Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

de Redakcio Laste modifita: 2016-03-04 15:56
Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo.

La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en 2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.

La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).

Laŭ la regularo de UEA, la ĝenerala direktoro nun kunmetos liston de ĉiuj kandidatoj (kun ties biografietoj kaj deklaroj) kaj sendos ĝin, kun po unu malfacile falsebla balotilo, al ĉiuj individuaj membroj. La ĝenerala direktoro samtempe informas pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por la ricevo de la balotilo en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post ekspedo de la balotiloj.

Laŭ gazetara komuniko de UEA
arkivita en:
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-03-05 07:34
Vera Elekto ne okazos.
Mi jhus legis jenon :.... La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio)".
Mi vetas, ke oni elektos jenajn homojn : Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).
La kialon mi diros poste.
Kion oni sciu, tio estas, ke la CO de UEA estas laboratorio, kie oni testas chion, kio iru la vojon strekitan de la moshtuloj de UEA. Roy kaj Johan tute ne kongruas kun la vojo.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-03-05 16:33
Mi timas ke iuj voĉdonontoj ankoraŭ ne rimarkis ke la unua kandidato el tiu listo fakte estas la konata Esperanto-aktivulo pri informado Emilio Cid. La strukturo de la longaj personaj nomoj ĉe portugallingvanoj ne ĉiam estas facile komprenebla por ni la ceteraj homoj, kiuj ne konas la antroponomiajn regulojn kutimajn en la tiulingva kultursfero. Emilio Cid estas tre inteligenta, kunlaborema kaj honesta homo, lojala membro de UEA kun efika agadkapablo, kaj do mi tre volonte uzos unu el miaj voĉdonoj favore al li, ĉar la Komitato bezonas tiajn membrojn.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-03-05 16:43
pardonon pro la mistajpo: mi celis skribi "antroponimiajn regulojn" Antroponimio estas la antropologia kaj lingvoscienca studbranĉo pri hom-nomoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-05 19:51
Estas malfacile komprenebla, kial sin prezentas nur dinosaŭroj de la UEA-taĉmento, kies rezultoj estas almenaŭ dubaj. Mi ankaŭ ne komprenas, kial estraranoj kaj oficistoj estas en la listo. Oni ne povas paroli pri kontrolo per la komitato, se la komitatanoj kontrolas sin mem.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-03-07 19:48
> Estas malfacile komprenebla, kial sin prezentas nur dinosaŭroj de la UEA-taĉmento

Kiu malpermesis al la nedinosaŭroj kandidati?

> Mi ankaŭ ne komprenas, kial estraranoj kaj oficistoj estas en la listo.

Salajrataj oficistoj de UEA ne rajtas esti komitatanoj. Statuto, punkto 26: "Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano" (http://uea.org/teko/regularoj/statuto#aF)

Eksoficistoj ne estas oficistoj: ili re iĝis normalaj homoj kaj, do, rajtas.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-07 21:59
> Kiu malpermesis al la nedinosaŭroj kandidati?
Mi nur povas trakti tion sur la fenomenologia ebeno. Estas malfacile konatiĝi al simpla (individua) membro de UEA kaj diskuti aferojn, kiuj rilatas al UEA. Mi provis en Berlin, sed la delegitoj ne vere deziris internan diskuton.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-03-07 14:21
Bert Schumann ankau kanditatighis- sed lia letero de atingis ghustatempe la CO-on
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-07 16:55
Unu dinosaŭro pli aŭ malpli ne gravas. Mi ne vidas freŝajn kandidatojn kun kovaj ideoj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-07 23:08
"Kiam UEA vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ estis tie."
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-03-07 23:09
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-03-08 10:07
Kara Roland, ankau dinosauroj povas elkovi novajn ideojn!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-08 16:08
La ok kandidatoj havis sufiĉe da tempo por montri siajn kapablojn. Ili estas garantio por la daŭrigo de la rekta vojo de UEA kontraŭ la muro.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-03-23 11:50
Jam retirighis kanditatoj- tial ne plu okazos elekto!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-03-23 13:31
Ĉu iam ekzistis elektebleco?