Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Tiel la mondo…

Tiel la mondo…

de Redakcio Laste modifita: 2015-02-23 23:10
…pafas kaj repafas. Kvankam sidante en idilie paca, sporade eĉ suna Luksemburgio, atendante la vekiĝon de gasto el Brazilo, mi gvatas en dimanĉa mateno novaĵojn pri pafoj kaj repafoj, el Ukrainio kaj Danio.
Tiel la mondo…

Kopenhago. Foto: Larsgottlieb CC BY SA-4.0

Amikino en Facebook raportis hieraŭ pri: “forta pafado en la kvartalo Østerbro en Kopenhago... atako ĉe Kulturdomo, kie okazis debatkunveno pri arto, blasfemo kaj liberesprimo.... Viro pereis kaj 3 policanoj estas vunditaj.” Dum mi dormis, la pafinto jam faris plian mortigon kaj mem estis mortigita. En la samaj horoj pereis homoj ankaŭ en Ukrainio, malgraŭ la principa ekvalido de fajroĉeso tie. Pri dumaj perfortaĵoj en Sirio, Irako, Niĝerio kaj longe tiel plu mi eĉ ne kuraĝis serĉi informojn. Mi ja ŝatus kredi al Steven Pinker, kiu en la librego La pli bonaj anĝeloj en ni argumentas ke la homa civilizo fariĝas, fakte, pli kaj pli senperforta.

Sed mi gapas la novaĵojn kun sama maltrankvilo kiel en januaro, kiam en Parizo junaj francoj dismitralis francojn malpli junajn pro motivoj ŝajne religiaj. Ĉu ŝajne tiaj? Bolas la diskutoj pri tio en ĉiuj amas-malamas-komunikiloj. Kiugrade temas pri frustritoj, forpuŝitoj de la “okcidentaj” socioj, kiuj kredis trovi puneblan kulpulon pri sia nesukceso? Kaj kiom temas pri la nigratrua altir-forto de ideologioj, ĉu religiaj ĉu aliaj? Pli facilas ja, eble eĉ meritplenas, mortigi pro aŭ por nobla idealo!

Moki pri Mohamedo – amoki pro Mohamedo. Dum ni pripensas tion (atentigas saĝa amiko), ni ne forgesu pri la aparta povo, kaj eble devo, de esperantistoj, interkompreni, interkomprenigi kaj -iĝi. Kapablo trasenti ofendon al intima kredero, kapablo trakompreni perverse misvojan venĝ-agon.

Sed ni devas... krom-peni por kompreni.

Kaj se vi ankoraŭ ne lacas pro miaj ĉiam stultaj vortludoj, mi aldonus ke pafoj kaj repafoj estas ĉiam repaŝoj; bonvenas nur pacoj kaj repacoj.

István Ertl

La teksto aperos en la sekva numero de Kontakto, kiel ero en la konstanta rubriko de István Ertl. Publikigata en Libera Folio kun la permeso de Kontakto.

arkivita en:
Betty Chatterjee
Betty Chatterjee diras:
2015-02-23 16:11
La dua pafado okazis ĉe la sinagogo, en kiu okazis konfirmacia festo. Do la motivoj ne nur temas pri liberesprimado, sed ankaŭ pri antisemitismo. Jen la ligilo de mia blogaĵo pri la eventoj. http://rosejo.blogspot.dk/[…]/okazajoj-malagrablaj-en-tia-lando.html
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-09 18:52
Ankaŭ mi vivas en pafema lando, Usono. Ĉe ni laboras la industrio de pafiloj por pliigi la amason da armiloj kaj la rezulto estas multfojaj atakoj kontraŭ homoj, kiujn la pafinto ne konas kaj eĉ kiujn la pafisto ne malamas pro politika aŭ religia kialo – kvankam foje jes, kiel antaŭ kelkaj semajnoj kiam rasista blanka junulo mortpafis naŭ negrulojn en preĝejo.
Kvankam mi de mia flanko ne komprenas tiun violenton mi ja komprenas la frustron sentatan de la perfortintoj. Ili havas – kiel mi – la impreson esti senhelpa en senanima socio de egocentraj homoj kiuj kredas ke la fonto de feliĉo estas mono kaj potenco. Kiam ili malkovras la veron ili komencas drinki kaj preni drogojn aŭ ili pensas mortpafi la malvideblan malamikon, la socion, reprezentata de la nekonatoj homoj, kiujn ili atakas.
Mi kredas ke la ideoj pri mortado de aliuj pro religio, raso, nacieco, seksamo ktp vere radikas en tiu sento de senhelpo kaj frustro – la viktimoj por la pafantoj estas abstraktaĵo.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-22 11:19
Jhus SAT= sennacieca asocio tutmonda en Nitra 2015 rezoluciis pri apliko de perforto. Foje ghi estus pravigebla !
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-22 11:26
... cit. - konsciante, ke perforto estas samtempe necesa kaj nepravigebla ( la kodo "Kobane" kondukas al arablingva retpagho )
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-11-14 08:44
Mi estas dolore sxokita... Miajn plej profundajn kondolencojn al tuta franca popolo.
Tiu ago de fiacxulij-teroristoj estas tre dolora. Kaj ago de rabiigxintaj fanatikuloj kiuj sin maskas sub religiuloj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-11-14 12:30
"Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron."
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-15 18:42
Mi kredas ke ni devas kompreni ke tiu organizaĵo malamikemiĝos kun la tuta mondo, inkluzive de la aliaj islamanoj. Ili kredas ke nur devus esti unu nura estro kaj unu nura religia formo en la mondo: ilia. Ili murdas multajn homojn en Sirio kaj en Irako - bestece. Ilia atako ne nur estis atako kontraŭ Francio sed atako kontraŭ la tuta mondo.