Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan

Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-03 16:56
Lokaj aktivuloj en Kazan en Rusio manifestaciis kontraŭ la abrupta decido forstreki la Esperanto-straton de la urba mapo.

En Kazan, la ĉefurbo de la rusia respubliko Tatarstano, la urbestraro la 26-an de junio decidis ŝanĝi la nomon de strato Esperanto. La nova nomo iĝis strato Nursultan Nazarbajev, laŭ la multjara prezidanto de Kazaĥio.

Ne nur esperantistoj indigniĝis pro la decido, aperis ankaŭ aliaj kritikantoj, kiuj atentigas, ke ne estas laŭregule nomi stratojn laŭ vivantaj homoj. La 3-an de julio antaŭ la urbodomo de Kazan kolektiĝis manifestaciantoj, kiuj postulis nuligon de la decido, kaj skandis "Esperanto, Esperanto!".

La urbestro de Kazan İlsur Metşin parolis kun kelkaj ĉeestantoj kaj pardonpetis pro tio, ke la decido estis farita sen antaŭpreparoj – sed li samtempe diris, ke la decido nun validas kaj ne estos ŝanĝita.

Filmeton pri la manifestacio publikigis la tatarlingva redakcio de Radio Libereco. Pli frue pri la nomŝanĝo raportis La Balta Ondo.

Filmeto ĉe Radio Libereco: Назарбаев урамына каршыларны Казан мэры тынычландырырга тырышты

arkivita en:
Marteno
Marteno diras:
2015-07-06 13:17
Estas peticio far lokaj aktivuloj por konservi la nomon de la strato Esperanto, kaj nomi laŭ N.Nazarbajev iun alian, novkonstruitan straton. http://chn.ge/1NlUhv8
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-07 09:43
Estus eble help, se vi povus produkti anglalingvan version de la peticio, eble ankaŭ version en Esperanto, por ke ankaŭ eksterlandanoj povu esprimi sian subtenon.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-07 09:46
help > helpe.
Ke la urbestro de Kazan İlsur Metşin diris, ke la decido nun validas kaj ne estos ŝanĝita, tio esprimas nenion pri ebla sukceso. Li ja eble ne tro volas, ke en la tuta mondo oni raportos, ke la decido estis farita kontraŭregule kaj ke li partoprenis en tio - konsiderante, ke facile troveblos alia strato por la nova nomo.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2015-08-14 12:02
Tio estas normala okazo, ĉar Esperanta societo jam fariĝas plej malpotenca en la mondo, eĉ alvokado el aliaj landoj ne povos influi ion ajn ĉe la registaro. Historie nia generacio vivas en plej nigra periodo de Esperano-movado. Ne gravas ke oni rajtas forigi ĉiujn Esperantaĵojn, ni ankaŭ rajtas manifestacii kaj uzi nian lingvon.
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-08-26 20:54
Chielismo, parte Vi pravas. Parte pro tio, ke nunaj "realaĵoj" en Rusio ebligas fari ion ajn far de ŝtatoficistoj, eĉ se dum decido kraĉis je leĝoj.
Jen, oni liberigis sinjorinon kiu laŭ pruvitaj dum juĝprocedo ŝtelo de giganta sumo...
Kaj Vi supozas, ke "E-sociumo" estas malforta... (io tutcerte povas esti, sed...)
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2015-09-19 13:36
Leginte la Filmeton ĉe Radio Libereco mi gratulas al rusiaj esperantistoj bravaj publike kontraŭ misfaro de la registaro en Kazano! Kompreneble laŭ la registaro ili nenion misfaras kontraŭ Esperanto, kiu ne servas al la aktuala socio, eĉ ĝi opinias ke Esperanto kel tro da fantaziaj idealoj ĝenas la homaron. Kion fari?