Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Libera Folio vendita al UEA

Libera Folio vendita al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2016-04-02 10:10
Por ĝustatempe plenumi la promeson pri kompleta renovigo kaj modernigo de la retejo, la estraro de UEA decidis aĉeti Liberan Folion. La retejo baldaŭ ŝanĝos sian nomon al la pli trafa kaj mallonga Folio, kaj ĝin ekredaktos la eksa ĝenerala direktoro de UEA.

Kiel fidelaj legintoj de Libera Folio certe rimarkis, Universala Esperanto-Asocio jam de kelka tempo pagas regulan salajreton al la redaktinto de Libera Folio, por ke li ne plu aperigu artikolojn pri la Asocio, krom la gazetarajn komunikojn de UEA, kaj prefere pri nenio entute.

Dum sia ĵusa kunsido la Estraro de la Asocio decidis fari plian paŝon al plena posedo, kaj efike uzi la monon rezervitan por nova retejo, aĉetante la tutan Liberan Folion.

Ekde hodiaŭ Folio tial konsekvence sekvos la ortografiajn regulojn de UEA, majuskligante gravajn vortojn kiel Estraro, Direktoro, Asocio, Komitato kaj Kafo Pretas.

La Estraro de la Asocio decidis ne publikigi la precizan sumon de la investo, sed atentigas, ke ĝi ne multe superas la 100.000 eŭrojn, kiujn la nova Estraro en la jaro 2013 decidis preni el la kapitalo por la rapida renovigo de la Retejo.

La aĉeto de Libera Folio tamen signifas, ke la Estraro nun devas peti la Membraron urĝe kontribui pli da rimedoj al la speciala Konto malfermita por aĉeto de nova Domo por la Volontuloj de la Asocio en Roterdamo. La rimedoj ĝis nun kolektitaj bedaŭrinde ankoraŭ ne sufiĉas por pagi la verdan Pordotapiŝon kun la vorto "Bonvenon", kiun oni jam mendis ĉe esperantista teksisto en Nepalo.

Kiel novan redaktoron de Folio la Estraro de UEA elektis la eksan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio, sinjoron Ismo Buller, kiu entuziasmas pri la nova tasko:

– Pri tiu ĉi promocio mi eĉ revi ne kuraĝis. Vere, fajron sentas mi interne kaj ĝi igas ideojn pri lojalaĵoj al la Estraro ŝaŭmi en mia kapo.

La novaĵo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo 2016.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-04-01 12:57
brile!! Koran dankon, ĉar tre verŝajne tiu ĉi estas unu el la plej spritaj unuaaprilaĵoj kiujn mi iam ajn legis en nia tutmonda Esperanta regno, tiom simila al tiu franca vilaĝo regata de Charles Plumpick (skoto, samkiel la praavoj de nia prezidanto), en tiu filmo el la jaro 1966 (King of Hearts)
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-04-01 13:52
UEA bedaurinde ne plenumis sian promeson - tial la propono por mallibera folio ne estas sherco!
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2016-04-01 20:34
La aĉeto de Libera Folio ==== Ne aĉeto sed aĉego!!!
Ken Miner
Ken Miner diras:
2016-04-02 05:44
Estas interese kiom ofte en ĉi tiaj aprilaj ŝercoj rolas vendado. Antaŭ kelkaj jaroj en Usono temis pri vendo de la Usona ŝtato Arizono al Kanado. Tion mi mem kredis – dum kelkaj minutoj. Same ĉe la nuna afero.
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola diras:
2016-04-02 07:14
Bedaŭrinde, la "ŝerco" enhavas tro da esprimoj tute ne priserĉindaj, aparte pri la longega tempo kiun ni ĉiuj atendas por la renovigo de la aĉa retejo, eĉ post disponigo de sufiĉe granda kapitalo tiucele. Prefere pridiskuti tion dum la venonta komitatkunsido en Nitra ol sur la paĝoj de (Libera aŭ ne, ne granda diferenco) Folio.
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola diras:
2016-04-02 07:21
mankis/malmankis supersigno. Kompreneble mi intencis diri priŝercinda
Peter Kühnel
Peter Kühnel diras:
2016-04-02 13:50
Tre bele, ke UEA ne perdis sian humuron!
Peter Kühnel el Berlino
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-04 18:43
 ĈU VERE APRILA ŜERCO AU IO ALIA/PLIA ?

Kial ĝuste UEA aĉetu LIBERA-n FOLIO-n ? Kial ne alia E-asocio. Kiu verkis la artikolon, tiu vere scias, ke estas kaŝita rilato inter la UEA-maŝino kaj Libera Folio, kaj la motoro de tiu sistemo/maŝino estas Osmo BULLER. Ĝuste tial Osmo revenis al la afero de UEA en tiu ĉi Libera Folio se ĝi estos aĉetita. Ion alian oni povus kompreni el tio. Homojn, kiuj facile lasas sin, ke ĉiam stulitigi ilin UEA-korifeoj, ĉiam tiuj ĉi gardas ĉirkau si. Alia afero klara tie ĉi estas la ne-elekto de Nikola RASIC kiel la nova ĝenerala direktoro de UEA. Ĉion zorge flegas la kerno en kiu estas ankau Osmo BULLER.
La nuna virino en la posteno de ĝenerala direktoro de UEA havas ne facilan taskon. Rasic neniam submetiĝos al la kerno kiu stiras la UEA-maŝinon. Tial li ne povos esti ĝenerala direktoro de UEA kiam Osmo nun havas alian taskon en la korifearo de UEA. Se tiu ĉi nova direktorino povus jam nun fari malgrandan bilancon de sia dehjorado flanke de Osmo, oni audus interesajn aferojn. La supra teksto pri aĉeto de Libera Folio fare de UEA nur publikas tion, kio estas en la koro de la homoj konsistantaj la kernon stirantan la UEA-maŝinon :
- Estas kasita rilato inter Osmo BULLER kaj Libera Folio
- Dum la dehjorado de Osmo BULLER, Libera Folio rolas kiel laborilo de UEA/Osmo.
- Osmo nun havas sian tutan tempon por zorgi pri Libera Folio. Oni divenu la sekvojn por UEA kaj UEA-membroj.
- Nun io estiĝas, ke Osmo BULLER havu kaŝitan kontrakton ĉirkau aferoj de UEA, kiel havas aliaj eksoficistoj de UEA : Rob Moerbeek, Simo Milojevic, Roy Mcoy, ktp. Ŝajnas, ke eks-KKS (Kongresa Konstanta Sekretario) ne estas koncernataj, ĉar, eble ili ne permesas al gvidantoj de UEA stultigi ilin. Pompilio kaj Nikola, la antauuloj de Clay, estas tre for de tiu ĉi stultiga politiko de UEA-gvidiantoj/stirantoj de UEA-mashinoj.

Oni komprenu la diferencon inter UEA-gvidantoj kaj UEA-estraranoj/komitatanoj. La unuaj gvidas la asocion kaj ĉion altrudas al la duaj, kiuj devas ĉiam lojali. Ĉiujn decidojn pri UEA prenas ne UEA-estraranoj/komitatanoj sed UEA-gvidantoj, la konstanta kerno, kiu stiras UEA-maŝinon.
Tial la afrika komisiono de UEA, kiu laboras ne per propra kapo, sed per tiu de UEA-gvidantoj povos fari nenion, kio ne profitu al tiuj gvidantoj. la membroj simple malutilas ne nur al aliaj afrikaj esperantistoj, sed al Afriko la tuta.

Oni ja komprenas, ke multon malkovrigas la supra artikolo, kiun certe legis kaj blinde aprobis estraranoj/komitatanoj de UEA, antau ol oni publikigis ĝin.

UEA ĉiam restas ostaĝita de koterio.
Szilvási László
Szilvási László diras:
2016-04-05 11:57
Koffi Gbeglo komprenas nenion pri la reala funkciado de la Esperanto-movado, same nenion pri manaĝerado de organizaĵoj - sed li estas tre enviema...

Se estus li, kiu sidas en la direktora seĝo, certe li vidus neniun problemon... :-))
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-05 16:44
CHIAM PRETA LERNADI
Dankon kara Szilvási László ! Mi pretas chion lerni de vi. Bonvolu proponi kurson pri chio, kion vi trovas, ke mi ne komprenas. Sciu tamen, ke mi neniam lernos lojali al tro sekvemaj homoj, en kies manoj nun estas UEA.
Lukto de multaj UEA-membroj nun estas repreni UEA-n el la manoj de tiuj homoj tro gloramaj, kiuj tute ne komprenas, ke la celoj de UEA tute ne estas por iliaj egosimo kaj orgojlo. Venontaj jaroj certe absolvos.

Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-08 22:57
Komunaj karakteroj de ekspluatistoj de Afriko !
Unu el tiuj karakteroj estas emo semi dividon inter afrikanoj por regi super ili. La tuta artikolo aperos baldau. Ni vidos, ke ankau esperantistoj trovighas inter ili. Bedaurinda afero !