Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-30 15:13
Unu el la ĉefaj kandidatoj por la urbestra posteno en Barcelono uzas Esperanton en sia elektokampanjo. Ŝiaj multlingvaj reklamafiŝoj montras sloganojn kiel “Ili volas nin solaj – ili vidos nin kunaj” kaj “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj”. José Antonio del Barrio esploris la fenomenon.

La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.

La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.

La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravegaj epizodoj de politika koruptado kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la eksplodon de la movado konata kiel  “la 15-M” aŭ “la indignuloj”,  en preskaŭ tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni povas”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.

“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomiaj regionoj. Tamen, Podemos preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado, interalie por doni lokon ankaŭ al kandidatoj el aliaj maldekstremaj partioj.

Anstataŭe oni kreis apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝiĝas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.

La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj, grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.

La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.

Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.

La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.

La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.

En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.

Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.

Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.

La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.

Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektoj de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.

Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.

Toño del Barrio
arkivita en:
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-05-25 12:08
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2015-05-25 12:15
("gajnis" au "venkis"?)
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2015-05-25 12:19
(plue: lau ReVo, eblas uzi "baloto(j)" sinonime al "balotado"; lau NPIV, ne)
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-25 12:45
Ŝia venko tamen ankoraŭ ne estas la fino de ŝia vojo. Ŝi probable IĜOS urbestrino: ŝia partio akiris plej multe da voĉoj sed ne sufiĉe por aŭtomate iĝi urbestrino. Ŝi do devas pakti kun aliaj (maldekstraj) partioj por tio: se tiaj paktoj eblos (kion oni ja atendas kaj esperas), ŝi iĝos urbestrino.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-06-13 20:05
Sed nun ŝi ja iĝis urbestrino.
http://cat.elpais.com/[…]/1434209557_328035.html
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-14 17:40
Mi neniam kredus, ke Esperanto povas helpi por fariĝi urbestro ;-)
Sed eble: Jam temp' està...
Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos diras:
2015-05-26 04:28
Mi estas absolute senvorta!! Kiel esperanta komunumo povas kaj danki kaj gratuli tiun sinjorinon!?? Ada Colau meritas tamtaman aproban manifeston!! Ŝi devas scii, ke ŝia ago atingis la koron de esperantistoj de tuta mondo! Brave!!! Vivu Ada Kolaŭ!!!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-05-27 12:16
Unua paŝo de danko: Plivastigi ŝian artikolon en la Esperanto-vikipedio laŭ la kataluna versio :)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-05-27 16:21
Kara Lu, sed la artikolo en la kataluna ne estas la plej amplekasa, lau mi la plej granda estas la artikolo pri sxi en la hispana. Bonvolu atente kompari tion.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-06-12 10:16
Gratulon de IKEK = internacia kolektivo de Esperanto Komunistoj!
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-06-13 21:38
Finfine Ada Colau estis oficiale proklamita hodiaŭ 13an Junio kiel Urbestrino de Barcelono.