Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Krimeo iĝis ruslingva retejo

Krimeo iĝis ruslingva retejo

de Redakcio Laste modifita: 2015-03-24 18:33
Nova ruslingva retejo pri Krimeo havas nomon en Esperanto. La aŭtoro admiras la sonadon de la lingvo kaj esperas, ke la Esperanta nomo helpos popularigi la retejon.

Fine de decembro estis lanĉita la informa retejo pri Krimeo, uzanta la Esperantan nomon – krimeo.ru. La kreinto kaj ĉefa aŭtoro de la retejo estas Aleksandr Marv – krimea bloganto en la platformo Livejournal.com (lia ruslingva blogo troveblas laŭ la adreso marv.livejournal.com).

La retejo mem dume estas relative malplena (kun eble dudeko da artikoloj), sed ĝia oficiala reklamado startis nur la 17an de marto, kiam la kreinto publikigis en sia blogo la unuan informon pri la retejo. Interalie, la aŭtoro klarigis la elekton de tia nomo, farinte malgrandan reklamon por Esperanto:

Plej unue mi volus klarigi, kio estas "Krimeo". Tradukite el Esperanto "Krimeo" signifas Крым [Krimeo en la rusa]. Esperanto estis dekomence kreita por servi kiel universala internacia lingvo, dua (post la gepatra) por ĉiu klera homo. Tial mi decidis doni al la retejo internacian nomon - tiun, kiun en ideala situacio devus kompreni ĉiu homo sur la planedo. Krome, konsentu, "Krimeo" bele sonas.

En la komentoj Aleksandr Marv rakontis pri la elekto de la nomo iom pli detale:

Mi iam aŭdis pri la ekzisto de Esperanto. Ĝenerale, la elekto de la retej-nomo estas tre krea tasko. Mi penis, ke la nomo estu ne "io ajn", sed ke ĝi plaĉu, bele sonu, asociiĝu kun Krimeo kaj estu facile memorebla. Kiam mi legis la guglajn paĝojn respondajn al la serĉ-peto "Крым" (Krimeo), ie mi trovis la ligilon al la traduk-paĝaro, kiu proponis traduki la nomon al Esperanto. Mi ekinteresiĝis kaj sekvis la ligilon. Kredu, kiam mi ekvidis la vorton "Krimeo" mi tuj vere enamiĝis al ĝi. Ĝi aspektis kaj sonis ĝuste tiel, kiel mi volis. Mi certas, ke dank' al Esperanto la retejon atendas longa kaj interesa historio.

La blogo de Aleksandr Marv estas ĉefe dediĉita al la novaĵoj kaj raportoj pri Krimeo. La aŭtoro subtenas la pasint-jarajn krimeajn okazaĵojn; la ĉeftitolo de lia blogo eĉ estas "Ĝentila blogo" (aludo al la esprimo "ĝentilaj homoj" – tiel oni nomis la rusiajn soldatojn, vestitajn en verdaj nemarkitaj uniformoj, kiuj aperis en Krimeo februare 2014). Ankaŭ la ĵus lanĉita retejo uzas la subtitolon "Ĝentila retejo", tamen ĝia enhavo, ŝajne, ne estos politika, sed estos dediĉita nur al la raportoj pri vidindaĵoj kaj interesaj lokoj de Krimeo.

Paŭlo Moĵajevo

arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-03-27 16:04
vidindajhoj kaj interesaj lokoj estas politika afero- ech ghentila !