Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton

Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-22 09:13
La rezulto de la referendumo pri EU en Britio entuziasmigis iujn esperantistojn, kiuj vidis en ĝi ŝancon por Esperanto. La eventuala eliro de Britio tamen nenion ŝanĝos en la lingva reĝimo de la EU-instancoj.

La rezulto de la referendumo pri la membreco de Britio en Eŭropa Unio estis surpriza kaj eĉ ŝoka por multaj britoj: 52 procentoj el la partoprenintoj subtenis la eliron el la Unio. Surprizitaj estis ankaŭ la plej multaj britiaj politikistoj, kaj ne tuj klaras, kiuj estos la sekvaj paŝoj.

Laŭ Brian Moon, brito kaj multjara tradukisto ĉe Eŭropa Unio en Luksemburgio, same ne klaras, kion la eliro de Britio el la Unio signifos por la estonteco de EU kaj internaciaj kontaktoj en Eŭropo, ja tre gravaj por la esperantistoj.

– Malfacilas tion antaŭvidi, ĉar “eliro” de Britio ne estas klare difinita: nun venos dujara periodo dum kiu necesos precizigi la estontajn rilatojn inter Britio kaj EU. Oni  memoru, ke la rezulto de la referendumo ne signifas, ke de unu tago al alia Britio ĉesas esti membro de EU.

Preskaŭ ĉiuj britaj esperantistoj, kiuj publike esprimis sian opinion dum la referenduma kampanjado, preferis ke Britio restu en Eŭropa Unio, kaj tre malentuziasmis pri la rezulto. Tamen ekster Britio ne malfacilas trovi esperantistojn, kiuj kontentas pri la rezulto kaj esperas ke ĝi kondukos al marĝeniĝo de la angla lingvo en Eŭropa Unio kaj donos novan ŝancon al Esperanto.

– Por ni esperantistoj tiu estas unu el la ŝlosilaj momentoj kiujn ni ne rajtas maltrafi: estas la momento por nin reproponi, laŭte kaj tuje, estas la momento por kunveni kaj decidi politikan agadon en ĉiuj anguloj de Eŭropo (almenaŭ en ĉiuj Eŭropaj anguloj de Eŭropo) kaj, eventuale ankaŭ agante de ĝia ekstero. Estas nia vico, la angla lingvo retiriĝu kun siaj parolantoj en sia bela sed nun ankoraŭ pli malluma insulo, skribis la itala esperantisto Brunetto Casini en Facebook.

– Kiel multe el ni Esperantistoj, mi estis ŝokita ĉi-matene ekscii, ke la Britoj voĉdonis favore al eksiĝo de la Eŭropa Unio. Kvankam, mi pensas, tio estas tre malbona novaĵo por Eŭropo kaj por la tuta mondo, la eksiĝo de Britio povas aldoni al Esperanto novan, strategian elanon. Nun estas bona momento por ĉiaj asocioj, kaj ĉiuj entreprenemaj Esperantistoj, pripensi kiel tiu ŝanĝo povas agi tre apoge kaj favore al io, kion kelkaj Esperantistoj nomas Fina Venko, skribis Dennis Keefe en komento en Libera Folio.

Laŭ Brian Moon, kiu bone konas la lingvan ĝangalon de Eŭropa Unio, la eliro de Britio tamen neniel influos la lingvan reĝimon de la EU-instancoj. La oficiala statuso de la angla ne ŝanĝiĝos, ĉar krom en Britio, la angla estas oficiala lingvo ankaŭ en du aliaj landoj de la unio: Irlando kaj Malto. Eĉ malpli la eliro de Britio povas influi la neoficialan rolon de la angla.

– La efektiva rolo de la angla tre diferencas de ĝia oficiala pozicio: formale la angla estas nur unu inter egalrajtaj oficialaj lingvoj, sed praktike ĝi estas ne nur prima inter pares [Latine: la unua inter egaluloj], sed la superreganta lingvo, tio estas en multaj cirkonstancoj la sola uzata, rakontas Brian Moon.

Sian oficialan rolon en EU la angla ekhavis en 1973, kiam Britio kaj Irlando aliĝis al la tiama Eŭropa Komunumo. Dum multaj jaroj la franca en la praktiko estis la ĉefa lingvo de la EU-burokratio, sed tio ŝanĝiĝis kun la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en la 1990-aj jaroj kaj poste de pliaj naŭ landoj de centra kaj orienta Eŭropo post la jarmilŝanĝo. En 2004 aliĝis al EU ankaŭ Malto, kie la angla estas unu el la du oficialaj lingvoj, kaj Kipro, kie la angla estas ofte uzata.

En majoritato el la novaj landoj la scioj de la angla lingvo estis multe pli oftaj ol tiuj de la franca, kaj post la plilarĝiĝo de la Unio la angla rapide iĝis superrega en la interna funkciado de multaj EU-instancoj. Ĉar nek la oficiala nek la neoficiala roloj de la angla en la instancoj de Eŭropa Unio rekte dependas de la membreco de Britio, la esperoj pri nova printempo por Esperanto lige kun la antaŭvidebla eliro de Britio el la Unio ŝajnas senbazaj.
arkivita en:
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-06-26 21:12
Sekve de kio lingvo, kiu estas unu el la oficialaj lingvoj de EU, povas perdi tian statuson?
Neil Roberts
Neil Roberts diras:
2016-06-26 21:33
Mi volas substreki du punktojn: unue, la “dujara” periodo estas nur la minimumo, ĉar tio ne jam komenciĝis, sed ĝi komenciĝos nur kiam Britio oficiale aplikas la artikolon 50. La referendumo estis nur konsila kaj estas neniu leĝa devigo pri kiam ili aplikos tion. Cameron jam diris ke li ne faros tion dum la 3 monatoj en kiuj li restos ĉefministro. Estas tute ne klare kiu estos la sekva ĉefministro kaj ĉu li ja aŭdacos komenci la procezon. Mi ankoraŭ ne tute forlasis la esperon ke tio ja neniam okazos.

La alia punkto estas ke eĉ se estas neniu leĝa kialo por forigi la anglan de la EU, ne estas kialo por pensi ke tio ne helpos esperanton. Mi jam vidis plurajn artikolojn de diversaj ĵurnaloj kiuj priparolas la estontecon de la angla, do la temo almenaŭ ja estas en la menso de homoj. La demando pri lingvoj estas vekita, kaj eĉ se finfine la angla restas la reĝo, esperantistoj ja povus profiti de la diskuto por varbi pri la lingvo. Estus domaĝe jam nuligi la aktivadon pri tio per tiu negativa fraptitolo.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2016-06-27 12:03
Jes, ni esperantistoj nun urĝe pensu pri bona strategio, kiel uzi ĉi tiun momentan intereson pri la lingva dimensio de la EU por informi pri Esperanto, samtempe evitante plene investi nian energion en proponojn, kiuj estas tute utopiaj.
Marteno
Marteno diras:
2016-06-27 08:09
Tamen tio ke la angla restas oficiala lingvo de Irlando kaj Malto eble ne aŭtomate helpas al tio ke ĝi restu la oficiala lingvo de EU.

Ĉar estas sufiĉe strikta regulo ke ĉiu lando rajtas peti maksimume unu lingvon kiel oficialan lingvon de EU. Ekzemple hispanio ne rajtas peti la katalunan, ĉar ĝi jam petis la hispanan. Kaj Irlando, kvankam dum multaj jaroj ne petis, antaŭ kelkaj jaroj ja petis la irlandan. Kaj Malto petis la maltan.

Ni povus teorie imagi ke iu lando kiu ankoraŭ ne petis iun lingvon, ekzemple Belgujo (ĉar la franca, la nederlanda kaj la germana estas jam petitaj de aliaj landoj) ... sed ĉu ne estas ankaŭ regulo ke tiu petata lingvo devas esti oficiala en la petanta lando?

Mi tre komprenas ke eŭrokratoj el ĉiuj landoj, certe ne nur el Britio, ŝategas la anglan, kaj volos konservi ĝian praktike ĉefan rolon. Sed reguloj estas reguloj.

Do mi imagas ke iu solvo povos esti ke ili ŝanĝos la regulojn tiel ke iu lingvo povas esti oficiala lingvo de EU sen ke iu lando petas ĝin. Tio povas esti ŝanco por Esperanto, ĉar ĝis nun la ĉefa riproĉo kontraŭ ĝi estis ke ĝi ne estas lingvo de iu lando.

Mi tamen komprenas ke tiu ĉi ŝanco por Esperanto estas minimuma kaj tre malcerta (ĉar ekzistas granda, eĉ malracia, rezisto kontraŭ Esperanto ĉe eŭrokratoj). Kaj la malbonaj konsekvencoj de Eliro far Britio el EU estos certe pli grandaj, do mi neniel povas ĝoji aŭ entuziasmi pri la eliro mem.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2016-06-27 09:53
Esperanto kiel oficiala lingvo de Belgio -- kial ne? Antaŭ la unua mondmilito estis serioza klopodo por oficialigi ĝin en Neŭtrala Moresneto, kiu nun estas parto de Belgio.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2016-06-27 11:52
Marteno, mi pensas ke vi malpravas pri tio, ke ekzistas regulo, ke ĉiu lando rajtas peti maksimume unu lingvon. Hispanujo ne igas la katalunan oficiala EU-lingvo, ĉar la federa registaro de Hispanujo tion ne volas fari (la kataluna eĉ ne estas oficiala je la federa nivelo; supozeble ĝi devus igi tia antaŭ ol ĝi povus iĝi EU-lingvo). Se Hispanujo volus, ĝi povus igi la katalunan EU-lingvo. Simile Irlando kaj Malto povas peti, ke la angla restu EU-lingvo. Kaj certege ili (precipe la irlandanoj) faros tion.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2016-06-28 15:24
Intertempe mi trovis informon, kiu almenaŭ parte konfirmas tion, kion skribis Marteno, kaj kion mi neis en mia antaŭa komento. Sur http://www.politico.eu/[…]/, mi trovis la jenan informon:

However, an EU source explained that the regulations governing official languages are themselves subject to more than one translation. The 1958 regulation regarding the official languages of the EU, which was originally written in French, does not say clearly whether a member country – Ireland or Malta for instance — can have more than one official language, an EU source said. Interpretations of the French wording tend to conclude that this might be possible, whereas the English version appears to rule this out.

Do ŝajne la demando, ĉu la angla povas resti EU-lingvo sen ŝanĝo de la EU-regularo dependas de tio, ĉu oni sekvas la anglalingvan aŭ la franclingvan version de la lingvo-regularo. Se oni sekvas la anglalingvan version, la angla lingvo devas iĝi neoficiala. Sed se oni sekvas la franclingvan version, la angla lingvo devas resti oficiala. Sed se la angla iĝas neoficiala, tiam ankaŭ ne plu pravigeblas interpreto surbaze de la anglalingva versio, kaj do Irlando denove povos igi la anglan oficiala EU-lingvo. Iom kapturne...
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-06-28 15:38
"Se oni sekvas la anglalingvan version, la angla lingvo devas iĝi neoficiala. Sed se oni sekvas la franclingvan version, la angla lingvo devas resti oficiala." Eventuale inverse. Komparu:
"If a Member State has more than one official language, the language to be used shall, at the request of such State, be governed by the general rules of its law"
"En ce qui concerne les États membres où existent plusieurs langues officielles, l'usage de la langue sera, à la demande de l'État intéressé, déterminé suivant les règles générales découlant de la législation de cet État"
Mi kredas ke "l'usage de la langue" povas esti interpretata kaj kiel "la uzo de la lingvo" (=la decido kiun lingvon uzi") kaj kiel "la lingvouzo", ghenerale. Sed denaskulo devus (mal)konfirmi mian senton.
http://eur-lex.europa.eu/le[…]d=1408533709461&from=EN
http://eur-lex.europa.eu/le[…]d=1408533709461&from=FR

amike
István Ertl
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2016-06-28 16:53
Chiuokaze el artikolo 1 sekvas, ke la angla estas unu el la oficialaj lingvoj de la EU-institucioj. Kaj tio evidente validas sendepende de tio, chu shtatoj, kies oficiala lingvo estas la angla, ankorau membras en EU au ne. Alivorte: La angla restus oficiala lingvo de la EU-institucioj, ech se Britujo, Irlando, Malto kaj Kipro estus forlasintaj Europ-Union. Au kion mi pretervidas?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-06-28 17:08
Ghis nun post chiu aligho oni shanghis Art. 1. aldonante lingvo(j)n de la alighantaj landoj.
Logike, post malaligho oni devus nun shanghi Art. 1. forprenante lingvo(j)n de la malalighanta lando. (Britio ja aldonis antau kelkaj jaroj ankau la kunoficialajn kimran kaj skotgaelan - kvankam ne je la jura nivelo de chi tiu regulo.)
Kaj poste, lau Art. 8, Malto au pli vershajne Irlando povus nun peti aldonon de sia dua lingvo, la angla.
Tiel mi komprenas la aferon - sed shajne ech juristoj malcertas.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-06-27 12:20
La Redakcio troigas la "entuziasmon" de la Esperantistoj pri tio. Estis diversaj komentoj pri la afero, sed la ideo, ke la Esperantistoj naïve ensaltas la aferon kun entuziasmo ŝajnas al mi tutsimple malĝusta.

Cetere Redakcio asertas: "Preskaŭ ĉiuj britaj esperantistoj, kiuj publike esprimis sian opinion dum la referenduma kampanjado, preferis ke Britio restu en Eŭropa Unio, kaj tre malentuziasmis pri la rezulto. Tamen ekster Britio ne malfacilas trovi esperantistojn, kiuj kontentas pri la rezulto kaj esperas ke ĝi kondukos al marĝeniĝo de la angla lingvo en Eŭropa Unio kaj donos novan ŝancon al Esperanto."

Kie la britaj Esperantistoj esprimis sin? Kiom el ili? Ĉu speciale elektitaj de Redakcio? Mi mem ne spertis lavangon da diskuto pri tio en britaj Esperantistaj rondoj. Cetere Esperanto-Asocio de Britio eltiriĝis el EEU. Mi persone opinias, ke tio ne estis, ĉar ili ne subtenis EU, sed ĉar ili ne subtenis Esperanton. Ĝenerale oni ne aŭdas multajn opiniojn nuntempe de la britaj Esperantistoj.

Antaŭ ne tre longe oni povus ricevi impreson, ke la granda plimulto de la Esperantistoj subtenas EU. Estis kvazaŭ tabuo kritiki EU. Estas nun en Britio tabuo kritiki Esperanto-Asocion de Britio, sekve de la Embusko en la jarkunveno de 2006. Subite la homoj konstatis, ke multaj aliaj pensas same kiel ili, sed restas kvietaj. Kelkaj elparolis, kaj tiel la lavango ekis. Nun eblas, ke okazos la samo rilate al Esperanto.

La esenca kialo, ke la britoj voĉdonis kontraŭ membreco de EU ne estas migrado, la 'rasismo' la ekonomio aŭ la regularo, kiel oni volis preteksti; ĝi estis la simpla fakto, ke kiam la homoj ne estas kontentaj pri io, estas nenio kion ili povas fari pri ĝi krom voĉdoni por eliro. EU kiel organizaĵo fariĝis stalinisma. La leĝdona instanco en EU ne estas la parlamento, kaj do estas senutile skribi al sia parlamento laŭ la brita tradicio. La homoj vekiĝas al tiu progresanta diktatoreco, kaj ili ne estis konvinkitaj de la mensogoj de la Establaĵo, kiu deziris resti en EU. Okazas io simila ĝenerale en la socio, en membraraj asocioj, inkluzive de Esperanto-Asocio de Britio. Sed en tiu la membroj ĝenerale forlasis anstataŭ elparoli kaj voĉdoni kontraŭ la 'eminentulojn'. Kaj nun okazas io simila en UEA. Estis preskaŭ neeble eĉ levi la demandon, kiu estu la venonta Prezidanto de UEA en elektojaro!

Vekiĝu, homoj!
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-06-29 18:03
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-06-29 18:10
English will not be an official EU language after Brexit, says senior MEP
No other EU country has English as their official language and so it could lose its status.
By HORTENSE GOULARD 6/27/16, 5:47 PM CET Updated 6/28/16, 2:46 PM CET
Danuta Hübner, the head of the European Parliament’s Constitutional Affairs Committee (AFCO), warned Monday that English will not be one of the European Union’s official languages after Britain leaves the EU.

English is one of the EU’s 24 official languages because the U.K. identified it as its own official language, Hübner said. But as soon as Britain completes the process to leave the EU, English could lose its status.

“We have a regulation … where every EU country has the right to notify one official language,” Hübner said. “The Irish have notified Gaelic, and the Maltese have notified Maltese, so you have only the U.K. notifying English.”

“If we don’t have the U.K., we don’t have English,” Hübner said.

English is one of the working languages in the European institutions, Hübner said, adding: “It’s actually the dominating language,” the one most frequently used by EU civil servants.

The regulation listing official languages of the EU would have to be changed unanimously by remaining countries if they want to keep English as an official language, Hübner said.

However, an EU source explained that the regulations governing official languages are themselves subject to more than one translation. The 1958 regulation regarding the official languages of the EU, which was originally written in French, does not say clearly whether a member country – Ireland or Malta for instance — can have more than one official language, an EU source said. Interpretations of the French wording tend to conclude that this might be possible, whereas the English version appears to rule this out.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-06-29 18:57
Mi trovas la supran artikolon pri la interilato de la brita referendumo kaj Esperanto sufiĉe utila por pli bone kompreni el kio povas konsisti posta strategio por antaŭenigi nian lingvon, nian “Finan Venkon.” Unue, Brian Moon, kaj Istvan Ertl, Eduardo Kozyra en posta komento, bone prikomentas la regularan, leĝan sistemon ene de la Eŭropa Unio mem. Tiaj reguloj estas, kaj restos, altaj bariloj por nia lingvo. Sur tiu flanko de la afero ne estas multe da nuntempa espero.

Aliflanke, kiel montras la artikolo mem, ekzemple, per la entuziasma komento de Bruno Cassini, kaj la postartikolaj komentoj de Neil Roberts kaj Markos Kramer, la socia, lingva etoso ŝanĝiĝas kaj nun Esperanto subite ekestas diskuto-temo en pluraj landoj. Neil diris, ke li vidis artikolojn tiurilate. Laŭ tio kion mi scias pri komunikado, varbado kaj merkatiko (ne sufiĉe tamen), tiu publika menciado de Esperanto estas ege bona por la Esperanto-Movadoj.

Ĉiuj kiuj volas anataŭenigi Esperanton profitos prikonsiderante ne nur la utopiajn limojn en oficialaj regularoj, sed ankaŭ la tre fortajn, varbajn, komunikajn kaj merkatikajn efikojn de la lingvaj komentoj kaj novaĵoj kiujn la brita referendumo ekstarigis. Ni klare distingu inter la institucio Eŭropa Unio kaj iliaj tradicioj, kaj la lingvoparolanta popolo de Eŭropo kaj ĝia neaŭtaŭvidebla reagado. Esperanto havas pli da espero ĉi-semajne ol laste.
Brian Moon
Brian Moon diras:
2016-06-30 20:59
Ĉar oni citis min en la komenca artikolo, kaj post diversaj misinformoj en la ĝisnunaj komentoj, mi provu plej klare resumi la aferon.
Unue estas konsterne, kiom da malĝustaĵoj povas diri eĉ altranga MEPo. Ŝajnas al mi, ke en la citita afero Danuta Hübner pensis per io alia ol sia cerbo kaj parolis per alia truo ol sia buŝo.
Due, la jura situacio estas tamen tute klara: oficialeco de lingvo en EU dependas sole de la ĉiam citata Reglamento 1/1958, en kiu troviĝas nenio - kaj mi emfazu: NENIO - pri elekto de unu lingvo fare de unu Membro-Ŝtato. Artikolo 8 de tiu reglamento estas iom malsame interpretebla depende de la lingvoversio, sed ne ĝis tiu grado, ke povus esti dubo pri la baza principo: Membro-Ŝtatoj kun pli ol unu oficiala lingvo rajtas mem decidi, kiu(j) lingvo(j) uzatu je eŭropa nivelo.
Utilas reemfazi, ke ekzistas neniu alia akto eŭropa pri lingvaj aferoj krom tiu Reglamento 1/1958. Ĉiuj asertoj pri aliaj principoj aŭ reguloj estas fantaziaĵoj: la Reglamento konkretigas principon, kiu estas nenie eksplice skribita, ĉar temas pri postfakta konstato: en la komenco de EU (do de EKKŜ - la Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo) oni kreis sistemon, kie reguloj kaj decidoj estas rekte aplikeblaj en la Membro-Ŝtatoj, kaj simple pro tio necesis, ke la oficialaj lingvoj de la MŜ estu oficialaj lingvoj de la Komununmo/Unio (t.e. ke civitanoj havu la saman (samlingvan) aliron al eŭropaj leĝdonaj aktoj kiel al naciaj.
Utilas ĉiam repensi pri tio, kiam oni proponas ian rolon de Esperanto en eŭropaj aferoj.
Redakcio
Redakcio diras:
2016-06-30 21:26
La koncerna regularo nun legeblas en Esperanto en traduko de István Ertl.
http://www.liberafolio.org/[…]-ro-1-pri-la-lingvoj-de-eek
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-07-01 11:01
 La sola reprezentanto S-ro Sonneborn en EU parlamento de " satira" partio LA PARTIO proponas la germanan kiel oficialan lingvon por EU
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-07-01 12:37
En Europa Unio estas 24 oficialaj lingvoj, i.a. la germana, la franca, la itala, la hispana, la pola, ... ankau slovena, estona, malta. Do kion proponas s-ro Sonneborn se ne plu estos la angla kiel la oficial same kiel la aliaj 23 lingvoj. En aprilo 2004 estis vochdonado en EP por unu lingvo de EU kaj la angla ricvis ch. 8%, same la franca, lagermana iom pli tamen nur ch. 10%. Sed post la ne sukcesa vochdonado por la angla, la franca kaj la germana eperis amendo de kelkaj europdeputitoj (MEP) de la Itala Radikala Partio okazis vochdonado por Esperanto kiu ricevis 43% - do kvaroble pli multe ol la germana kaj 5-oble pli multe ol la angla kaj la franca, tamen ne sufiche char estas bezonata la plimulto t.e. pli ol 50%.