ne havas multan tempon por agadi en Esperantujo je tio aĝo, UEA mem ne havas tiom da aktivuloj inter 31 kaj 35 ĝuste ĉar tiu aĝo ankaŭ estas la aĝo en kiu oni ekkonstruas familion, havas pli gravan rolon en la dungo, ktp. do eble oni havus kelkajn plurajn membrojn sed ne tiom da aktivuloj.
Plu, TEJO esence estas organizo en kiu oni gajnas spertojn por aktivi en aliaj plenkreskaj organizoj (ne nur UEA, sed aliaj pri Edukado, Fakoj, ktp).
La solvo por TEJO ne estas simple altigi la aĝon, sed vere labori kun adoleskuloj (ekzemple, nuntempe la adoleskula komisiono estas simple haltita)kaj oferi vantaĝojn por homoj kiuj lernas tra la reto kaj ne intencas unue vojaĝi por kongresumi.