Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Osmo Buller denove en hospitalo

Osmo Buller denove en hospitalo

de Redakcio Laste modifita: 2016-02-29 19:23
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, tuj post sia lasta labortago en la Centra Oficejo estis enhospitaligita por kancer-operacio.
Osmo Buller denove en hospitalo

Emeritiĝa kafumado en la Centra Oficejo la 22-an de februaro. Foto: Francisco Veuthey

Lundo, la 22-a de februaro, estis la lasta labortago de Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA. Lige kun tio, Libera Folio planis publikigi intervjuon kun la baldaŭa emeritulo, kiu laŭ pli frue anoncita plano nun uzos siajn kolektitajn feriajn tagojn antaŭ ol formale emeritiĝi en majo, kiam li estos 65,5-jara.

Montriĝis tamen, ke la intervjuo devos atendi, ĉar tuj post sia lasta labortago Osmo Buller devis eniri malsanulejon por operacio. Li enhospitaliĝis en merkredo, kaj en ĵaŭdo estis operaciita pro pulmokancero.

La komenciĝanta pulmokancero estis malkovrita, post kiam Osmo Buller en januaro suferis cerboinfarkton, kaj pro ĝi devis viziti hospitalon por diversaj esploroj. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la ĵaŭda operacio iris laŭplane, kaj Osmo Buller ene de semajno forlasos la malsanulejon.

arkivita en:
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2016-02-26 16:42
Resaniĝon, Osmo!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-02-26 16:55
Li meritus iom ĝui la vivon nun.
Suso Moinhos
Suso Moinhos diras:
2016-02-27 01:44
Resanighon!
Aleks Aɴᴅʀᴇ
Aleks Aɴᴅʀᴇ diras:
2016-02-27 08:22
Sukceson por la resaniĝo! Osmo ja meritas trankvile ripozi post tiom da bona laboro.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-27 11:11
Mi petas, ne plu raporti pri malsanoj- nur skribu pri ghojo kaj felicho!
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-02-28 19:36
Kial tio, Dieter? Ke ni malsaniĝas ja estas parto de la vivo. Bonŝance Osmo loĝas en lando kies sansistemo (ankoraŭ) estas deca kaj efika, kapabla provizi servon oportunan kaj bonkvalitan al tiu kiu bezonas ĝin, dum granda parto de la homaro ne havas garantiita tiu baza homa rajto. Mi do certas ke Osmo baldaŭ resaniĝos.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-02-28 19:37
pardonon, estis gramatika eraro pro manko de kontrolo al ŝanĝita redakto!!! Jen, denove: Kial tio, Dieter? Ke ni malsaniĝas ja estas parto de la vivo. Bonŝance Osmo loĝas en lando kies sansistemo (ankoraŭ) estas deca kaj efika, kapabla provizi servon oportunan kaj bonkvalitan al tiu kiu bezonas ĝin, dum granda parto de la homaro ne havas garantiita tiun bazan homan rajton. Mi certas ke Osmo baldaŭ resaniĝos.
Mostefa Farrokhi
Mostefa Farrokhi diras:
2016-02-29 03:34
Esperanto estas tre facila lingvo kaj mi sxatas gxin.
Mostefa Farrokhi
Mostefa Farrokhi diras:
2016-02-29 03:42
Personoj povu ĝui vivon post emeritiĝo kaj ilia nefordoneblaj rajton.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-29 10:28
Mi forte deziras, ke chiu malsanighinta esperantisto - estu tamen felicha kaj ghuu servon oportunan kaj bonkvalitan
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-03-09 12:46
Resanigxon, Osmo!
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2016-03-22 18:43
Mia sincera deziro --- RESANIGxU!!!
Mi esperegas, ke oni malkovris en la plej frua kaj kuracebla stadio!!!