Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson

Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-25 13:25
Veronika Poór, 32, estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio ŝi rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.

Libera Folio: Rakontu iom pri vi mem – pri via fono, deveno, loĝloko, profesia kaj familia situacio.

Veronika Poór: – Profesie mi estas esploristo, mi doktoriĝis pri nanoteĥnologio. Mi havas vastan, internacian sperton pri zorgado pri homaj rimedoj, kaj mi ŝatas ambiciajn celojn, prudentan realigon kaj pensadi en sistemo.

Kial vi decidis peti la postenon?

– Mi lernis Esperanton, ĉar mi vidis la neceson de ĝi, kaj mi ĝojis eltrovi ke ĝi jam ekzistas, do mi havas fortan internan motivon por kontribui al la antaŭenigo de la movado.

– Rilate al ĉi tiu posteno, ekde ĉirkaŭ jaro pluraj aktivuloj sugestadas al mi ke mi kandidatiĝu por ĝi, kaj tio donis al mi instigon konsideri la eblon. Mi komprenas ke la rolo – aldone al la alloga eblo helpi provizi taŭgan cirkonstancon por la movadanoj aktivi – plenas je premoj, atendoj kaj streĉoj, tial mi longe pripensis, kaj mi fine konkludis ke kaze ke mi estos taksata taŭga por la posteno, mi pretas tian taskaron akcepti.

Kion apartan, personan, vi povus kaj volus alporti al la tasko?

– Mia personeco evoluis tiel, ke mi povas preni grandan ŝarĝon sur min, fari malfacilajn, respondecajn decidojn - kaj samtempe krei entuziasmigan etoson, sekve mi esperas ke mi povus plenumi kaj la pezajn devojn, kaj flegi alireblan, allogan bildon de UEA.

Kion vi elstarigus el via Esperanta spertaro?

– Hm, malfacilas elekti, ankaŭ ĉar vi petis koncizajn respondojn, sekve mi nun ne parolos pri miaj postenoj.

– Mia unua aktiveco en internacia nivelo estis la kunfondo kaj kunorganizado de Muzaiko, 24-hora retradio, aŭskultu ĝin ĉe muzaiko.info! Poste mi komencis reprezenti diversajn Esperanto-organizojn, kiel ILEI, TEJO kaj UEA ĉefe ĉe Unesko kaj la Forumo Junulara-Eŭropa. La sukceson montras ekzemple ke mi estis (nome de TEJO) elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo. Nun TEJO estas unu el la prestiĝaj junularaj organizoj, kaj aliaj junularaj organizoj serĉas eblojn por amikiĝi kun TEJO. Kompreneble tian atingon neniu povus fari sole, kaj mi dankas la bonetosan kunlaboradon kaj la eblon gvidi tre lertajn, entuziasmajn kaj sindediĉajn aktivulojn.

Kion vi farus malsame ol viaj antaŭuloj?

– Mi pensas ke la antaŭuloj tre bone plenumis multajn el siaj devoj, tial mi nur povas esperi ke – kaze ke mi ricevos la fidon – mi sukcesos la defion kreski al ilia nivelo. Kompreneble pro la ĉiama evoluo de la cirkonstancoj estas kelkaj novaj farendaĵoj, sekve mi multe pli emfazus komunikadon (en ties plej ampleksa senco), la laboron por ricevadi ekstermovadajn subtenojn kaj prizorgadon de prestiĝa renomo de UEA en la mondo.

Se elektita, ĉu vi pretus longe resti en la posteno?

– Jes, kaze ke mia laboro estus konsiderata taŭga kaj daŭrigenda. Mi ankaŭ certe atentus pri tio, kiel mi faris en miaj ĝisnunaj roloj, ke mi bone dokumentu kaj priskribu miajn agadojn, por ke la sekva persono povu laŭeble plej facile transpreni la taskojn.

Ĉu vi konas la du aliajn kandidatojn? Kion vi pensas pri ilia taŭgeco por la posteno?

– Mi renkontis Nikola Rašić plurfoje, kaj li ĉiam impresis min kiel tre afabla kaj lerta persono, mi pensas ke li povus seninterrompe daŭrigi la laboron de Osmo Buller. Mi nun ne memoras longan babiladon kun Konrad Andrzejuk, ankaŭ tial mi tre ŝatis aŭskulti lin en la programo de Pola RetRadio. Laŭ mia opinio tiaj projektoj, kiajn faras ekzemple Fondumo Zamenhof, estas tre utilaj por la Esperanta komunumo.

Kion vi pensas pri la nuna situacio de UEA kaj pri la farendoj rilate ĝin?

– Mi pensas ke ni povas fieri pri UEA: UEA estas en finance tre stabila situacio, ĝi sukcesas travivi sen ekstermovadaj monsubtenoj, kaj ĝi havas tre fidelajn kaj subtenemajn membrojn. Mi ankaŭ havis la eblon kunlabori kun kelkaj el la oficistoj de UEA, kaj mi rimarkis iliajn profesiecon kaj sindediĉon. Aldone, UEA havas tre bonan bazon por kreskiĝi, se oni pensas ekzemple al tio, ke jam pli ol 60 000 personoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sekve mi pensas ke bonveniga etoso, travidebla retejo kaj taŭgaj komunikadkanaloj estas certigendaj. Por tion atingi nepras elspezi pli por la evoluigo de nia movado, por informado, do gravas havigi ankaŭ ekstermovadajn subtenojn por ke UEA povu uzi la eblojn, kiujn sia rolo en la movado donas por ĝi.

arkivita en:
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2015-07-18 21:06
Nur Veronika konas, almenau vide, la aliajn kandidatojn. Eble ili ne atentas pri la senlaca laboro de la junularo por Esperanto. Cxu kurioze? Rašić ecx asertis ne koni sxin persone (almenau tion mi komprenas de lia intevjuo) kvankam lau Veronika ili renkontigxis plurfoje. Cxu la junulara movado ne interesigxas al la aliaj du kandidatoj? Tie, s-roj, estas la estonteco de Esperanto. Antauen Veronika, vi estas tre bona kandidato kaj certe vi plenumus sukcese la taskon.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-20 06:11
ANTAUEN, Nikola......, Gratulojn al la aliaj du kandidatoj, kuraghojn al la tri ceteraj.
Certe la spertoj de Nikola estas tre bezonataj tie chi. Li ech jam nun diras, ke li preparas la posteulon. Plie li bedauras, ke estas NUR TRI kandidatoj, dum estas ses. Certe la aliaj kiel mi estas ne bonaj. Mi sufiche bone konas Nikolan kaj mi certas, ke li pli bone ol mi plenumos la funkcion. Tamen li nun sciu, ke li kunlaboru kun la aliaj kandidatoj, char ankau ili havas bonegajn ideojn, kvankam la estraro de UEA malbone taksas ilin kaj tute ne volas aperigi iliajn nomojn. Mi alimaniere konigos mian kandidatighan dokumenton, ke oni pli konu mian netaugecon al la posteno.
Sukceson, Nikola !
verdeca
verdeca diras:
2015-08-01 04:10
Gratulon al Veronika pro via sukceso en la postenigxo de la gxenerala direktoro de UEA.Eble vi estas la unua virino en tiu posteno,
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-08-01 19:06
NE, DUA VIRINO...
Estis virino antau Simo MILOJEVITCH. Kio farendas nun tio estas iomete malaperigi la vorton GHENERALA; char nun ne plu estas pluraj oficejoj de UEA. Kion ni bezonas nun, tio estas DIREKTORO DE CO, au io kiel GHENERALA SEKRETARIO DE UEA, kio kondukos al profunda revizio de la statuto de UEA. Vere tiu chi statuto estas nun eksmoda. Necesas iomete pensi pri la iama sistemo IEL . Pripensinda afero ! Ni revenos al ghi!
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-08-01 23:32
> Estis virino antau Simo MILOJEVITCH.

Kompreneble. Temas pri Marianne Vermaas (https://eo.wikipedia.org/wiki/Marianne_Vermaas). Kaj ŝi grave influis la historion de la Centra Oficejo. Kiel? Nu, i.a. pro ŝi la CO translokiĝis al Roterdamo. Ĉu vere!!?? Kiel diras vikipedio: "La Centra Oficejo de UEA translokiĝis en oktobro al Roterdamo, ĉar ŝi loĝis en tiu urbo".

Hm... ĉu ni fidu vikipedion kiel fonton? Certe ne. Ni serĉu iom pli seriozan fonton. Ekz. "Historio de UEA" de Ziko van Dijk (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8812). Kaj ni citu el ĝi (paĝo 245):

"Post la pensiiĝo de Goldsmith en novembro de 1954, Rapley fariĝis nova oficejestro, ĝis en oktobro 1955 lin anstataŭis Marianne Vermaas. En novembro 1955 la Centra Oficejo translokiĝis al Roterdamo, kie loĝis la nova administrantino (ekde 1956: direktorino) Vermaas kaj kie ekzistis multe da esperantistoj, el kiuj oni povis rekruti novajn oficistojn. Krome Nederlando tiam havis favoran strukturon de salajroj".

Interesa historio, ĉu ne?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-02 01:44
Jes. Dankon por la interesaj sciigoj. :)
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-04 09:32
La CO en Roterdamo malproksimas kiel Moskvo ¨