Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Ses kandidatoj por redaktora posteno

Ses kandidatoj por redaktora posteno

de Redakcio Laste modifita: 2016-02-21 21:36
Ses personoj el kvin landoj kandidatas por la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. Pintaj kandidatoj estos intervjuitaj skajpe ene de kelkaj semajnoj.

En novembro 2015 Mark Fettes, la prezidanto de UEA, anoncis ke Fabricio Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto, forlasos sian postenon antaŭtempe, post la preparo de la aprila numero de 2016.

En sia anonco pri la posteno la estraro de UEA menciis, ke la nova redaktoro havos la respondecon ankaŭ pri la renovigo de la retejoj de UEA. La limdato por peti la postenon estis dimanĉo, la 31-a de januaro. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes rakontis, ke ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj el kvin landoj.

– La plimulto venis nur en la lastaj tagoj, do ni ankoraŭ ne havis tempon atente pritaksi ilin. Lastfoje mi intervjuis tri kandidatojn skajpe, kaj verŝajne ni faros simile ĉi-foje, antaŭ la fina decido. Tio okazos antaŭ la fino de februaro.

Neniu el la kandidatoj estas virino. La nomojn de la kandidatoj UEA ne publikigas, sed laŭ Mark Fettes la koncernaj homoj mem kompreneble estas liberaj malkaŝi sian kandidatiĝon.

Libera Folio: Ĉu jam klaras, ĉu la sekva redaktoro laboros hejme aŭ en la Centra Oficejo?

Mark Fettes: – Pri la loko de la redaktado, la anonco indikis, ke ĝi okazos precipe en la hejmloko de la redaktoro. Tamen kompreneble la Estraro konsideros la konkretajn eblojn kaj cirkonstancojn lige al la sukcesa kandidato.

La lastaj numeroj de Valle ŝajnas malfruiĝi: laŭ la normala ritmo la februara numero devis esti rete legebla ĉirkaŭ la 25-a de januaro, sed ĝis nun tio ne okazis.

arkivita en:
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-02-07 07:18
PI, PE
Putra Interne, Putra ekstere. Pura Interne, Pura Eksterne.
La ekstero nur respegulas la internon.
La problemo en UEA estas ne ekstera, sed interna. Tial shangho de redaktoro nenion solvos, char tio estas la ekstera.
Necesas profunda shangho interna.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-02-07 12:21
Supozeble vi pravas.
De Valle mi iam esperis, ke li kapablus stimuli freŝan venton en UEA. Sed krom surfaca plibonigo (tipografia aspekto) rilate la temoj, la enhavo kaj stilo ne estis perceptebla diferenco. Supozeble la gvidaj organoj de UEA ne tolerus ŝanĝojn.
Bedaŭrinde alternativoj maloftas. "Libera folio" de multaj monatoj lamas. Ondo de Esperanto reduktiĝas al pompa prezento de "altvaloraj" aranĝoj, kie la organizantoj mem verkas la raportojn. SAT ne plu estas rimarkebla kaj pri Heroldo mankas informoj.
La sola esperiga signo estas, ke post jaroj venas kritiko pri la "ĝemelurba laboro", kiu estas mikrokosmo respegulante la sintenon de UEA-estrano: Ne gravas la reala kunagado de simplaj Esperantistoj, sed la pumpa apero de la asocio kun pli aŭ malpli gravaj politikistoj.

Estas bedaŭrine ke la UK en Nitra ne uzos la situacion de ĉarma urbeto, en kiu kunvenadas tutmonda publiko sur la stratoj, sed esperas, ke en malgranda lando kun plataj hirarkioj oni povas pli facile atingi la politikistojn, kiujn oni en pli grandaj landoj kaj urboj ne kapablas atingi.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-03-07 14:18
Dum UK en Nitra eblas atingi publikon sur stratoj - same kiel el malgranda urbo Lillo . La politikistojn al purgatorio!