Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro

de Redakcio Laste modifita: 2015-03-28 19:22
Ĝis la fino de marto la estraro de UEA devos decidi, ĉu longigi la kontrakton kun Fabrício Valle, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, aŭ ĉu ekserĉi novan redaktoron, kiu eklaboru post la Universala Kongreso. Tute lastmomente la estraro ekenketis hazarde elektitajn legantojn de la revuo pri ilia sinteno.

Unu el la anoncitaj prioritatoj de la nuna estraro de UEA estas renovigo de la retejo kaj revuo de la asocio. En oktobro 2013 kiel nova redaktoro de la revuo Esperanto estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

Tamen la estraro ne tute kontentis pri lia laboro, kaj en septembro 2014 la prezidanto de UEA, Mark Fettes, en la komitata diskutejo anoncis, ke la kontrato ne estos longigita por plena jaro.

– La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA. Aliflanke la Estraro konscias pri la volo de la redaktoro plibonigi tiujn flankojn de sia laboro, kaj volas doni al li pli da ŝancoj tion realigi.

Anstataŭ plilongigo de la kontrakto por plena jaro, oni tial decidis doni al Fabrício Valle kontrakton nur por la unuaj sep numeroj de 2015.

– Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj, klarigis Mark Fettes tiam.

Laŭ informoj en la komitata listo, la nombro de abonantoj de la revuo plu falis dum la unua jaro de la redaktoreco de Valle. Malgraŭ la sufiĉe drastaj grafikaj kaj redaktaj ŝanĝoj enkondukitaj de la nova redaktoro, ne realiĝis la esperoj pri pozitiva turno de la longtempa falanta tendenco. Ankaŭ la restantaj abonantoj ne ŝajnas plene kontenti pri la revuo.

Male, ekzemple en kaosa kunveno de la legantoj de la revuo Esperanto en la UK en Bonaero precipe pli aĝaj membroj plendis pri la nova grafiko, kiu faris la revuon malpli facile legebla pro la abunda uzo de koloraj tekstofonoj kaj malpli grandaj literoj. La enhavo estis ofte kritikata pro neseriozeco, kaj lastatempe la revuo krome foje aperis kun malfruo.

Iom lastmomente, la 15-an de marto, la estraro komencis enketi inter hazarde elektitaj legantoj, kion ili opinias pri la nuna enhavo de la revuo, kian enhavon ili deziras vidi en ĝi, kaj kiamaniere la revuo pliboniĝis aŭ mapliboniĝis dum la redaktora periodo de Valle.

Pri la sorto de la redaktora kontrakto en la Facebook-paĝo de UEA scivolis  Francisco Javier Moleón, iama oficisto de UEA:

– Laŭ mia scio (kaj laŭ jena mesaĝo de la Prezidanto) la Estraro de UEA devus decidi ĝis fino de marto, t.e. post apenaŭ unu semajno, kio okazos pri la revuo Esperanto kaj ties redaktoro-redaktado: "Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado [...] kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj". Ĉu la sekvaj paŝoj estas jam deciditaj? Ĉu la Estraro emas pori aŭ malpori la pluigon de la redakt(or)o-linio? Mi devas agnoski, ke mi ne multe sekvas la revuon lastatempe. Kaj tio okazas ne nepre pro pigreco miaflanka sed pro tio, ke ĝi ne sukcesas veki mian intereson.

Ĝis nun la demando almenaŭ tiuloke ne ricevis respondon, do Libera Folio turnis sin rekte al Mark Fettes por ekscii, kiel statas la afero. Jen kion li respondis:

– Ne okazis ankoraŭ formala decido, kvankam la estraro diskutis la demandon en sia lasta kunsido. Kompreneble, se ni ne renovigus la kontrakton, ni devus tuj ekserĉi novan redaktoron, por eklabori ekde la UK. Ni baldaŭ decidos.
arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-24 19:22
(Mi kopias ĉi tien mian hodiaŭan komenton al alia artikolo: ĉi tiu loko ŝajnas pli taŭga - almenaŭ pli aktuala)

> "Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto".

Koko krias jam, do fino de marto tre proksimas jam. Ĉu novaĵoj priaj? Ĉu la Estraro de UEA nun kontentas, aŭ ĉu rekomenciĝos serĉado de redaktoro paralele kun serĉado de direktoro?

Sed ni atentu ne nur la opinion de la Estraro: ĉu la legantaro kontentas? Se juĝi laŭ la opinio de Komitatano Z (http://sezonoj.ru/2015/02/kz-9/#more-6477), ne tute. Mi citas: "Malgraŭ ĉio Tonkin laŭdas la aspekton de la revuo, kiu laŭ li iĝis pli moderna. Bela aspekto tamen ne longe sufiĉas, sed pli aŭ malpli frue la leganto ekkonscios, ke enhave kaj idee la revuo iĝis vakua". Hm... vakua revuo kutime ne vekas legemon (kaj, lige kun ĝi, abonemon). Sed eble la opinio de Komitatano Z estas unuopa voĉo en la dezerto, dum la pluropa voĉo de la legantaro sentas alie?

Mi finu per denova cito de Komitatano Z: "Eble ankaŭ Tonkin devus unufoje provi legi la revuon kaj ne nur senatente ĵeti rapidan rigardon al ĝi". Tiuj dirontaj "Ja mi ŝatas ĉar bel- kaj modernaspekta revuo!" devus memori tiun citaĵon.
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2015-03-24 21:04
"Enhave kaj idee la revuo iĝis vakua". Ni devus demandi pri la movado, kiun la revuo pritraktas. La revuo ne povas igi la movadon pli interesveka, sed male.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-24 21:55
Hm... mi min demandas, kial mi trovis la revuon en la 1980aj kaj 1990aj jaroj (multe) pli interesa. Eble ŝanĝiĝis la revuo, eble la movado, eble mi?

Tamen la respondo ne povas esti simple, ke la movado iĝis pli malinteresa (mi sincere esperas, ke tio ne estas la kaŭzo - sed kiu scias). Kiel ni ĉiuj certe iam jam spertis, saman spritaĵon povas rakonti du homoj: en unu kazo la rezulto estas ridegiga kaj en la alia absolute sensuka. Simile, la saman movadon povas priskribi du revu(redaktor)oj: en unu kazo kreiĝas tre atentinda produkto, dum en la alia...
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-03-25 13:55
Kio ŝanĝiĝis, Francisko, estas la alveno de la reto. Monata aperritmo simple fariĝis tro maltaŭga por informi pri aktualaĵoj. Tio kion la nuna redaktoro faras ĝuste, laŭ mi, estas ke la unuopaj numeroj estas pli-malpli unutemaj, donante superrigardon pri iu aspekto de la Esperanto-vivo anstataŭ nur novaĵojn. Sed tio signifas ankaŭ ke ĉiu numero havas tre malsaman intereson al diversaj homoj, kaj necesas alkutimiĝi al tio.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-26 00:46
> Monata aperritmo simple fariĝis tro maltaŭga por informi pri aktualaĵoj.

Jes. Ekz. mi memoras, kiam mi kun sopira koro atendis la alvenon de la septembra (kongresa) numero por vori ĝin kaj informiĝi pri la UK, ekscii pri la okazaĵoj kaj diraĵoj dum la kunvenoj, tralegi la kongreserojn, rideti pro la kongresaj anekdotoj, admiri la nekonatajn kaj surprizajn fotojn... sed nun? Mi vidas tuj la fotojn (multegajn) en Facebook kaj en diversaj forumoj, legas la raportojn preskaŭ tuj post okazigo de la kunvenoj, ricevas ĉiutage la kongresan kurieron... kaj jen alvenas en septembro la kongresa numero: ĉu mi ankoraŭ devus legi ĝin? Por kio, por tede relegi jamajn sciaĵojn?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-03-24 22:46
Se redaktoro konservas malnovan formaton, la esperantistoj plendas ke malnovmodas. Se redaktoro uzas pli modernajn formatojn, la esperantistaro plendas. Mikontentas pri la revuo kaj pro tio mi denove aliĝos al UEA. La enhavo dum la lastaj monatoj donis al mi novajn pensojn. Mi uzis fluoreskan markilon por noti la aĵojn kun intereso aparta por mi kaj mi poste serĉas pliajn informojn pri tiuj temoj. SE UEA volas vere modernan revuon, do tiam oni devus sekvi la modelojn de la plej grandaj ĵurnaloj kun pli vastajn komentojn enrete kaj ankaŭ legantleteroj, ktp. - Oni ne povas havi malmodernan kaj modernan formaton kune. Mi estas por la akraj kritikoj de ĉio en la movado neema partopreni en ĝi. Ne gravas kion oni faras, ĈIAM estas plendemuloj kiuj ne vidas la bonajn flankojn, nur la sombrajn. Kaj, tiuj plendemulo faras nur tion: ili plendas sed ne levigas unu fingron por helpi. Dankon,Fabricio, mi valoras viajn penojn.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-25 01:27
Nu, pri la ekstera formo certe estas ĝenerala konsento, ke ĝi aspektas pli moderna kaj alloga ol antaŭe. Apenaŭ iu plendis pri tio, eĉ kontraŭe, laŭdoj oftis. Sed formo ne egalas enhavon nek anstataŭas ĝin.

Parenteze, ankaŭ la kontraŭo, t.e. interesa enhavo en maltaŭga prezento, ne estas tre trafa. Eminenta ekzemplo de tio estas "Le monde diplomatique en Esperanto" (http://eo.mondediplo.com/): interesa enhavo kun pratempa aspekto.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-03-25 08:51
Mi ne scias, se mi rajtigas paroli pri tio, ĉar mi ekmembriĝis en UEA nur en januaro 2015, do mi ne konis la aliajn revuojn kaj ĉar mi ne estas MA, do mi legas la revuon nur rete.

Sed, mi povas diri ke ja la revuo estas bela, eĉ se estas kelkaj problemoj (vidu, en la marta numero, la malfacile legeblan malsupron de la paĝo 13, sed estas nur kelkaj vortoj; kelkaj paĝoj ne havas numeron; kaj l). Enhave, mi ŝatas "Interlingvistiko por Esperantistoj", "Malferme" (laŭ la temo), "Dek demandoj". Male, la raportoj pri (mal)sukcesaj kongresoj malinteresas min. La nura kongreso priskribenda en la revuo estas la UK. Kaj eble oni tro vidas la interesojn de Fabrício Valle, kaj ne sufiĉe tiuj de UEA (mi pensas ekzemple pri la februara numero, kiu laŭ miaj memoroj, multege temas pri komerco; eĉ se ne estas malbona temo, eble ĝi tro grandas tie ĉi). Sed ĉu vere pri la Strategia Plano estas multaj aĵoj raportindaj?

Mi pensas ke, eĉ neperfekta, la revuo havas pli da bonaj punktoj ol malbonaj en nur 20 paĝoj (oni ne forgesu tiun fakton!). Sed la vera, granda, grava kaj malfacile solvebla problemo, kaj ĝi estas jam dirita de Dro Kvasnak, estas ke ĝi estas papera revuo nur. La reta versio estas nur PDF de la papera eldono (). Ne ekzistas retpaĝaro, ekzemple www.esperanto-revuo.org, kiu enhavus la artikolojn, kelkaj legeblaj de ĉiuj, kelkaj legeblaj nur de la membroj de UEA. Tiuj artikoloj estus komenteblaj de la legantaro kaj ĉirkaŭ la revuo kaj ĝiaj artikoloj oni debatus, oni kreus, oni vidus, kio interesas la esperantistaron, kaj kio ne interesas ĝin. ̈Ĉirkaŭ la revuo, UEA vivus.

Estas laŭ mi unu el la gravaj ĝisdatigoj de UEA. Ne de ĝia revuo, sed de UEA.

Emanuelo
http://che-emanuelo.blogspot.com
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-03-25 08:53
Mi alklakis sur "Komenti" senvole, bonvolu aldoni en la unua parentezo : "kaj la reta versio ne estas plene kolorita".
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-03-25 22:26
NENIO PERFEKTA EKZISTAS EN TIU CHI MONDO
Vere, mi ne scias kion volas ni homoj, precipe esperantistoj kaj aparte membroj de UEA. Kia oni volas, ke la revuo estu ? La falo de la membronombro tute ne dependas de la revuo. Oni bonvolu trovi la problemon aliloke. Stano estas bona redaktoro, kiel chiuj antauaj redaktoroj. Tia estas ankau Fabricio. Kiam Osmo BULLER kontraustaris la redaktoron Stano, tiam audighis, ke li jam havis iun, kiun li tiam shatus enoficigi. Malfeliche li ne povis atingi sian celon. Eble nun li klopodas atingi tion. Diro en poligamia medio, estas, ke kiu volas havi alian edzinon subpretekste ke la unua estas ne bona, iros de virino al virono, sed neniam atingos la bonan, kiun li volas. Certe Osmo scias tiajhojn, ankau estraranoj de UEA. Se ili insistas havi alian redaktoron, tute ne temas pri falo de membronombro, sed nur ke iu shatus doni tiun chi postenon al proksimulo. Ni sekvos chion, kaj kiam la proksimulo enoficighos, mi revenos por memori tion al chiuj. Mi vetas, ke Osmo havas iun, kiun li shatus enoficigi. Tiel li povos kontroli chion kaj kunredakti, kiel li faradis pri La jarlibro kaj plufaras pri UK-aferoj.
La antaua prezidento togolanda diris :"Oni scias tion, kion oni havass, sed oni ne scias tion, kion oni havos". Mi estis kontrau la maldungo de Stano,ankau nun mi estas kontrau la rompo de la kontrakto kun Fabricio, char la problemo de UEA trovighas ne en la redaktado de la revuo, sed en la maniero, lau kiu oni mastrumas la asocion.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-25 23:51
Kontraŭ tia abundo da ŝajne interna scio mi ne povas rivali: mi certe ne sciis, ke la tuto estas komploto de la ruze lerta kaj tromploge perfida Osmo por havigi la postenon al proksimulo. Nu, eble ne tiom lerta, se li mizere malsukcesis pri sia makiavela plano.

Tamen sendube ekzistas homoj, kiuj ne celas enoficigi proksimulon sed simple volas havi legindan revuon. Sed eble ankaŭ tiuj estas parto de la komploto.

> Stano estas bona redaktoro, kiel chiuj antauaj redaktoroj. Tia estas ankau Fabricio.

Stano estis bona, ĉiuj antaŭaj estis bonaj, Fabricio estas bona... Kiel senĉese bonŝanca estas la E-movado.

> Diro en poligamia medio, estas, ke kiu volas havi alian edzinon subpretekste ke la unua estas ne bona, iros de virino al virono, sed neniam atingos la bonan, kiun li volas.

Jes, damne, eble oni neniam atingos la finan celon... sed kia bela vojo!

> char la problemo de UEA trovighas ne en la redaktado de la revuo

Mi konsentas: la revuo ne estas LA problemo de UEA. Sed eble unu el.

Mi cetere ne diras, ke la nuna revuo estas malbona. Mi certe trovas ĝin pli bona ol la stana. Mi simple diras, ke ĝi ne sukcesas veki mian intereson, tamen eble tio ŝuldiĝas ne al malbono de la revuo sed al miaj strangaj gustoj.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-03-26 02:03
Tutprave aŭ almenaŭ tre eble, la pligrandaj problemoj de la revuo ne rilatas al redaktoro.

Eĉ oni povas diri -- kaj kelkaj tiel jam diris --, ke Fabrício Valle rolas tiel bone kiel liaj antaŭuloj.

Se mi povas fari kritikon al laboro de la redaktoro, mi diras, ke li ankoraŭ devas fari taksadon pri kaj daŭrinformojn por la kontinuado de tre interesa projekto, nome la lernigado de etnaj lingvoj pere de Esperanto. Je JAN-2014 la revuo lanĉis ideon pri prezentado je kursoj pri malsamaj etnaj lingvoj. Tiam en Esperanto oni anoncis bazan kurson pri la rusa lingvo pere de Esperanto, iniciato de la rusa firmao "Sunvojo" ( https://vk.com/sunvojo , http://sunvojo.blogspot.com.br/ kaj https://www.google.com.br/s[…]p;ei=SVATVZ25F8KOyAS0xYLYCA ) kaj de "Intraespo", entrepreno pri negocoj en Esperantujo ( http://intraespo.org/info/ kaj https://www.google.com.br/s[…]mp;ei=EVITVeHrG8yqyASy_4KYD ). La anonco aperis en "Esperanto"-1276(1)-januaro 2014 - pĝ. 19. La kurso per Interreto okazis dum MAR-2014 kaj ĝis nun, unu jaro post, la revuo ne montris raporton pri ĝi. Jen la lanĉraporto de la kurso en la revuo: http://ek-masi.weebly.com/[…]/januara14reta_19.pdf . Prof-ino Irina Gonĉarova gvidis la kurson, kune kun la retteknika apogo de Mikaelo Ĉertilov, pere de konata usona programaro. Mi mem kaj Fabrício Valle partoprenis la kurson, kune kun aliaj. Se ne estis amasa la partoprenado, la kurso mem esti tre bona. Do, Esperanto povas fari tiun gravan rolon por la prosimigado de la popoloj kaj de la kulturoj, kondukante similajn kursojn. Certe tiuj kursoj estus efikaj iloj por la interkonado de la popoloj de la Tero, laŭ la plej bonaj deziroj kaj aspiroj de Zamenhof.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-03-27 05:27
Estas konata kutimo en Esperantujo, ke la revuoj kaj retpaĝoj pompe anoncas kurson. Sed estas ankaŭ kutimo poste "forgesi" raportojn pri eventuala sukceso, nombro da partoprenantoj, nombro de personoj, kiuj poste restas fidelaj al la Movado.

Mi tre ĝojas, ke intertempe kreskas la deziro pri realismaj raportoj, kiuj mencias sukcesojn kaj malsukcesojn. Mi vane provis atentigi la redaktoron, ke ne utilas daŭrigi per la prezento de la tondita vero en la revuo. Sed mi havis la impreson, ke li eĉ ne komprenis la problemon.

Komitatano de UEA petegis min silenti pri aferoj, kiuj povus donon negativan bildon pri Esperanto al la publiko. Al kio utilas, se eĉ samideanoj ne rajtas ekscii la veron?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-03-26 12:54
Estas pripensige, ke, male ol oni supozus, antaŭ la interreta tempo la revuo ne same facilanime aperigis kliŝajn raportojn pri "sukcese okazintaj" Esperanto-aranĝoj sed anstataŭe kelkliniajn noticojn en la rubriko "Loke - Fake - Persone" (kiu memoras tiun?). Postulas tamen laboron de la redaktoro kaj sufiĉe da movada klero por scii distili el la ricevitaj raportoj tion, kio estas diskoniginda pro sia noveco aŭ pro alia kialo. La nuna "Kalejdoskope" estas provo en tiu direkto, sed ĝiaj eroj estas duoble-trioble tiel longaj kiel iam en "L-F-P". Krome la redaktoro ŝajnas ne memori, kion li jam aperigis: pri la sama aranĝo en Hispanio en 2014 li regalis la leganton per du enhave pli-malpli samaj raportetoj (p. 226 kaj 251).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-04-04 20:04
La fino de marto venis - kaj pasis. Eĉ la komenco de aprilo jam venis. Ĉu io raportinda?