Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj

de Redakcio Laste modifita: 2015-04-01 08:13
Iom neatendite, post kelkjara paŭzo, TEJO sukcesis ricevi grandan administran subvencion de EACEA, la Edukada, Aŭdvida kaj Kultura Ekzekutiva Agentejo de Eŭropa Unio. La subvencio por 2015 estas preskaŭ 20.000 eŭroj, kaj do havas gravan signifon por la buĝeto de TEJO.

Ankaŭ du aliaj petoj de EU-subvencioj faritaj de TEJO dum 2014 estis sukcesaj. Por la volontulo en Roterdamo oni ricevis 7.500 eŭrojn kadre de la EU-programo “Eŭropa Volontula Servo”, kaj por trejnado de trejnistoj preskaŭ 60.000 eŭrojn kadre de la programo "Kunlaboro kaj novigoj por bonaj praktikoj".

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la sukceso pri tiuj du aliaj subvencipetoj kaj la atingoj de TEJO en eksteraj rilatoj supozeble grave kontribuis al la ricevo de la ĉi-jara administra subvencio.

– Krome gravis la rekonceptado de la subvencipeto, gvidita de ties ĉefverkinto Veronika Poór, kun helpoj kaj konsiloj de aliaj estraranoj, aktivuloj kaj spertuloj.

La administra subvencio celas helpi la daŭripovan agadon de junularaj organizoj aktivaj en almenaŭ 12 el la programlandoj. La subtensumo estas decidata laŭ la nombro de oficistoj kaj statutaj renkontiĝoj, kiel estrarkunsidoj aŭ komitataj kunsidoj.

TEJO ricevadis similajn subvenciojn ĝis 2011. Tamen, kiam estis pritraktata la subvencio por 2012, EACEA ekhavis dubojn pri la jura personeco de TEJO, kaj decidis ne plu pagi la subvencion, rakontas Łukasz Żebrowski.

– Klarigi la situacion daŭris tre longe kaj tial por 2013 ni eĉ ne povis provi pretigi subvencipeton. Finfine EACEA konstatis, ke nia jura statuso tamen estas taŭga por ricevi subvenciojn, do ni ekprovis denove por 2014. Tiu unua provo post la paŭzo kaj en fakte jam nova programo (“Erasmus+ KA3 Kunlaboro por civitana socio”) ne estis sukcesa.

Ĉar la peto por 2014 ne sukcesis, laŭ Łukasz Żebrowski estis eĉ iom surprize, ke por 2015 EACEA tamen decidis pagi la subencion.

– Ĉi-jare estis neatendite kaj des pli ĝojige ke TEJO ricevis la subvencion, ĉar EACEA preferas daŭre subteni jam subtenitajn asociojn en la programo, do tiujn, kiuj havis la administran subvencion en pasinta jaro. La pli frue menciitaj subvencipetoj estas ĉiuj, kiujn TEJO submetis en 2014, do ni klare havas ege altan elcentaĵon de sukcesoj. Tio supozeble plialtigis niajn ŝancojn por ricevi ankaŭ la administran subvencion, kompare al la komenco de 2014, kiam ni estis nur ĵus post reagnosko de nia jura statuso.

Preskaŭ samtempe kun la aljuĝo de la administra subvencio al TEJO la asocio ricevis plian bonan novaĵon, Łukasz Żebrowski rakontas:

– TEJO krome ricevis subvencion de la programo Seed Funding de la Norda-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo. La subvencio estas por projekto kiu ebligos al ni spertinterŝanĝon inter afrikaj kaj eŭropaj aktivuloj dum la IJK en Wiesbaden. Danke al ĝi al la IJK venos du gvidantoj de la junulara Esperanto-movado en Burundo kaj Kenjo. Tiu ĉi subvencio multe ŝuldas al nia strukturita, konstanta kaj altkvalita agado en eksteraj rilatoj. La subvencipeton mem kunkreis (alfabetorde): Sharifa Abas, Paulinka Kožuchová, Michael Boris Mandirola, Veronika Poór, Manuela Ronco, Mlossi Saidi, Tomasz Szymula kaj mi.
arkivita en:
Veronika Poór
Veronika Poór diras:
2015-03-29 13:56
Dankon, Kalle, pro diskonigi ankaŭ ĉi tie la tre pozitivan novaĵon! :)

Por esti certa ke neniu miskomprenas, veras ke mi rekonceptis la administran subvencipeton kaj multe laboris por ĝi, sed mi tute ne intervenis pri la subvencipeto “Eŭropa Volontula Servo”, kiun pretigis la tiama oficisto de TEJO, Manuela Ronco, kun la helpo de spertulo de Kosmo, kaj nek pri "Kunlaboro kaj novigoj por bonaj praktikoj", kiun pretigis Kosmo. Do, por tiuj sukcesoj la gratulo kaj aprezo iru al ili!
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-03-29 23:07
Brave al TEJO. Tio antaŭ ĉio montras ke la nuna TEJO estraro havas sufiĉe da kapablaj personoj por produkti la monpetojn kiuj estas tre komplikaj. Por fari tion oni kutime devas havi profesiulojn. Mi esperas ke TEJO tion havas aŭ havos por povi batali por la monon kontinue.