Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / TEJO plu disdonos kondomojn

TEJO plu disdonos kondomojn

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-01 11:26
Estraranoj de TEJO efektive disdonos al membroj de la asocio kondomojn kun la teksto "TEJO protektas vin". Tio klaras post fiaskinta provo rete nuligi la komitatan decidon. Nun aldoniĝos pliaj surkondomaj sloganoj.

La komitato de TEJO dum sia jarŝanĝa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'".

Kiam la decido iĝis pli vaste konata, ĝi kaŭzis iom da konsterno kaj protestoj inter la membraro, kaj oni iniciatis retan voĉdonadon por nuligi aŭ ŝanĝi la decidon. Tamen, laŭ raporto ĵus aperinta en la komitata listo, la kontraŭkondomuloj ne sukcesis mobilizi siajn subtenantojn, dum la plej multaj komitatanoj spite multajn memorigojn tute ignoris la retan voĉdonadon.

La proponon nuligi la komitatan decidon pri kondomoj subtenis nur 6 komitatanoj. 11 komitatanoj kontraŭis la nuligon, dum 48 pliaj komitatanoj neniel reagis. Alia propono en la reta voĉdonado estis, ke kondomoj ja estu disdonitaj al TEJO-anoj, sed nur se tio estas finance profita aŭ almenaŭ ne monperda. Tiun proponon subtenis 11 komitatanoj, kontraŭis 5, kaj sin detenis 2. Denove 48 komitatanoj tute ne reagis.

En la voĉdonoj partoprenis do respektive 17 kaj 18 komitatanoj, kio egalas 35,4% kaj 37,5% de la tuta komitato. Por ke la voĉdonoj estu validaj devus voĉdoni almenaŭ 24 komitatanoj, informis la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, post la voĉdonado. Tio signifas, ke la pli frua decido plu validas, kaj la estraranoj de TEJO devos dum venontaj junularaj renkontiĝoj aktive disdoni al membroj de la asocio kondomojn kun la teksto "TEJO vin protektas".

***** La artikolo aperis la 1-an de aprilo. Ekde ĉi tiu loko la enhavo estas ŝerca elpensaĵo. *****

Intertempe Libera Folio akiris informojn pri la nepublikaj diskutoj kiuj antaŭis la kondoman decidon. Laŭ sekreta estrara protokolo, TEJO jam antaŭ pli ol jaro planis mendi la verdstelajn kondomojn ĉe fabrikanto en Krimeo, kaj Germana Esperanto-Junularo eĉ mendis provliveron por disdono dum la junulara aranĝo Aroma Jalto.

Tamen, post la rusia anekso de Krimeo retaj transpagoj tien malebliĝis, kaj krome la prov-kondomoj kun la emblemo de Germana Esperanto-Junularo estis konfiskitaj ĉe la fabrikinto surbaze de la rusia leĝo kontraŭ "geja propagando". La GEJ-aktivuloj tamen jam trovis du novajn eblajn liverantojn, en Usono (Penisilvanio) kaj en Pollando (Kacowice).

Diskutinte la prezproponojn, kaj post testado de specimenoj en mallarĝa rondo, la Estraro decidis produktigi kondomojn nur verdajn, krom la slogano "TEJO protektas vin" ankaŭ kun la frazoj "Mil semoj perdiĝas", "Mi longe penis", "Post longa traborado", "Jam teni min ne povas" kaj "Rekta kaj tre difinita". Specifaj protektiloj por apartaj emoj haveblos kun kvinpinta kapo kaj kun melona gusto.

Opono al la propono venis el diversaj movadaj anguloj. Iom antaŭvideble, aŭdiĝis katolikaj voĉoj, sed protestis ankaŭ tiuj kiuj volus atingi senpagan disdonon ankaŭ de virina kontraŭkoncipilo, kaj anoj de la dissendolisto DENASK, kiuj timas malpliiĝon de denaskuloj. Male, ĝisostuloj kiuj trovas denaskismon kontraŭa al la interna ideo kaj la fundamenta neŭtraleco de Esperanto, aplaŭdis la iniciaton de TEJO.

La punkbando Piĉismo intertempe planas lanĉi sian "Kondomo de Morto", kun samplaĵoj el papaj frazoj.

Laŭ la leĝo de Tonyo, enmiksiĝis lingvaj debateroj. Renato Corsetti trovis la ĉefan problemon de la ideo en la nefundamenta vorto "kondomo". Laŭ li devus sufiĉi "naskigilingo". Tim Morley tiam avertis ke ligi la vortojn "Esperanto" kaj "lingo" povas havi negativan efikon en anglalingvujoj.
arkivita en:
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2015-04-01 10:31
Kompletigante la diskuton mi nur aldonu ke Retano Krozeti ne nur trovis la problemon de la ideo en la nefundamenta vorto "kondomo" proponante bonlingvisman "naskigilingo", sed la ankaŭ atentigis, ke la vorto "kondomo" estas jam rezervita por la nocio, kiun malbonlingvistoj nomas "universitato".
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2015-04-01 10:34
Krome el la proponitaj sloganoj Libera Folio forgesis mencii "pace kaj kace".
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2015-04-01 13:50
Ĉu vere? Ĉu vere TEJO insistos pri sia pli frua decido disdoni kondomo dum eventoj?

--

Laŭ mia interpreto de la Reglamento de TEJO, se reta voĉdono pri decidota punkto fiaskas ĉar ĝi ne atingis kvorumon, la punkto (ĉi-kaze, 1. nuligi la komitatan decidon; aŭ 2. disdoni se ĝi ne estos monperda) ne realiĝos -- sed tio NE signifas, ke ĝia malo (ke la decido ankoraŭ restu en efiko, ĉu monperda aŭ ne) realiĝu.

Mi referencas al tiu ĉi paragrafo:
RETA VOĈDONO
"8. Se plejmulto de la partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj la kontraŭo kiu havas la plimulton venkas."

Ne atinginte kvorumon, la voĉdonado estas nula -- tial, la punkto do estu tenata, tiel ke ĝi ne estas nuligita, sed: nek jam rajtas TEJO disdoni naskigilingojn.

--

Plie, laŭ mia interpreto, la Reglamento preskribas ke voĉdono pri la sama punkto ne povas denove okazi se plejmulto de la rajtintoj voĉdoni AKTIVE sindetenas.

RETA VOĈDONO
"7. Reta voĉdono estas kvoruma se almenaŭ duono de la komitato voĉdonas. Sindetenoj ankaŭ estas voĉdonoj.
8. Se simpla plejmulto de la voĉdonantoj sindetenas, oni konsideras tion decido ne voĉdoni retpoŝte pri tiu propono."

Male, se plejmulto ne aktive sindetenas (eĉ ĉi-kaze ne voĉdonis), DO eblas reokazigi voĉdonadon pri la sama punkto, se iu komitatano postulas tion. Se ekzemple mi postulos reokazigon de la voĉdonado, ĝi povas okazi. Kion eble opinias Tobiasz Kubisiowski pri tio ĉi?

--

Tio povas montri la neemon de (erm, certa nombro da) komitatanoj de TEJO partopreni en decidado pri gravaj punktoj kaj temoj, kio estas hontiga -- ja, mi ne estas ekskluzivita, ĉar mi estas komitatano.

Tamen, mi ne nepre aliĝas al la lastatempa elmontro de surprizo ke tiom multe da komitatanoj ne voĉdonis: fakte, estas iom malfacile aliri la paĝaron de la reta voĉdonado. Fakte, mi povas aliri ĝin nur poŝtelefono kaj ne per mia tekkomputilo, kaj mi ne scias kial. Aldone, ankaŭ iuj komitatanoj plendis nepovon aliri la paĝaron.

Estas ankaŭ notinde, ke tiuj du voĉdonadoj estas la unuaj post kiam TEJO kurtigis la voĉdonperiodon de la 28 tagoj al 14. Ĉu tio povus esti ia faktoro?

--

Fine, mi devas iomete atentigi la Estraron pri la anonco de la rezulto. La Reglamento priskribas ke la anoncoj estu anoncita maksimume tri (3) tagojn post la finotago de la voĉdonperiodo -- oni preskaŭ maltrafis! Feliĉege ne.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2015-04-01 15:14
Naskigilingoj estas serioza temo, homoj. Mi havas 52 jarojn, tamen gravediĝis. Sen aliro al TEJO-protekto, iu semo malperdiĝis. Ŝoka, malfaciliga viv-ŝanĝa evento por mi.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-04-01 15:25
"La GEJ-aktivuloj [lol] tamen jam trovis du novajn eblajn liverantojn, en Usono (Penis-ilvanio [lol]) kaj en Pollando (Kacowice)." Mi estas knabeca kelkfoje, mi pardonpetas ^^.

Aparte, kio estas "kondomo kun kvinpinta kapo"?
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-04-01 15:28
Aĥ, mi forgesis noti "Kaco-wice" ^^.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-04-01 15:34
Mi eble estas iom malrapida, sed finfine, mi komprenis... Ve, la venontan fojon, mi pensos pli antaŭ publikigi komentojn ^^.
Manuel Pancorbo Castro
Manuel Pancorbo Castro diras:
2015-04-01 19:18
Mi konstatas ke LF konsideras internacia tago de la blago la 1an de aprilo. Ĝi estas internacia en Anglalingvujo kaj granda parto de Eŭropo, sed ne ekz. en Hispanlingvujo, kies internacia blago-tago estas la 28a de decembro.