Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron

La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron

de Redakcio Laste modifita: 2015-11-29 08:36
La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabricio Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. Lia kontrakto estos finita antaŭtempe, kaj UEA tial nun ekserĉas novan redaktoron por sia revuo. Tion anoncis Mark Fettes en la diskutejo de la komitato de UEA.

Jam antaŭ pli ol unu jaro, en septembro 2014, la estraro de UEA esprimis malkontenton pri la enhavo de la revuo Esperanto, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de la redaktoro por plena jaro, sed doni al li duonjaran provperiodon por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj. La decido pri la daŭrigo devis esti anoncita ĝis la fino de marto 2015, sed neniam aperis.

Responde al demando de Libera Folio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, tiam fine konfirmis, ke la estraro decidis longigi la kontrakton de Fabricio Valle je iom pli ol jaro, ĝis la julia-aŭgusta numero de 2016.

– En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo, Mark Fettes tiam klarigis.

La 18-an de novembro 2015 Mark Fettes tamen surprize anoncis al la komitato de UEA, ke Fabricio Valle forlasos sian postenon jam post la finpreparo de la aprila numero 2016, do praktike en marto. Sekve UEA nun ekserĉas novan redaktoron, kiu devos ekofici post kvar monatoj.

En la anonco pri la posteno la estraro de UEA mencias, ke la nova redaktoro havos respondecon ankaŭ pri renovigo de retejoj de UEA:

La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

Ne klaras, kial la kontrakto estos finita antaŭtempe, nek ĉu tio okazas laŭ iniciato de Fabricio Valle mem aŭ pro decido de la estraro de UEA. La prezidanto de UEA, Mark Fettes,  ankne volis respondi al demandoj de Libera Folio pri tiu temo:

– Vi rajtas demandi pri tio Fabricio-n mem, sed mi preferas ne mem plu komenti. La sola esenca ŝanĝo en la taskaro estas la eksplicita mencio de la kunlaboro de la redaktoro pri la reteja renovigo de UEA. Pri la planoj por tiu renovigo mi ankaŭ raportos al la Komitato.

La sinproponoj por la redaktora posteno devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la fino de januaro 2016. Poste taŭgaj kandidatoj estos intervjuataj telefone.

arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-20 22:32
La manko de ajna reago pri ĉi tiu novaĵo fare de la legantoj (ne nur ĉi tie sed ankaŭ ekz. en FB-forumoj) pli kaj pli klare montras al mi, ke la esperantistaro apenaŭ plu interesiĝas pri la ĉeforgano de UEA (kaj, teorie, de la movado). Ĉu tio ŝuldiĝas al pene mematingita memmortigo de la revuo kaj/aŭ al eksteraj kaŭzoj, ekz. ŝanĝiĝanta mondo sen aparta intereso pri tiaspeca revuo en la hodiaŭa mondo, tion mi ne povas juĝi.

La sola fonto mallonge komentinta pri l' afer' estas la blogo de Silfer (http://www.esperantio.net/index.php?id=2663; cetere, tiu blogo estas iom misgvide konata sub la nomo "HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito"). En sia blogo Silfer asertas, ke "la redaktoro de la UEA-organo, s-ro Fabrício Valle, decidis forlasi sian postenon". Nu, nenie mi trovis (ankaŭ ne en ĉi tiu LF-artikolo), ke Valle "decidis forlasi". Ĉu Silfer sukcesis kolekti pli detalajn informojn? Povas esti. Sed se juĝi laŭ la nivelo de liaj kutimaj blogaĵoj (misgvide reklamataj kiel novaĵoj de retagentejo), oni apenaŭ povas atendi tion. Tio ne estas nur mia opinio: vidu la priajn, kaj pravajn, komentojn de Didi Weidmann en la publika UEA-komitata diskutgrupo (https://groups.yahoo.com/[…]/8733): "en Heko ĵus aperis iu stranga klaĉraporto pri niaj voĉdonaj problemoj. Iu malserioza ĵurnalisto tie miscitas min...".
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-11-21 20:34
Alia interpreto estas ke (preskaŭ) ĉiuj trovas revuon Esperanto tiel grava ke ili ne volas malhelpi ĝian evoluon per esprimado de nekvalifikitaj opinioj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-22 12:05
Tio povus esti kaŭzo... se ne estus tiel, ke esperantistojn karakterizas enorma opiniemo sendependa de scio aŭ kvalifiko (kiel ekzemplon mi citu lingvajn temojn: esperantistoj vigle kaj memcerte donadas lingvajn konsilojn, eĉ se ili apenaŭ scipovas la lingvon aŭ eklernis antaŭhieraŭ ─ la "lingvaj konsiloj" estas ofte katastrofaj). Sekve, mi apenaŭ povas imagi, ke memkonscio pri nekvalifiko detenus iun de opiniado, ĉar, kiel dirite, esperantistoj ne memkonscias pri nekvalifiko.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-11-22 14:04
Nekvalifikitaj lingvaj opinioj estas tute normala afero, ankaŭ ekster la Esperantomovado. La diferenco nur estas ke malmultaj ekster la Esperantomovado trovas lingvajn demandojnn vere gravaj, precipe se la temhorizonto estas pli vasta ol la propra nacia gepatra lingvo.

Sed la plej rapidaj opiniantoj kredeble ankaŭ estas fortimigataj el ĉi tia forumo, kiu ĉiam restas lojala al UEA sed samtempe kritika al la agado de iu ajn el ĝiaj funkciuloj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-22 13:10
Cetere, ĉu iu volas plian pruvon, ke HeKo estas la persona blogo de Silfer, kie li esprimas siajn pravajn aŭ malpravajn pensojn? Legu lian lastan blogaĵon kaj mem decidu, ĉu tio estas "novaĵo de retagentejo" aŭ simpla blogaĵo de unuopulo, kie li citas kaj (satire) prikomentas aliulajn vortojn (tipe por blogo): "Kia sorto por esperanto.net?" http://www.esperantio.net/index.php?id=2666
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-21 21:44
Mi ne malŝatas la revuon. Mia nura plendo estas ke mi foje skribis al ili legantleteron kaj oni nur respondis ke temis pri bona ideo sed oni ne publikigis la ideon: ke UEA devus ankaŭ have organizon de pli olduloj por kovi novajn ideojn. En multaj kulturoj oni havas konsilon de maljunaj membroj kiuj 'pensas' por la grupo. En nia Esperantio estas multaj maljunuloj - sed ili nur estas 'paganta publiko' por la kongresoj. Neniu petas ilin pri spertoj aŭ ideoj.
Jes, oni bezonas TEJOn sed ili ĉiuj estas novaj en la movado. Ili bezonas la spiritan subtenon de plej aĝuloj kiuj travivis multlajn krizojn kaj aliajn politikajn problemojn.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-11-22 13:50
Ĉu tio ne jam estas realigita en la Konsilio de UEA?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-11-23 13:53
Mi klarigu ke mi mem rapide atingas maljunecon . . .

Bedaŭrinde, multaj maljunuloj lernis nenion per siaj spertoj kaj travivaĵoj, kaj mi ne certas ke ili estas la ĝustaj homoj por “kovi novajn ideojn” rilate al Esperanto. Preskaŭ male: troviĝas forta rezisto al novaj ideoj en tiu grupo.

Cetere, en Esperantujo ekzistas speco de maljunuloj kiu forte insistas pri la propra vojo kiel la sola “ĝusta”, kaj puŝas ke ĉiuj sekvu. Ekzemple, tre lastatempe en grupo de Facebook iu sufiĉe kompetenta Esperantisto insistis ke la muzik-instrumento kiun oni nomas “piano” nepre estas nur “fortepiano”, kaj tiel oni instruu al lernantoj. Kompatindaj novaj Esperantistoj, kiuj devus alfronti tiajn homojn.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-11-23 15:26
Ho, ne sufiĉas esti ano de pio nuntempe, necesas esti tia forte! Preparu vin kaj konvertu ĝustatempe vian klavaron, ĉar la mondofino estas proksima!

Jes, kompatindaj novaj Esperantistoj.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-11-24 13:08
Nu, se estus nur insisto pri uzado de unu nekutima vorto, certe oni povus toleri kaj eĉ akcepti tion kiel idiosinkratan aferon. Sed la ekzemplon mi donis kiel indikilon de multe pli kompleksa sinteno kiu aperas ĉe kelkaj Esperantistoj (kaj certe ne nur ĉe olduloj).
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-24 18:12
Al mi plaĉis la redaktado de Fabricio Valle, post la unuaj du numeroj, kiuj estis iom eksperimentaj en la ŝanĝo; tial mi bedaŭras, ke li foriras, kia ajn estas la kaŭzo. Kaŭzon kiu aŭspicias pri optimismo mi volonte aŭdus; mi timas,ke ŝanĝo post tiom mallonga tempo alportos nestabilecon, sed en la listo uea-membroj prezidanto Fettes certigis, ke tion oni ne timu. Do ni atendos pri novaĵoj kun espero. HeKo estas novaĵagentejo kiel la aliaj, kiu donas sian version pri la novaĵoj mem; pri la nesubskribitaj eroj respondecas la konsulo (= prezidanto) de la Civito, s-ino Marie France Conde Rey; pri la subskribitaj la subskribinto. Tio aspektas al mi normala.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-24 22:01
Ni fakte ne konas la postkulisajn okazaĵojn (kiu volis forir(igi)), tial ne eblas juĝi, ĉu temas pri saĝa aŭ malsaĝa decido flanke de kiu.

Rilate kvaliton kaj legindon: pri gustoj disputi oni ne devas. Tio validas kaj por revuo Esperanto kaj (laste kaj ja balaste) por HeKo, oficiale "novaĵagentejo" de iu asocio sed praktike la blogo de unuopulo. La subjektiveca misinformemo* de HeKo komencas iĝi legend-a. Tio ne nepre estas io negativa, eĉ male: de blogo oni ja atendas plenan subjektivecon kaj vidon de la mondo tra persona prismo (ekz. "Kia sorto por esperanto.net?" http://www.esperantio.net/index.php?id=2666: tio estas bloge unuopula komento, ne novaĵo). Ĝuste tia persona pritrakto de la aferoj transformas la blogon de legend-a al leg-enda ─ foje. Por informiĝi pri faktoj ĝi tamen estas senutila.


* Ekzemplo de misinformemo: la manipulema manio disdati artikolojn kaprice, plene senrilate al la fakta publikigodato. Ĉu necesas konkretaj ekzemploj? Jen:

http://www.esperantio.net/index.php?id=39
HeKo 585 3-C, 17 nov 15 [oficiala dato de publikigo]: Nia retagentejo informos pri europaj institucioj (19-11-15) [fakta dakto de publikigo]
HeKo 585 2-C, 15 nov 15 [oficiala dato]: Parizo vundita, la Esperanta Civito funebras (18-11-15) [fakta dato]
HeKo 585 1-B, 13 nov 15 [oficiala dato]: En Milano festataj represo kaj persona jubileo (18-11-15) [fakta dato]
HeKo 584 9-B, 12 nov 15 [oficiala dato]: LTSEC havos D-diplomon? (18-11-15) [fakta dato]
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-24 23:56
Se paroli pri precizaj informoj de HeKo (mi bedaŭras misuzi LF por komentoj pri HeKo sed HeKo ne ebligas al eksteruloj prikomenti): per sia lasta komuniko (http://www.esperantio.net/index.php?id=2667) HeKo informas, ke "KCE fakte estas la sola institucia membro de ALTE en Svislando". Nu, mi aŭdacis ĵeti rigardon al la listo de instituciaj membroj de ALTE (http://www.alte.org/[…]/alte_institutional_affiliates) kaj tie tute ne aperas KCE. Cetere, la sola institucia membro tie reprezentanta Esperanton nuntempe estas UEA.

Kio do okazas? Ĉu la ALTE-listo estas erara? Tiuokaze: nedankinde ke mi atentigis pri tio, tiel ke la Civito povas peti korekton. Aŭ ĉu la ALTE-listo ja ĝustas? Tiuokaze: la informo, ke "KCE fakte estas la sola institucia membro de ALTE en Svislando", estas tre malĝusta informo ─ surprize malĝusta.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-25 01:51
Ne veras, ke HeKo ne ebligas al eksteruloj prikomenti. Laŭ la kolofono "Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj." Do indus provi.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-25 19:46
Kaj atendi, ke la bloganto (aŭ konsulo, aŭ vickonsulo, aŭ kapitulano, aŭ senatano, aŭ kortumano, aŭ...) degnu allasi komentojn de eksterulo? Ne dankon.
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-26 09:23
Ba, se iu ne sendas, poste ŝli ne plendu ke nenio aperas. Sed mi vidas, ne nur ĉi tie, ke kiam oni parolas pri la nomoj de la roloj de la Civito ili estas citataj iel moke/malŝate, dum neniu mokas kiam UEA havas prezidanton, vicprezidanton, ĝeneralan sekretarion, estraranon, konsilianon, komitatanon, ĉefdelegiton, delegiton, MG-membron, DM-membron, I-membron, TEJO-anon, membron de Societo Zamenhof, IKU-rektoron, KKSon, ĝeneralan direktoron de la CO, ktp. ktp. ktp. La strukturo de la Civito estas ege pli simpla ol la UEAa, de la AISa (orda profesoro, senatano, sekciestro, plenrajta docento, adjunkto ktp.). Do, kio estas mokinda en la nomoj de la strukturo de la Civito? ĉu la beaŭrinda maltoleremo al io malsama de la UEA-strukturo?
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-26 09:42
Koncerne aperigon de komentoj en HeKo, verŝajne ĝia redaktoro havas la saman aliron kiel ĉiu ajn redaktoro de rubriko "leteroj de legantoj". Kio stranga, degna? Kial principa malŝato al normalaĵoj?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-11-26 10:21
Nu, fakto estas ke che LFolio eblas komenti sen antaukontrolo (kiel mi nun faras), dum che HeKo ne.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-11-26 11:01
Heko - egalas al Giorgio Silfer - li sole decidas pri ghi kaj aliaj organoj de la E- civito. Dum unu jaro mi mem loghis en KCE kaj propraokule observis la lertan manipuladon de G. Silfer- kiu kulminis en pugnobatoj de la profesoro - chio legebla em LibFol!
 
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-26 16:17
Kara Istvan, la kolofono de LibFol diras: "La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj kaj artikoloj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj." Efektive almenaŭ en du al mi konataj okazoj Kniivila devis forigi tekstojn kiuj estis grave ofendaj aŭ kalumniaj, por eviti denuncon. Eĉ en HeKo, kie la civitanoj RAJTAS enskribi ĉion ajn (se oni ne estas civitano, la rajto ne estas aŭtomata) la redaktoro certe antaŭkontrolas kaj se estas kalumnioj aŭ ofendoj ŝli ne aperigas. Mi opinias, ke tio estas la etika konduto, kiun devas havi ĉiuj redaktoroj. Pri manipulado de la informoj aŭ intenca tordo per titolaj frapfrazoj, ekz. pri detronigo de TEJO-prezidanto, pri eĉ transiro al la angla fare de la Civito (ĉu oni povas imagi ion pli falsan aŭ absurdan?) mi aŭdacus diri ke LibFol kelkfoje ne donas akcepteblan interpreton de la realaj faktoj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-11-29 08:39
Vi mem diras, Carlo, ke necivitanoj ne rajtas/povas afishi tie sen kontrolo.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-11-29 17:34
Nu, en LibFol oni ne povas _artikoli_ sen antaŭkontrolo, sed eblas _komenti_ sen antaŭkontrolo -- kaj la redakcio foje forigas komenton en la postkontrolo, sed kutime temas pri tio ke la komento neintence duobliĝis pro iu teknika misfunkcio.

Krome LibFol distingas inter artikoloj alsenditaj senpete (en la sekcio "De legantoj"), kaj artikoloj verkitaj aŭ petitaj de la redakcio mem. La servilo de LibFol krome eĉ disponigas sufiĉe da diskospaco al la aliĝintoj, tiel ke iu ajn povas tie konservi ion ajn, ne nepre artikolojn en hiperteksta formato, kaj laŭdezire atentigi pri tiuj dosieroj al ĉiuj aliaj legantoj.

Kontraste, HeKo estas reta informejo kiu rilate al siaj legantoj ŝajnas kateni sin al ĉiuj ankoraŭ memoreblaj kaj realigeblaj limigoj de la papera epoko. Tio vekas suspekton, pravan aŭ nepravan.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-26 17:32
Mi vere bedaŭras ke Lee Alexander Miller estas tiom pesimista pri sia propra vivo. Se vi bonŝancos ankaŭ VI iam estos 'oldulo' kaj tiam vi espereble ankoraŭ memoros vian vivon kaj viajn spertojn dum tiu vivo. Laŭ mia opinio ĉiu homo estas simila al malgranda biblioteko de spertoj kaj saĝoj - jes ja eble malofta kolekto de tiuj, sed iranta aro de vivospertoj negativaj kaj pozitivaj.
Mi nuntempe [mi estas 68-jara] prizorgas homojn kiuj estas pli ol 90jaraj kaj mi lernas de ili ĉiun tagon ion pri la estinteco, pri tempoj antaŭ mia naskiĝo. Mi trezorumas iliajn vortojn kiel valoraĵojn. Mi lernas de ili.
Nia nuna socio ege misrespektas homojn maljunajn. Oni kredas ĉion scii sen koni la bazon de kie venas tiu sciaĵaro. Oni kredas ĉar oni havas i-telefonon kun 'ap-oj' ke oni superas al la pli olda generacio kiu uzis diskan telefonon eble eĉ kun telefonistino ĉe ŝaltotabulo por konekti la 'alvokojn' (german-Esperanta esprimo por telefonado).
Sed mi ŝatus rimarki al tiuj kiuj kredas tion, ke se destino vin bontraktas ankaŭ vi spertos pli junajn generaciojn kun iloj nekonataj al vi. Tamen vi konos faktojn ne rekte alireblaj aŭ facile rekoneblaj al tiuj junuloj.
Ofte mi pensas: se mi nur sciis antaŭe pri la konsekvencoj de miaj agoj junaĝaj mi estus farinta ion alian aŭ iel aliel.
Bv pripensi kion mi skribas kaj serĉi la opinion de iu pli aĝa ol vi pri io. Eble vi miros pri tio kion vi aŭdos.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-11-28 14:08
Pri mia propra vivo mi estas komplete optimisma. Mi menciis mian aĝon nur por klarigi ke mi ne estas junulo kiu staras flanke kaj kritikas la oldulojn. Kiel “membro de la klubo” mia propra opinio estas ke oni ne multe esperu trovi novajn ideojn inter la olduloj de la Esperanto-movado. La emo bedaŭrinde estas mala: “Ni ĉiam faris tiumaniere” kaj “mi neniam aŭdis pri io tia”.

Mia prefero estas ke oni ĉiam pensu pri miksitaj grupoj, en kiuj troviĝas homoj de diversaj aĝoj el diversaj kulturoj, kun malfermaj mensoj kaj preteco pensi kaj analizi.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-11-27 11:44
La cef- temo estus la nova redaktoro de revuo Esperanto!
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-11-28 01:28
Kara s-ro Rooke,
S-ro Giorgio Silfer certe ne estas anĝelo sed pro via freneza konduto en KCE vi meritis ricevi tiun tagon en la kelo de la domo multe pli ol vi ricevis.. De blinda amo al blinda malamo estas tre proksime.. Mi gratulas al vi ;-)
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-11-28 14:01
Ŭaŭ. Se mi estus nova Esperantisto, kaj legus tian mesaĝon en kiu troviĝas tia minaco, mi dirus "ne dankon" al la tuta afero. Kion precize "meritis" s-ro Rooke en tiu mistera tago en tiu mistera kelo?
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-11-28 19:18
Ŭaŭ! Do vi devus aŭskulti minacojn de s-ro Rooke direkte al mi.. Estas mi kiu devus iri al polico, sed mi ne estas tiel venĝema... Kaj mi ne ploras nek rakontas belajn falsajn fabelojn en tiu malaltnivela retpaĝo.. Nun mi estas ekster Eŭropo tamen antaŭe mi vizitis multajn esperantistojn tie kaj neniu estis tiel senespera kazo.. Honto al li kaj al tiuj kiuj kredas al tiuj nonsencaĵoj!!!
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-11-29 16:44
Kara Istvan, se por defendi la verecon de LibFol vi citas LibFol kvazaŭ ĝi dirus ĉiam la veron, vi trafas al erara rondo. La titolo pri fantasta "civita ribelo" estis misgvida, kaj la artikolo same.
Koncerne HeKon, sendu komenton kun viaj konsideroj, kaj ni vidos, ĉu ĝi estos publikigita (tre verŝajne jes, kun sekva postkomento de la redakcio).
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-11-29 19:42
Mi citas la koncernan LFolio-artikolon ne kiel veron, sed kiel fonton, serve al legantoj de chi tiu diskuto.
Pri HeKo - jes, foje mi jam sendis komenton, nun mi ne intencas. Chi-forume mi simple atentigis pri la esenca diferenco inter komentebloj: tute libera chi tie, kontrolata au/kaj porcivitana tie. amike, Istvan
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-03 11:00
La titolo pri fantasta " civita ribelo " ne estis misgvida. Char fakte en la " Civito" regas nur unu homo- kun nomo Giorgio Silfer . La mistero estas, ke li trovis dischiplojn kiuj pretas leki liajn shuojn. Unu ekzemplo estas c-ano Bamberski - sed lia kazo estas facile klarigebla, cxar Giorgio Silfer pagis al li salajron!
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-12-04 02:50
Kara s-ro Rooke, Por vi mi me estas k-do nek c-ano, sed s-ro Bamberski kaj ne likas ŝuojn nek kacojn de iu ajn, nek de svisoj nek de germanoj nek de ĉinoj. Kiam mi faras pezan malpuran laboron mi ne povas esti sankta Francisko. Eble mi devus akcepti tiam vian koruptan proponon kaj preni de vi tiujn 1000 frankojn kaj... fari kion mi intencis fari. Tiam vi havus bonan kialon iri al policejo. Salutojn el Usono kie oni aparte "amas" komunistojn kiel vi :-)
Redakcio
Redakcio diras:
2015-12-04 08:22
Estas kompreneble tre bone, ke s-ro Bamberski ne likas ŝuojn nek korpopartojn, sed mi petas iom reguligi la lingvaĵon ĉi tie kaj eviti personajn insultojn. Alikaze la libera komentado ĉi tie povos montriĝi ne tiom libera.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-12 21:03
S-ro Bamberski. Vi ja mem verkis por komunista gazeto " I-isto " artikolon pri la masakro al komunistoj en Bialistoko. Bv. gardi vin en Usono. Cxu eble vi estu la nova redaktoro de revuo " Esperanto"?
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-12-14 00:35
Kara s-ro Rooke, Mi ne verkis por "I-isto", mi nur tradukis tekston el la pola al Esperanto. Tio estis je via persona peto ĉar dum UK vi partoprenis renkontiĝon de komunistoj kaj ne havis sufiĉe da artikoloj por "brili". Do mi faris nur komplezon al vi. Mi persone havas nenion komunan kun komunistoj kaj ne volas havi. Komunismo estas damaĝa kaj sklaviga ideologio kaj kiel islamo devus esti leĝe malpermesita. Tio estas mia persona opinio. Bonvolu ne plu mensogi pri mi.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2015-12-14 07:34

Ŝajnas al mi utile rememorigi la universalan deklaron pri homaj rajtoj:
"Artikolo 18
Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.

Artikolo 19
Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj."

La aserto de S-ro Bambreski estas neakceptebla fiminaco al tiuj, kiuj ne havas liajn opiniojn...
Mi ŝatus reagon de la redakcio pri tiaj minacoj.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-12-14 16:26
Mi ne konsentas kun Marek Bamberski. Tamen, se Marek Bamberski estas homo, ankaŭ Marek Bamberski havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado.

(Ŝajne la aŭtoroj de la Universala Deklaracio antaŭvidis, ke iuj volos uzi la Deklaracion kiel pretekston por subpremi ĝuste la rajtojn esprimitajn en ĝi, kiel ja fakte okazis, kaj tial oni aldonis Artikolon 30, kiu el logika vidpunkto ŝajnas kapturne stranga kaj supozeble tute ne helpis kontraŭ tia misaplikado de la Deklaracio.)
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-12-14 20:42
Ĉu tiuj kiuj legas en Korano pri murdato de alikredantoj pri perforta subigado de ili al islamo, ĉu tiuj kiuj imitas ĉiujn kruelaĵojn kiujn la profeto Mahometo faris kaj priskribis, ĉu ili pensas pri homaj rajtoj?? Iru al islamaj landoj, vi vidos kiajn homajn rajtojn vi ĝuos kiel fremdulo.. :-) Simile estas tie kie diktaturoj en la nomo de Lenin kaj Stalin sklavigis kaj murdis milionojn da homoj. Simila tipo de freneza perforta "paradizo"...
Marek Bamberski
Marek Bamberski diras:
2015-12-14 20:58
Mi loĝis en la "komunista" Pollando dum duono de mia vivo. Mia frato pasigis 2 jarojn en prizono nur pro defendo de siaj homaj rajtoj. Mi kaj miaj familianoj multe suferis de tiuj ruĝaj krimuloj. Mia avo estis murdita de brunaj germanaj naciaj socialistoj dum la lasta mondmilito. Do, s-ro Tailhades, viajn belajn fabelojn vi rakontu al aliaj naivuloj. OK?
Redakcio
Redakcio diras:
2015-12-14 21:01
Mi petas ĉesigi la diskuton pri la meritoj kaj malmeritoj de komunismo kaj islamo, konsiderante ke la demando tute ne rilatas al la temo de la artikolo, kaj apenaŭ fintrakteblas ĉi tie.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-01-08 23:47
Kara Marko, vi skribis jene: Honto al li kaj al tiuj kiuj kredas al tiuj nonsencaĵoj!!! Certe ĉar vi estas polo, do tio estas la influo de la pola (nonsens), la angla (nonsense), la franca (nonsens) aŭ la germana (Nonsens), sed en Esperanto devas asti: sensencaĵo!!!