Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Kep Enderby forpasis

Kep Enderby forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-08 22:17
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25-an de junio 1926.

Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento.

De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio.

La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA.

En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-01-19 17:28
Estas malofte, ke homoj, kiaj Kep Enderby, kun tiom da spertoj en la politika mondo, tiel rekte kunlaboras kun la Esperanto-Movadoj.

Dum pli kaj pli da Esperantistoj interesighas pri la starigado de virtuala Esperanto-biblioteko, estus eble utile pripensi pri la publikigado de la verkaro de Sinjoro Enderby.

Unu “chambro” de tia biblioteko povas esti hejmloko de la skribajhoj de Kep Enderby; alia chambro por tiuj de Ivo Lapenna, ktp. Unu chambro, unu Esperantisto; unu chambro, unu verkisto.

Estas centoj, ech miloj da tre interesaj Esperantistoj (prezidantoj de UEA, verkistoj de libroj, poetoj, kantistoj, individuaj Esperantistoj, ktp.) kiuj skribis ion valoran en Esperanto, sed iliaj skribajhoj restos kashitaj de la plejmulto de ni se ni ne havas praktikan, retan aliron al iliaj verkoj.

Se ni havos virtualan bibliotekon kie verkoj estos facile alireblaj kaj legeblaj, tio povas helpi nian kulturon ene de Esperantujo, kaj tio povas malfermi la pordon al ekstermovadaj historiistoj kaj aliaj universitataj esploristoj por verki pri niaj movadoj.

La studado kaj esplorado de la fenomeno Esperanto estas multe multe pli ol la studado de Esperanto en la kadro de planlingvoj. Multe da aliaj fakoj kiaj Sociologio, Etnologio, Edukado, Pedagogio kaj Andragoio, Psikosociologio, Lingvolernado, Gerontologio, Historio, ktp., povas trovi Esperanton kiel interesan ilon por esplori indajn faktemojn. Sed por fari tiajn studojn, fakuloj bezonas fontojn. Niaj retatingeblaj fontoj en Esperantujo ankorau tro mankas, ankorau tro dise lokighas.

Feliche, jam estas bibliotekistoj kaj Esperantistoj kiuj jam interesighas pri tiu temo. Sed estus ankorau pli bone se UEA taksos tian projekton kiel kernon de strategio. Mi estas B-Komitatano de UEA, tamen, mi hezitas sendi mian propran opinion pri virtuala Biblioteko al la Komitato, sed se aliaj Esperantistoj interesighas pri la temo, eble mi povas skribi mesaghon tiurilate.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2015-01-21 21:50
Jam de kelkaj jaroj aperas ie kaj tie ciferecigaj planoj en la esperanto-mondo. La tuto ne estas kunordigita, la datumoj eĉ ne estas interŝangeblaj, la iniciatoj parte duobliĝas kaj ĉefe ili plej ofte ne estas daŭripovaj ĉar, aldone al la specifaj malfacilaĵoj de ciferecaj dokumentoj, fontas de kvazaŭ privatuloj aŭ etaj asocioj. Kontraŭe ni travivas periodon kiam mono estas sufiĉe facile akirebla por ciferecigo de divers-specaj havaĵoj. La ĵus fondita eŭropaskala DARIAH (digital research infrastructure for the arts and humanities) ofertas eblecojn kiujn la esperantaj institucioj povus facilanime kapti, se ili emus enmiksiĝi en la mondon.
Mi ne kredas ke la kreo de tiu bit-biblioteko estas tasko de UEA. La asocio ne disponas pri la financoj necesaj por tia projekto. Tamen estas laŭ mi tasko de UEA stimuli, kunordigi kaj helpi al la kreo de kiu ajn projekto rilate al esperanto. Kaj estas tasko de UEA, absolute neglektata, helpi la membrojn elsuĉi la monon el la ekstera mondo. Kaj eble, por la bono de niaj oreloj, fini tiun senĉesan ploradon alvoke al internaj mondonacoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-01-30 11:26
Kara Pascal
Estas ĉiam la sama: Ni loĝas en la samo urbo, sed ne scias de la laboro de la alia.

Mi okupiĝis pri la registrado de Esperanto-literturo kaj komencis prezenti miajn spertojn al la interesita publiko.

http://geb-aa.jimdo.com/

Bedaŭrinde la intereso intereso inter bibliotekistoj estas same malgranda kiel la emo kunlabori. Mi konsentas, ke la tradiciaj Esperanto-organizioj ne kapablas seriozo prilabori la problemon (inkluzive la akiro de financaj rimedoj ekster la movado).

Oni almenaŭ sukcesas kolekti monon por bretaroj el la tradicia movado. Eble ni povas kiel samurbanoj facile persone renkonti kaj vi informas pri la DARIAH projekto.

Kore salutas
Roland Schnell, Berlin, DE
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-01-30 10:45
Inter esperantistoj ja trovighas miliarduloj kaj milionuloj- kial ili ne donacu monon por nia afero?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-01-30 10:46
Ministro Kep Enderby estis E- civitano kaj ech kortumano .