Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

de Redakcio Laste modifita: 2016-06-14 16:52
Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo, kaj trideko da homoj finas la kurson ĉiutage. Libera Folio petis la iniciatinton Chuck Smith rakonti pli.

Libera Folio: Kiom el la homoj, kiuj lernis per Duolingo, poste efektive ekuzas la lingvon?

Chuck Smith: – Tiu estas same malfacila demando kiel "Kiom da homoj parolas Esperanton?" Ni neniel povas vidi statistikon pri tio. Nu, same kiel de post la lanĉo de lernu.net oni ekvidas la lernantojn iom post iom. Ĉar 40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, oni vidas la diferencon ĉefe tie. Mi ekzemple rimarkis, ke dormantaj Esperanto-grupoj en Portlando kaj Nov-Ĵerzejo vekiĝis pro Duolingo. Aliaj grupoj kiel ekzemple en Vaŝingtono diris al mi, ke nuntempe pli da homoj venas al la klubo ol kutime. Mi scivolas kion ni vidos ĉe IJK kaj UK ĉi- kaj venontjare.

Ĉu multaj el ili jam videblas en la movado?

– Kiom da homoj vere aktivas post nur unu jaro da lernado de Esperanto? Nu, kelkaj certe. Spencer van der Meulen iam ĉeestis Esperanto-kongreson kaj poste decidis estraraniĝi en la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), kaj mi aŭdis, ke li multe vigligis la asocion per siaj ideoj. Krome alia Duolingo-lernanto, Georg Jähnig, modernigis la zagreban metodon, kiu nun alireblas rete, kaj tie oni povas lerni Esperanton el 8 lingvoj. Ni krome aŭdas pri diversaj interesaj projektoj ene de nia fejsbuka grupo. Tial mi eĉ kreis novan grupon nomata Agadejo, kie oni povas anonci sian projekton por trovi kunlaborantojn. Tiam, dirinte ĉion ĉi, mi kredas, ke ni plej multe vidos venontjare, kiam homoj estos havintaj pli da tempo por lerni la lingvon efektive.

Ĉu la rapida kresko en la kvanto de la lernantoj estis atendita por vi? Ĉu ĝi surprizis la neesperantistajn respondeculojn de Duolingo?

– Nu, en anglalingva artikolo mi taksis, ke ni havos 150.000 lernantojn ĝis la fino de 2015, kaj plej multaj homoj simple nomis min revulo, sed jes finfine, mi vere malpravis, ĉar fakte temis pri 200.000 lernantoj. Kiam mi vizitis la oficejon de Duolingo pasintjare, la ĉefo Luis von Ahn diris, ke la entuziasmo plej surprizis lin, sed ankaŭ la kvanto de lernantoj. Ili tre kontentis pri nia kurso.

Kiuj povos esti la sekvaj paŝoj?

– Jam ĉi-somere ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanparolantoj kaj laŭplane novan kurson de Esperanto ĉiujare. Bedaŭrinde ni ne povas ekkrei multajn kursojn samtempe, ĉar tiam la uzantaro plendos, ke Duolingo zorgos pli pri Esperanto ol pri ilia plej ŝatata lingvo. Tiel per nova Esperanto-kurso ĉiujare, ni iom post iom kreskas. Laŭ nia nuna plano, ni esperas lanĉi kursojn de Esperanto por la jenaj lingvoj: hispana (somere de 2016), rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Poste ni vidos nian progreson kaj kiel ni plej efike povos antaŭeniri. Se sperta esperantisto volas kunlabori, tiu povas kandidatiĝi ĉe https://incubator.duolingo.com/apply.

– Krom tio, ni organizas eventon kun la nomo AMA (Ask Me Anything, Demandu al mi ion ajn), en kiu famaj esperantistoj respondas al demandoj de lernantoj. Niaj venontaj gastoj estas Christopher Mihm (filmproduktisto), organizantoj de IJK kaj Benny Lewis (Fluent in 3 Months). Tiel niaj lernantoj havos unikan eblon renkonti kreantojn de Esperanto-kulturo rekte el siaj hejmoj.

Kial vi elektas tiujn lingvojn? Kiuj estas viaj strategiaj pensoj rilate al tio?

– Nu, oni devas memori, ke Duolingo plej fortas en Ameriko, do plej indas ekkoncentriĝi pri la lingvoj, kiuj plej gravas tie: la angla, hispana kaj portugala. Laŭ nombro de lernantoj ĉe Duolingo ĝenerale, ni elektus la portugalan, sed pli saĝas atendi ĝis la hispana kurso estas pli matura kaj tiam bazi la portugalan kurson sur ŝablono de la hispana.

– Mi fakte ĝojas, ke Duolingo multe kontribuas al la ekstereŭropiĝo de Esperanto. Per la angla kurso, ni ĉefe havas lernantojn el Nordameriko. Per hispana kurso, ĉefe Sudameriko. Nun ni volas oferti rusan kurson, kiu plifortigos nian komunumon en Azio. Krome estas sperta rusa neesperantista aktivisto ĉe Duolingo, kiu volas vidi pli da kursoj por ruslingvanoj kaj tre ĝojus helpi nin se ni ekkreos Esperanto-kurson por ruslingvanoj, do tio estas kroma avantaĝo.

Kiel aliaj esperantistaj organizaĵoj reagas al la sukceso de Duolingo, ĉu vi ricevas subtenon?

– Krom niaj planoj ĉe Duolingo mem, Edukado.net anoncis novan kurson Ekparolu, en kiu kursfinintoj povas daŭrigi per konversacia kurso skajpe. Se iu interesiĝas aliĝi por helpi, tiu povas kandidatiĝi tie. Ankaŭ, kunlabore kun UEA kaj TEJO, ni ekde hodiaŭ, la 28-a de majo, proponas senpagajn revuojn de Esperanto kaj Kontakto al niaj kursfinintoj, por ke ili povu legi papere kaj ekscii pri la plej gravaj organizoj en Esperantujo. Ĉiukaze, ni tre kontentas pri nia kurso, lernantara komunumo kaj subteno de la ĝenerala Esperanto-komunumo por nia projekto, sed kompreneble estas ankoraŭ multe da laboro farenda!
arkivita en:
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2016-05-28 18:04
Evidente ĉi tio estas mirinda sukceso. Espereble oni ne trovos min tro negativa, se mi iom komentos la nombrojn.
Dum unu jaro 402 000 EKstudis. Ĝuste nun 30 finstudas ĉiutage. Se tiu nivelo daŭrus dum unu jaro, do 11 000 finstudus, kompare kun 402 000 komencintoj. Nu, la kurso estas nova, do eble la kvociento plialtiĝos.
Kiel Chuck diras, ne eblas scii, kiom el la finstudintoj ekuzos la lingvon.
Eble oni komparu la aferon kun la furoraj Ĉe-kursoj antaŭ okdek jaroj, pri kiuj mi legis entuziasmajn raportojn, sed neniu ŝajne scias ion pri la daŭraj rezultoj.
Malgraŭ tiu malcerteco, jam la eblo ekkoni kaj ekprovi Esperanton ja estas bonega.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-05-28 20:56
Ni konsciu, ke finstudantoj de Esperanto finlernas ne nur per Duolingo. La 30 finantoj de la Duolingo-kurso mem (kompare kun mil komencantoj tie) estas nur parto - aliaj simple daurigas per lernu.net au youtube au io alia. Au ili iras al klubo au ili legas librojn au gazetojn au en Facebook... Do mi supozas, ke pli ol tiuj 30 venas al simila nivelo.

Ni konsciu, ke la Duolingo-kurso havas belajn flankojn, sed ankau flankojn, kiujn ekzemple mi neniel bonvenigis. (Mi lernis, por testi, la portugalan per Duolingo.) Mi ekz. ne entuziasmis pri la daura devigo traduki _al_ la angla - tio estis eta turmento por mi. Min ja interesis la portugala, ne la angla - do mi estus tute kontenta ne traduki el la portugala, sed ekz. elekti inter tri pliaj portugalaj frazoj tiun, kiu plej proksimas al la unua...
Kaj mi estas treee kontenta, ke iu trovis la eblecon en Immersion/Translation elekti la cellingvon - do nun mi povas traduki el la portugala al Esperanto :-D (Aliaj estos kontentaj nun povi traduki el Esperanto al sia gepatra lingvo.)

Aliflanke certe homoj forfalos. Claude Piron atentigis, ke homoj forfalas ankau, kiam ili ekskias au ekdancas au eklernas aliajn lingvojn...

Pri la Ĉe-kursoj mi bone memoras raporton de Hermann Tautorat, kiu aktivis en Berlino ekde proks. 1965. Li raportis, ke el tiuj homoj, kiuj aktive parolis Esperanton en Berlino tiam, tre granda parto estis lerninta Esperanton per Ĉe-kurso (pli ol 30 jarojn pli frue...).
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-05-28 19:40
La sukceso de Duolingo estas eble pli profunda ol kelkaj Esperantistoj pensas. En Duolingo ne estas 400,000 homoj kiuj aŭdis pri Esperanto, aŭ kiuj lernis iomete PRI la lingvo; estas 400,000 homoj kiuj EKPROVIS la lingvon. En Merkatiko, ekprovo de varo aŭ de servo multe, multe pli valoros ol ekkono pri ili. Ke tiu ekprovo de la lingvo okazas senvarbe, senpuŝe, senaltrude, plialtigas la valoron de la sukceso. Kiel bone atentigas nin Sten, la kvanto da lernantoj kiuj finas la kurson ne estas tiom alta, sed tiaj ŝajne malaltaj ciferoj tute kongruas kun la tipaj nombroj da homoj kiuj finlernas per distanco-lernado.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-05-28 22:10
Ĉar ofte homoj petas pruvon pri kiel homoj lernas Esperanton per Duolingo, mi prezentas al vi filmeton de nia lernanto Chris, kiu eklernis Esperanton antaŭ 15 semajnoj per Duolingo kaj daŭrigis per la nova kurso de Ekparolu! Spektu ĉe https://www.youtube.com/watch?v=VtcTD0vGfr4 :)
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2016-05-29 01:18
En la jaroj 1970-1993 mi gvidis amasan korespondan kurson en Sovetio per mia lernolibro (nun konata kiel Plena lernolibro por ruslingvanoj). Diplomiĝis preskaŭ 900 personoj, 10% el la aliĝintoj. Ŝajnas al mi, ke en nunaj retaj kursoj venas al la fino ĉirkaŭ 5% el la aliĝintoj. Oni povas supozi do, ke el 400 000 aliĝintoj ĉe Duonlingo povas veni al la kursfino almenaŭ 20 000 personoj. Tre impone! Sed povas esti eĉ pli pro la nuanj ebloj uzi Esperanton en la interreto. Estus malfacile supertaksi tiun impeton!
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-06-01 22:46
La nova teknologia erao malfermas perspektivojn kiujn ni ne povas finvidi kaj bone plani la estonton. Mi kredas ke nun la homoj venantaj el tiu mondo (ekz. Duolingo) komencos dikti al ni (tradicia movado) kion ni faru. Ni simple devos sekvi.
Char la supra kontakto al nova retejo kun kursoj lau la Zagreba metodo, kreita de duolingano ne funkcias, mi prezentas la ghustan: http://www.learn.esperanto.com/de/
Jam en 9 lingvoj kaj tri pliaj estas preparataj.
Se tiel plu progresos la afero, post unu jaro ghi superos la nombron de lingvoj en lernu.net
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-06-03 12:40
Fakte Georg Jähnig jam de pli ol dek jaroj parolas Esperanton. Li en 2005 kreis la serĉilon "serchilo.net", vidu sur https://www.facebook.com/serchilo.net/info/?tab=page_info (tiu nun nomiĝas https://www.findfind.it/n/de.deu ) . La nomo "serchilo.net" ĉe Facebook troviĝas nun nur en la URL-adreso.

Do kiel respondo al la demando "Ĉu multaj el ili jam videblas en la movado?" la sekva frazo estas misgvida: "Krome alia Duolingo-lernanto, Georg Jähnig, modernigis la zagreban metodon, kiu nun alireblas rete, kaj tie oni povas lerni Esperanton el 8 lingvoj." Georg jam bone parolis Esperanton antaŭ ol li aliĝis al Duolingo (same kiel mi cetere...).
Georg Jähnig
Georg Jähnig diras:
2016-06-06 10:09
SaLUton, nu, fakte ĝustas ke mi jam lernis Esperanton antaŭ 15 jaroj – sed tiam ne estis flue parolanta. Ankaŭ mi kabeis – sed en 2015, mi denove "vidis" la lingvon dum la "Polyglot Gathering". Kaj tiam, mi komencis uzi kaj finis la Duolingo-kurson por pliboniĝi mian Esperanton.

Do, tiel fakte ĝustas ke mi estis Duolingo-lernanto. :)
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-06-08 21:23
Dankon pro la priskribo!

Mi dirus, ke vi estas sufiĉe netipa Dulingo-lernanto... La ĉefa kaŭzo de la sukceso de la kurso ĉe Duolingo ja estas la varba efiko tie, la simpla fakto, ke milionoj da homoj lernantaj iujn lingvojn ĉe Duolingo tie ĉirkaŭrigardas kaj trovas Esperanton. Estas ja tre rimarkinda fakto, ke la nombro de la ĉiumonate aldoniĝantaj Esperanto-lernantoj ĉe Duolingo estas daŭre proks. 0,6 % de ĉiuj aldoniĝantaj lingvolernantoj ekde la angla, vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wi[…]_lernantoj_la.C5.AD_lingvoj .

Kontraste vi estis malkabeigita ne pro Duolingo, sed pro "Polyglot Gathering", kaj vi uzis la Duolingo-kurson kiel unu el la eblecoj por daŭrigi la lingvo-lernadon. Do iel via ekzemplo ne estas la plej taŭga por montri la specifecon de Duolingo kaj de ties efiko.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-06-09 05:47
Lu, vi skribis, ke "La ĉefa kaŭzo de la sukceso de la kurso ĉe Duolingo ja estas la varba efiko tie, la simpla fakto, ke milionoj da homoj lernantaj iujn lingvojn ĉe Duolingo tie ĉirkaŭrigardas kaj trovas Esperanton." Movadestroj povas eltiri bonajn lecionojn el tiu simpla ideo. Meti Esperanton tie kie homoj kutime serĉas ion pri lingvoj. Ne facile sukcesas la metodo meti Esperanton aparte, dise. DUOLINGO estas unu ejo, Lingva Festivalo estas alia. Amazon.com .de .fr .es, ktp estas alia ejo. Probable la plej efika maniero disvendi esperantajn librojn estos disponigi esperantajn libojn kie jam troviĝas aliaj libroj. Estas bona momento repensi la librovendo-strategion de UEA, ekzemple.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-06-09 20:56
Laŭ mia impreso la strategio kunludi tie, kie la aliaj lingvoj ludas, estas ja malnova (kio ne signfas, ke ĝi jam alvenis ĉe la movadestroj...).

Antaŭ la tempo de la interreto estis malfacile, ĉar kutime kunludis nur kvin aŭ dek lingvoj - do ni ofte restis ekster la ludo. Nun, en la interreto, tre ofte kunludas dudek aŭ kvindek aŭ pli da lingvoj - tie ni povas kunludi.

Kaj fakte Esperanto kunludas: Ĉe Linukso, ĉe Mozilla Firefox, ĉe Google Translate, ĉe esperanto.china.org.cn, ĉe Tatoeba, ĉe vikipedio, ĉe Jutubo, ĉe Facebook, ĉe la hungaraj lingvo-ekzamenoj (ne ĉiam temas pri interreto) ktp. (mi certe forgesis gravajn lokojn).

Kutime kreiĝas malgranda teamo, kiu survojigas la aferon - kaj tio estas la bazo de la sukceso. Se okupiĝus pri tio estraro de granda asocio, eble ni atendus ĝis neniamo. Ĉiukaze la grandaj asocioj ja tre similas ŝtatajn burokratiojn - ili sentas la devon okupiĝi pri ĉio ajn kaj sekve malfacilas bone trakti ĉion. Por diri la veron mi dubas, ke estus bona ideo doni pliajn taskojn al la tradiciaj asocioj - la evoluo de la pasintaj jardekoj ja montris, ke multo evoluis sen la asocioj. Kial ne simple daŭrigi tiun bonan vojon?!

Sed, kompreneble, mi plene konsentas, ke estas bone ekzemple meti librojn al amazon. Se ekzemple tie ni ne trotaksu la efikon; amazon estas vojo por vendi - ne tiom varbilo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-06-09 21:01
Pardonon!
Legu en mia fina frazo: _Sed_ ekzemple tie ni ne trotaksu la efikon...
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-06-23 21:46
Mi trovas grandioza afero ke baldau devus starti ankau la hispanlingva lernado de E en duolingo. Tie jam enestas pli ol 40 milionoj da hispanlingvanoj kiuj lernas aliajn lingvojn kaj nun ankau ili povos vidi E-on. La angla versio atingos ghis autuno certe pli ol duonmilionon da lernantoj kaj se la hispana havos similan sukceson, do liveros dum unu jaro novan duonmilionon, ni povos al la mondo rekte montri ke pri Esperanto interesighas kaj multaj el ili ghin lernas, pli ol miliono da homoj. Tio estas respektinda pruvo pri graveco de Esperanto inter la mondaj lingvoj.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-06-24 17:33
Kiel multe el ni Esperantistoj, mi estis ŝokita ĉi-matene ekscii, ke la Britoj voĉdonis favore al eksiĝo de la Eŭropa Unio. Kvankam, mi pensas, tio estas tre malbona novaĵo por Eŭropo kaj por la tuta mondo, la eksiĝo de Britio povas aldoni al Esperanto novan, strategian elanon. Nun estas bona momento por ĉiaj asocioj, kaj ĉiuj entreprenemaj Esperantistoj, pripensi kiel tiu ŝanĝo povas agi tre apoge kaj favore al io, kion kelkaj Esperantistoj nomas Fina Venko. Pripensi novajn strategiajn alirojn estos la laboro de multe da diversfilozofiaj esperantistoj. La afero estos komplika, ĉar ekzistas multaj celgrupoj, kiuj bezonas unikan alkomunikadon. La vojoj ankoraŭ ne estas klaraj, sed hodiaŭ jes ja estiĝis novaj vojoj. Ia ajn “Strategia Laborplano” bezonas esti revidata koncerne la politikan parton de la Esperanto-Movadoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-06-25 16:49
La malavantaĝo de plebiscitoj, precipe se ili estas neoftaj, estas ke homoj ofte voĉdonas responde al tute aliaj aferoj ol la demando submetita al la plebiscito -- en ĉi tiu okazo, por aŭ kontraŭ la Brita ĉefministro David Cameron. Se la Brita balotantaro devos baldaŭ voĉdoni por nova parlamento, estas tre dubinde ke ili enpostenigos plimulton da fervoraj EU-eksiĝemuloj. Kaj eble plej grave estas memori ke ili ĉiuokaze ne pensas kiel Esperantistoj. Al ni gravas kiel EU influas la mondon, al ili gravas kiel EU influas ilian landon (kaj inverse).
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-07-11 11:58
Mi devas meti la demandon, kien tiuj dekmiloj da lernantoj kaj / aŭ nov-esperantistoj malaperis. Ĉu oni perceptis aŭ vidis ilin en forumoj, ĉe libroservoj, je la elŝutado de dosieroj, je la aĉeto de libroj en interreto, je vizito en oficejoj de Eo-organizaĵoj, en kluboj? Ĉu ili ie aŭ iel progresigas siajn lingvosciojn?

Chuck diras, ke kelkaj kluboj reviviĝis kaj ke venas pli homoj al klubvesperoj ol kutime.

Mi havas kelkajn neoficialajn nombrojn el miaj retejoj, kaj mi konstatis, ke ia kresko, kiu devas teorie okazi, ne estas, aŭ ĝi estas tiel malgranda, ke mi ne atribuas ĝin al Duolingo. Duolingo-lernantoj estas homoj, kiuj evidente povas uzi interreton. Do oni devas vidi iliajn spurojn. La unusolajn spurojn, kiujn mi vidas, estas la diskutado ĉe LF.

Do

- ĉu oni scias, kial tiuj homoj partoprenis la kurson? (Eble estas lingvo-kolektanoj?)

- Ĉu la homoj simple partoprenas la kursojn, ĉar ili estas senpagaj? Kio neniom kostas, tio neniom valoras.

- Ĉu oni scias ion pri la veraj lingvoscioj? (Eble ili konstatis, ke Eo estas multe pli malfacila, ol oni promesis? Eble ili "lernis", ke post la fino de la kurso ili ne estas kapablaj flue legi tekston en Eo?)

- Ĉu ili scias, ke Eo estas lingvo sen lando, sed kun movado, kiu atendas ilian partoprenon?

- Ĉu estas ideo pri la praktika aplikado de Eo, pri la utilo de la lingvo EKSTER la kadroj de la movado?

- Ĉu la organizita movado havas ideon, kiel trakti kaj aktivigi la nov-esperantistojn? (http://www.majkel.de/wb/pages/esperanto-lernen/duolingo.php)


Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-07-11 17:13
En mia regiono en la nord-okcidenta Germanujo inter Bremen, Nordenham kaj Oldenburg mi ne rimarkis kreskon de interesatoj pri Esperanto detempe de la komenco de la Duolingo-furoro. Nu, por Esperanto ankorau ja ne estas Duolingo-instrulingvo krom la angla. En Tvitero aperas de temp' al tempo kontoj, pri kiuj mi povas konkludi, ke ili apartenas al Duolingo-lernantoj. Sed miatakse ne temas pri amasoj. Mi devas tamen koncedi, ke mi ne sisteme observas au esploras la aferon. Nu ja, Duolingo: Chu tio ne estas komputilludo pri ekzotikaj komuniksistemoj ("lingvoj"; fakte: ludvariantoj)? Kaj el ili tiu amuza kaj relative nova "Esperanto" estas la plej facile ludebla kaj ebligas rapidan atingon je alta nivelo, chu ne?
;-)
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-07-12 10:09
Mi ne havas tempon respondi al ĉiuj viaj demandoj, sed mi volas komenti nur, ke la homoj, kiuj nun lernas estas kutime inter la aĝoj de 18 kaj 25, do se vi estas ekster tiu aĝgrupo, vi eble ne rimarkos ilin. Krome, tiu kresko plej videblas en Usono, kie ekzemple Thomas Alexander diris, ke ĉe ARE ili kutime havas 35-60 partoprenantojn, sed ŝajnas, ke ili havos 100 ĉi-foje!

Krome, mi jam antaŭvidis, ke ili kreus sian propran infrastrukturon, kiu taŭgas por sia aĝgrupo. Tio efektive okazis ekzemple per la komunumo de Telegramo (detaloj: www.telegramo.org). Laŭ enketo en la ĉefa esperantista grupo de Telegramo, 65% diris, ke ili almenaŭ parte lernis Esperanton per Duolingo. Rimarku krome, ke 700 esperantistoj nun troviĝas en la ĉefa grupo de Telegram kaj aktivege babilas tie... sed vi eble ne rimarkis tion.

Krome, oni povas vidi grandan aktivadon ĉe la nova eventaro, kiu nomiĝas Paralela Universo (http://bit.ly/1Yiax8h) per kiu oni havas la celon, ke ĉiuj povu ĉeesti tagon de Esperanto ene de 4-hora aŭtado (kiu por nordamerikano ofte ne estas tre longa distanco). Oni ja memoru, ke 40% el la nunaj Duolingo-lernantoj loĝas en Usono... tio certe ŝanĝiĝos post kiam la E-kurso por hispanlingvanoj lanĉiĝos aŭguste.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2016-07-12 14:16
Nu, Chuck, mi rimarkis, ke mi povas ekzemple observi la senpagan elŝuton de elektronika libro ĉe guglo, kie Usono aperas kun rimarkinda nombro de du (tio estas ankaŭ guglo-problemo, sed tamen interesa fenomeno).

Same mi rimarkis ekz. ĉe tvitero, ke la lingvoscio de multaj babilantoj estas konsiderinde malalta, multaj ne povas fari dekvortan frazon sen gramatika eraro. Kaj mi vetas, ke la situacio ne estas pli bone ĉe telegramo. Mi timas, ke post tri monatoj tiuj novesperantistoj perdos sian intereson pri la nova ludilo kaj serĉos alian. Tion montros la estonteco.

Mi ĝojos, se mi eraras.


Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-12 15:20
> multaj ne povas fari dekvortan frazon sen gramatika eraro

Chu vi priskribis la Duolingulojn au la esperantistaron?
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2016-07-12 17:00
Hihi, en la vortoj de tipa Esperantisto de la Movado: Signoj de egzisto: 1. Nombro de elŝutoj de WordPress tritempis pli pasintjaron.
2. Kelkaj tagoj antaŭe, mi renkontis duolinganon en art-loko.
3. 4. 5. Mi spektas siajn vidojn ĉe YouTube (https://www.youtube.com/res[…]nto&sp=EgIIBQ%253D%253D [duolingo + Esperanto + en la vivanta jaro]), komentoj ĉe Google+. Iu diras ke ili estas en Facebook (stupide!).
Ili EGZISTAS. Sed pri via Vina Venko; kelkaj diras ruĝa iuj blanka.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-12 18:17
Ĉu homoj eĉ kapablas elpensi dekvortan frazon nuntempe? Mi perdas intereson antaŭ la oka vorto . . .
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-07-12 23:18
"Kaj mi vetas, ke la situacio ne estas pli bone ĉe telegramo. (...)
Mi ĝojos, se mi eraras."

Ĝoju.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-07-13 11:07
Duolingo estas kurso por komencantoj kaj komencintoj. Ĝi ja ne estas magia ilo per kiu oni parolas perfekte post la kurso. Tamen, post nur parto de la kurso, oni jam povas iri al kongreso kaj kompreni multe kaj ekpartopreni. Nur parolante oni vere profunde lernas lingvon, ne per kurso. Sed kurso ja preparas homojn por tiu unua konversacio!

Ŝajnas al mi, ke vi simple ne volas komencantojn en nia komunumo. Mi simple ne komprenas kiel oni povas atingi altan nivelon sen skribi/paroli unue kun multaj eraroj. Mi ĉiam kuraĝigas lernantojn uzi la lingvon por ke ili povu pliboniĝi! Krome neesperantistoj vidas tian uzadon kaj ekinteresiĝas pri la lingvo. Mi ne komprenas la problemon, kiun vi vidas.

Mi fakte ĝojegas, ke en Telegramo estas bona miksaĵo de spertaj esperantistoj kaj komencantoj, kaj niaj dulingvaj grupoj donas la eblon malrapide kaj pli komforte plibonigi sian Esperanton ol oni estas tro ŝarĝita de mesaĝoj en la ĉefa grupo (aŭ por esperantistoj lerni alian lingvon). Mi ne vidas grandan diferencon inter la niveloj de Telegramo kaj ajna E-klubo. La sola loko kie mi preskaŭ ĉiam aŭdas perfektan Esperanton estas en la CO en Roterdamo...
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-12 18:24
La baza fakto estas, ke ni simple ne scias kiaj estos la longdaŭraj efikoj de Duolingo. Minimume, multege da homoj nun konscias pri Esperanto kaj emas vidi ĝin kiel "alian lingvon" inter diversaj naciaj lingvoj. Kaj multaj homoj traktas ĝin sufiĉe serioze. Mi scivolas, kion faris "La Movado" dum jardekoj por tiel rapide kaj sukcese atingi ĝis nur tiu punkto?

Ĉu la Duolingoanoj iam partoprenos "La Movadon" aŭ ne al mi estas egale. Ili absolute ne havas ian ajn devon fari ion ajn . . . precize kiel iu kiu lernus la hispanan, la rusan, la japanan, ktp. Ĉu iu iam demandas "Nu, tiom da homoj studis la hispanan. Kion ili konkrete faras pri/per ĝi??" Tute ne. La studo de lingvo estas celo en si mem.

Sed tamen estas etaj indikoj pri efiko. Ĵus finiĝis la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto en Raleigh, Norda Karolino. En iu tago partoprenanto vizitis lokan apotekon por aĉeti medikamenton, kaj juna deĵorantino vidis la nomŝildon kaj la vorton "Esperanto". "Ho, Esperanto, la internacia lingvo!" ŝi diris. Kaj montriĝis ke ŝi studas Esperanton per Duolingo. Tute ne sciis ke okazas 8-taga Esperanto-kurso du stratojn for . . .
Thomas Alexander
Thomas Alexander diras:
2016-07-12 18:49
Mi scivolas pri kiom da personoj aligxas al la kurso pensante ke ili lernas "Espanjol" kaj foriras tuj post kiam ili konstatas la eraron.
Thomas Alexander
Thomas Alexander diras:
2016-07-12 18:51
Ial mi ne povas respondi rekte al la mesagxo de Chuck pri kion mi diris pri ARE. Jen mia respondo, cxar sxajnas ke li iom miskomprenis min.

Ne precize tion mi diris. En la pasinta 20 jaroj venis pli ol 50 personoj nur tre malofte (ekzemple, venis 68 kiam Claude Piron partoprenis.) Fakte, 50 personoj estas suficxe granda grupo laux niaj atendoj, kaj pasintjare ni havis pli malpli tiun nombron.

Pri la 100 partoprenantoj, tio estas celo. Nu, fakte, gxi estas demando. Mi demandas cxu efektive 100 personoj venos. Oni diras ke estas grandega kvanto de novuloj en la pasinta jaro - centoj en cxiu mezgranda usona urbo. Se tio veras, tiam ni povus esperi tre grandan renkontigxon cxi-oktobre. Ni vidos. Intertempe, ni varbas, reklamas, kaj anoncas la renkontigxon. (Venu al la Lago Georgo en Novjorkio.)

Pri Paralela Universo mi ankaux anoncis renkontigxon tie kaj gxis nun mi auxdas nur de konataj e-istoj.

Cetere, pri Chris (la Jutubisto):

En cxiu jaro (nu, en la 19 jaroj de kiam mi komencis uzi Esperanton) ne malofte venas persono kiu lernas e-on dum mallonga tempo kaj jam bone parolas gxin. Chris estas unu el tiuj personoj. Li ne estas tre tipa Duolingano. (Cetere, laux mia scio li komencis per Ekparolu suficxe longe antaux ol li efektive finis la kurson en Duolingo.) Nur hodiaux mi vidis pli tipan kursfininton kiu diris "mi estas lerni Esperanton ankau ! gi estas tre facila". La fakto estas ke ni ne scias kian influon Duolingo havos en la movado. Ni kuragxigu la lernantojn kaj novulojn kaj esperu ... sed eble estas tempo por "Duolingo Sen Mitoj."
Redakcio
Redakcio diras:
2016-07-14 16:00
Por povi respondi al komentoj necesas unue fari agordon. Iru al via personaj agordoj:
http://www.liberafolio.org/@@personal-preferences
Tie elektu la redaktilon TinyMCE kaj klaku "konservi". Poste eblos respondi al komentoj.

Temas pri bedaŭrinda fuŝo en la enhav-administra sistemo.
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2016-07-17 14:47
Dankon pro la konsilo pri ”TinyMCE”!
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2016-07-12 19:15
Multaj esperantistoj, malnovaj, novaj, dulinganoj, partoprenas en Facebook. Mi faris liston de multaj Facebook-grupoj, sed mi vidas ke tiu listo neniam kompletiĝus, ĉar aliaj grupoj daŭre aperas: http://esperantofre.com/edu/libroje.htm#grup
Angle: http://esperantofre.com/edu/libroja.htm#grup
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2016-07-12 19:22
Kiel ofte okazas, oni denove parolas pri "malfacileco" de Esperanto. Duolingo venigas homojn kiuj jam lernas aliajn lingvojn. Ili neniam povas trovi ke "Esperanto estas malfacila". Se mi lernis legi, skribi, aŭskulti, kaj paroli Esperanton en du monatoj, kaj mi bezonis multegege da jaroj por atingi tion por la angla lingvo ... neniu konvinkos min ke Esperanto ne estas treege facila.
Neil Roberts
Neil Roberts diras:
2016-07-13 19:14
Mi volas nur aldoni ke mi pensas ke Duolingo plus Telegramo estas tre bona kombino por krei novajn esperantistojn kaj mi tre ĝojas ke ĉe la fino de la kurso de Duolingo aperas ligilo al la grupo de Telegramo. Lerninte la bazon de lingvo, oni poste bezonas ekzerci kaj paroli fuŝe por lerni de la eraroj kaj pliboniĝi. Telegramo estas la perfekta loko por fari tion, sed la plej bona parto por mi estas ke ĝi estas bonveniga komunumo. Por mi la ĉefa kialo pro kiu mi neniam rezignis pri esperanto estas ke mi iam trovis amikojn per la lingvo, kaj se mi rezignus mi efektive ne povus komuniki kun ili. Pri tio Telegramo multe helpas ĉar oni ja ekkonas la homojn kiuj paroladas tie kaj oni povas rapide senti sin amikaj kun ili. Tio ja estas bona instigo por daŭre studi kaj pliboniĝi.
Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson diras:
2016-07-14 13:30
Saluton, mi lernis Esperanton per Duolingo (kaj lernas - mi ankoraǔ ne finis la kurson – sed baldaǔ!).
Ekde Decembro, kiam mi komencis lerni, mi lernis multe. Nun mi estas membro de la Hamburga klubo. Mi ekkonis du aliajn Duolingo-lernantojn en la klubo. Mi prelegis Esperante pri Esperanto en la Berlina Poliglota Renkontiĝo en majo kaj pri lingvoj en la klubo en Hamburgo lastsemajne.
Kial mi komencis la kurson – mi simple ekkonis kelkajn mojosajn Esperantistojn (en la Berlina renkontiĝo 2014 kaj 2015) kaj mi volis lerni pli pri la lingvo. Mi vidis la TED-talk de Tim Morley kaj volis scii pli. Mi aŭskultis la kanto ’Feliĉe’ en la NASKa podkasto kaj volis kanti ĝin. Mi lernis ke estas lingvo farita por facila lernado kaj mi volis sperti lernadon de tiu lingvo.
Pri la vera lingvoscio… Mi estas iom timigita komenti, ĉar mi scias ke mia Esperanto ne estas tiom bona. Mi estas kapabla flue legi tekston en Esperanto. Mi legis Fajron sentas mi interne kaj la tradukitan Fabelojn de H.C. Anderson. Mi ankoraǔ ne finlegis Gerda Malaperis. Mi legis du eldonojn de Monato. Mi aŭskultas Muzaikon. Mi legis la diskutadon ĉi tie.
Do, mi kredas, ke mi scias ke Esperanto estas lingvo sen lando sed kun movado. Mi legis pri tio en Vikipedio…
Kiel mi nun uzas kaj vivas Esperanton? Mi uzas la lingvon preskaǔ ĉiutage kun Telegramo. Mi havas la Esperantan klavaron en mia poŝtelefono, sed mi estas tro laca por uzi ĝin ĉiufoje kiam mi tajpas. Mia jutuba kanalo havas Esperantan subtekston. Mi tre ŝatas spekti la filmetojn de Evildea kaj Chris. Kiel mi skribis, mi prelegis en Esperanto dufoje.
Kion faras la movado por la novesperantistojn? TEJO kaj UEA donas senpagajn eldonojn de Esperanto kaj Kontakto al kursfinintoj. Mi tre ŝatas ke ni havas www.afterduolingo.com por scii kion fari post la kurso.
Mi iros al IJK kaj mi tre antaŭĝojas lerni pli pri la kulturo. Mi tre antaŭĝojas paroli pli flue.
Mi ne kredas ke ni "malaperis". Mi kredas ke multaj novesperantistoj ankoraŭ ne aperis kaj ke multaj aperis, sed… eble vi ne vidis nin. Multaj ankoraŭ aperos. La kurso ne ekzistas tiom longe. Multaj homoj eklernis kaj eble revenis al Esperanto en la estonteco. Multaj homoj eble ne havas la konfidon, partopreni kaj paroli la lingvon. Mi sidiĝis en mia unua klubvizito kaj ne povis diri „Mi estas svedino“. Tiom embarasanta!
Se la unuan spuron, kiun vi vidas, estas ĉi tiu diskutado, vi evidente ne estas en Fejsbuko. La grupo Duolingo Esperanto learners havas 4,516 membrojn. Ĉiutage mi vidas novajn membrojn. Mi estas tre dankema ke multaj bonaj Esperantistoj estas tie por esprimi la lingvon.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-07-14 14:25
Bona lingvaĵo. Estas unu-du mankantaj aŭ troaj akuzativoj, jen kaj jen eblus elekti pli trafan vorton, sed tia nivelo post duonjara studo estas treege kontentiga.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-14 15:21
Tia nivelo estus kontentiga ankau che multaj esperantistoj post 20 jaroj da lernado.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-07-19 09:12
Ĉiam denove imprese, kiom rapide novuloj atingas altan nivelon en Esperanto - ĝis la kapablo verki normalajn tekstojn, prelegi kaj instrui. Ĉe Esperanto tio povas okazi ene de unu jaro, ĉe ekz. la angla ĝi bezonas plejofte jardekon aŭ pli. Tiu rapideco estas la kaŭzo de la rapidega disvastiĝo de Esperanto - de la plej malgranda lingvokomunumo en 1887 (kun eble kvin parolantoj) al unu el la kvindek plej ofte lernataj lingvoj hodiaŭ. Eble unika progreso en la homa historio. (La parolantaro de la angla dume nur maksimume dudekobliĝis.)

Iusence ni havas la genetikan kapablon plimultiĝi kiel kunikloj - kondiĉe ke ne estas tro da vulpoj (kiuj disvastigas malveron pri Esperanto) :)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-07-19 13:41
Pli timindaj ol "vulpoj" ŝajnas al mi la neatentataj ceceoj kies pikoj kondukas al ĝenerala indiferento pri lingvaj demandoj. Esperanto estas surprize facile lernebla, sed tio en si mem ne multe gravas ekster la klasĉambro. Nia parolantaro ne kreskus sen la ideo ke Esperanto reprezentas ion pli justan ol la superregadon de unu nacia lingvo en la internacia komunikado. Sed se lingvo ne estas grava, ĉu tia maljustaĵo ne estas bagatelo? Kaj se lingvo esence estas nura komunikilo, por kio do la mondo bezonas plurlingvecon? Kio malbona okazos se en kelkaj generacioj la tuta homaro estos denaske Anglalingva?

Kontentigajn respondojn al tiaj demandoj oni atingos nur se oni pretas vidi la homlingvon kiel ion alian ol (aŭ almenaŭ krom) socie kreitan komunikilon -- alivorte, se oni pretas esplori ĝin kiel biologie heredatan esprimilon de la individuo. Tio estas tiel nekonvencia vidpunkto ke nur parto de la lingvistoj akceptas ĝin; eble eĉ nur malplimulto. Fakte ŝajnas ke oni povas aserti pli-malpli ĉion ajn pri la lingvo, kaj la aserto estos reprezentita ĉe almenaŭ unu lingvistika skolo. La malordo en lingvistiko kredeble ŝuldiĝas al tio ke neniu havas nacian intereson por forigi ĝin.

La vulpoj ne ĉasas Esperanton aparte, ili predas ĉiujn lingvojn de la mondo, kaj iliaj plej facilaj kaptaĵoj estas la bestoj kun dormomalsano.
Johannes Mueller
Johannes Mueller diras:
2016-07-15 10:23
Mi esperas, ke la tradicia movado instigiĝas pro la Duolingo kurso moderniĝi.

La aĝgrupo de la Duolinganoj estas ĉefe la subtridekjaruloj, do la tielnomataj denaskaj interretanoj. Samtempe por ili la Esperanto movado ĉefe okazas en la interreto: en Duolingo mem, en Youtube, en Telegram, Reddit, Facebook, ktp. Mi havas la impreson, ke la tradicia Esperanto movado estas relative malforta en la moderna interreta komunikado. Ekzemple estas malmultaj jutubaj kanaloj, de spertaj Esperantistoj, kiuj regule elsendas.

Laŭ mi spertaj Esperantistoj estu pli videblaj kaj pli eksperimentemaj en tiu kampo. Kial estas nur manpleno da Esperantaj podkastoj? Kial estas fakte nur unu (Evildea) regule aktiva jutuba kanalo de sperta Esperantisto? Muzaiko, grava transportilo de Esperanta kulturo, estas en danĝero de morto. La Duolinganoj ŝajnas al mi nun ekplenigi tiun vakuon, kiun la tradiciaj Esperantistoj ĝis nun lasis.

Por esti tute klara: mi ne timas la aktivaĵojn de la Duolinganoj, ili estu instigo kaj ekzemplo por la tradiciaj Esperantistoj, elprovi novajn manierojn Esperantumi. Novajn manierojn propagandi nian lingvon, novajn manierojn plivalorigi nian lingvan kulturon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-07-19 08:53
Per "movado" vi verŝajne celas la tradiciajn asociojn, ĉu?

Se mi rigardas en la historion de Esperanto, ŝajne novaj agadoj kutime apenaŭ ŝanĝis la agmanieron de la tradiciaj asocioj. Kiel novajn aferojn mi vidas ekz.: Laborista movado (1921...), junularaj rondoj (1937...), muzika mondo, renkontiĝoj, denaskuloj, agado ekster Eŭropo, interlingvistiko, interreto. Kutime el tio kreskis novaj rondoj, estiĝis novaj amikaroj - sed la ĝistiamaj rondoj apenaŭ ŝanĝiĝis. Tiaj estas homoj - almenaŭ naŭdek procentoj daŭrigas sian vojon kaj ne tro ŝanĝas ĝin.

La grandioza kresko de Esperantujo plejparte estas aldono de novaj terenoj, ĝi multe malpli konsistas el kresko de malnovaj terenoj aŭ vojŝanĝo de malnovaj strukturoj.

La duolinganoj kreos siajn amikajn rondojn, iom aldoniĝos al tradiciaj agadoj kiel renkontiĝoj aŭ al mallongtradiciaj kiel la interretaj agadoj, iom kreos proprajn aktivaĵojn - sed la tradiciaj rondoj malmulte ŝanĝiĝos.

Eble ni rigardu al la historio de la surteraj specioj: Multaj reptilioj restis, sen granda ŝanĝo, kiam la mamuloj aperis...