Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn

Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-25 13:27
Ĝis la fino de majo ses personoj sin anoncis kiel kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. El tiuj tri, Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando estis elektitaj por persona intervjuo, okazonta la 24-an de julio. Libera Folio intervjuis ĉiujn tri.

Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.

Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.

En februaro 2015 la estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon. La finan decidon inter la tri kandidatoj faros la estraro de la asocio post la personaj intervjuoj, kiuj okazos en Lillo tuj antaŭ la Universala Kongreso. Legu jam nun intervjuojn de Libera Folio kun ĉiuj tri kandidatoj. La respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.

arkivita en:
Szilvási László
Szilvási László diras:
2015-07-19 12:46
Mi atendis demandon ankaŭ pri la ekonomikaj, juraj scioj kaj longeco de ĝisnunaj manaĝaj spertoj bezonataj por la oficeja, administra laboro... Ĉu ili havas tion? - Kiom?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-07-19 15:09
Pli da esperantistoj estas lingvaj amantoj, ili ne havas la ideojn, ke internacia lingvo estas en cxiuj kampoj, precipe en ekonomio kaj scienco. Kongresoj post kongresoj, cxu la kongresoj donas rezultojn? Multaj landaj asocioj bezonu subteni de esperantujo, la esperanta turismo, la skolto, ktp ktp. Bedauxrinde, neniu diris pli pri tiu. La kongresoj de UKo kaj regionoj kaj landoj ne invitas la skoltojn por helpi la kongresojn. De tiu agado, esperanto estas donita al la skoltojn. Senpage reklamo en la skolta grupo en cxiuj landoj.

Esperanto turismo en Kambogxo jam pretas sed neniu volas subteni tiun

Cxu la turismo de Esperanto en Asoan povas vivi longe ?

http://etk-amiko.blogspot.c[…]ismo-en-asoan-facebook.html
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-07-19 23:13
En sia komentado, Nikola parolis pri la misio de UEA nur iomete, kaj Konrad kaj Veronika tute ne menciis ghin. Mi volas demandi al Nikola, Veronika kaj Konrad: Kio, lau vi, estas la MISIO, la chefa cello, de la Asocio UEA? KIEN IRI estas la baza demando de iu ajn estro de iu ajn organizo. Chu vi bonvolus respondi al tiu grava demando chi tie en la paghoj de Libera Folio? Dennis Keefe, B-Komitatano de UEA.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-07-19 23:28
Kial Ĝenerala Direktoro gvidu la asocion al iu celo? Ĉu tio ne estas tasko de la estraro?
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-20 06:20
TRAFAJ DEMANDOJ
Prave demandis Dennis kaj Krizipo. La respondoj certe lernigos multon al ni chiuj. Kiam estos aperintaj la respondoj, tiam mi reagos.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-20 06:25
Ho jes ! ANKAU aliaj demandoj....
Szilvasi kaj ENG jam antaue metis tre bonajn demandojn. Ankau iliajn respondojn ni konu.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-20 12:18
Ankau afrikano al la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA

Karaj geamikoj,

Jes, ankau afrika esperantisto kandidatis por la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA.
malkovru mem :

http://www.ipernity.com/[…]/1311318?t=87730&c=1&s=edit

Bonan legadon !
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-07-22 07:46
La posteno estas ege grava,cxar de gxi dependas nia estonto.
Laux mia opinio estas du valoraj kandidatoj: Andrzejuk - juna,sed tre kompetenta pri moderna vivagado kaj energio kun verda koro kaj korntroversa Gbeglo- li povus tute reorganizi arkaikan agadon de CO. Por ne riski tro,mi preferus pli junan Bjalistokanon !

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-22 23:08
MALEBLA KUNVIVADO
La elekto de la estraro de ILEI en Oostende antau kelkaj tagoj komprenigas chion al mi. Gvidantoj de UEA kaj de ILEI konsistigas cirklon en kiun penetras nur homoj lojalaj al la korifeoj. Tiuj chi tute ne konsideras la valorojn de homoj, sed nur la lojalecon al ili. Vere, mi tute ne vidas la rolon de iuj en la estraro de ILEI, char ili jam pli ol dek jarojn estraranas, sed nenion utilan alportis al la ligo.
Ion tian mi vidas ankau ene de UEA. Hans BAKKER reagis al mia reago pri la sistemo en UEA "Mi venigis vin en la estraron ke vi malkovru la sistemon....". Mi povis laboris nun dum unu mandato, kaj dum la dua mi nur observis.
Vere estas malfacile al tiuj homoj kunlabori kun mi, char kiel ili deziras ke mi shafu, en tiel mi reagas. Kiu pensas, pensas per sia propran kapo kiel mi, ne kun tiaj ili deziras kunlabori.
La tuta sistemo en UEA kaj ILEI putras. Ne la nunaj gvidantoj povas ion shanghi.
Ili tre bone scias, ke mi multon plibonigos rilate dezirojn de multaj esperantistoj nun malproksimaj al tiuj organizajhoj.
Mi nun ege ghojas, ke mi ne eniris tiun cirklon kaj neniam eniros. Mi daure luktos, ke shanghoj aperu nun au iom poste.
Antauen, Mireille GROSJEAN pro via dua mandato en la prezidanta segho de ILEI. Pliajn laborjajrojn mi deziras, ke Radojica Petrovic pasigu aldone al pli ol dek kvin jam pasintaj.
Chiu iru sian vojon
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2015-07-28 12:10
Mi ghojas ke mia samurbano kandidatighas por tiu "monda" posteno. Same kun plezuro mi vidas la kandidatighon de Nikola, kiu certe komprenas la movadon, sed el la lasta kovrilpagho de la revuo "Esperanto" mi komprenis, ke la plej bona kandidat(in)o jam estas indikita.
Serioze parolante, fakte skribante, mi tamen bedauras ke ne aperis tia kandidato, kiel Dennis Keefe au Peter Balaz au iu simila al la juna Victor Sadler. Mi ne konas Veronika-n Poor al kiu mi bone deziras, same kiel al mia eksa Asocio, tamen en la nuna struktura: generacia, komitata, estrara kaj ekstera: politika, ekonomia, lingva k kultura kuntekstoj, mi ne vidas grandajn shancojn por progresigi UEA kaj la E-movadon.
Iam forpasinta AIS-profesoro pri socjologio d-ro Tyburcjusz Tyblewski skribis pri la "tento per shajnoj". Tiam li pensis kaj skribis pri la pola "Esperantotur", kiu transportis al diversaj E-aranghoj krokodilojn, ne nur el Pollando, promesante al ili internaciajn kontaktojn. Tiu transportado,shajnado estis bona en la 70-aj kaj la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Berlinon kaj tutan Europon dividis la murego. Sed el la dekmiloj (centimloj) da tursitoj nur kelkaj restis en la verda rondo. Nun por la plimulto da europanoj, ech por afrikanoj, kiel estimata Gbeglo Koffi, la mondo malfermitas, se ne por "perkorpaj" do per "imagovojaghoj', helpe de la ttt-ejo kaj la elektronika komunikado. Nia UEA, vivigita komence de la 20-a jarcento de la modernaj svisaj junuloj Hodler kaj Privat, post 107 jaroj shajnas postresti, ech se ni havas kelkajn esperogutojn kiel E@I kaj Lernu.net (kiuj cetere ne estas inventajhoj de UEA).
Antau kelkaj jaroj mi pretis veti ke la "granda" Strategia Plano de Fettes, simile kiel la iamaj ideoj de Corsetti prezentitaj okaze de la 100-jara Jubileo de Eo en la UEA-broshuro "Kiu faru kion", rezultighos per la konkludo "neniu faris nenion". Kelkaj bonvolemaj: pensiuloj, instruistoj kaj oficistoj, ne eksplodigos la mondon per la verda miraklo. El multaj entuziasmuloj post jardekoj la plej multaj ighas muloj.
Mi skribas pri mi mem, sed observante (chefe en la reto) la "cindrigadon de la revoj" kaj malmultajn interesajn E-fenomenojn (escepte de la Becker-Ertl-Camacho verkaro kaj la Tonkin-korifeado nur foje aperas fruktoj de la laborpretuloj kiel Kiselman au Gorecka/Korjhenkov). Sed UEA tute ne estas la motoro! Lapenna mankas!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-08-03 16:21
Certe mankas Lapenna, sed kio malhelpas al nia elito trovi inter si homojn kun po unu el liaj kapabloj kaj pluevoluigi ilin kunlabore? Laŭ mi oni mistaksas Lapenna-n multmaniere. La enviemuloj ne nur bagateligas liajn efektivajn kaj gravajn atingojn, sed same multe kiel liaj adorantoj emas fermi la okulojn al liaj efektivaj malsukcesoj – ĉar tiam necesus formuli alternativon. Kaj dum oni ne volas rilati al la aktuala mizera stato de lingvistiko kiu ĝenerale malebligas rigardi la homan lingvon kiel seriozan temon, _ne eblas_ formuli alternativon. Tio estas multe pli grava problemo por UEA ol Krimeo.