Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-23 20:44
Post senrezultaj provoj intertrakti kun grupo kiu asertas siajn rajton decidi pri la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio (BEA), argentinaj esperantistoj turnis sin al juraj instancoj. La ĉefurba asocio posedas valoran sidejon, sed de kelkaj jaroj ne havas funkciantan estraron.
Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj

Bildo el filmeto farita ĉe la pordo de la ejo.

Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.

De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.

La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la Nacia Universitato de Bonaero. Multaj loĝantoj de la urbo rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.

La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.

Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.

La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.

Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.

La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.

Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.

La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al la jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.

La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo "Misión cumplida!!!…" ("Misio plenumita") disanoncis, ke IGJ jam "zorgeme analizis kaj akceptis" la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.

Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.
arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-05-14 12:34
Jen kio povas okazi kiam ne estas sufiĉe da mezaĝuloj.
James Rezende Piton
James Rezende Piton diras:
2015-05-14 16:43
Mi bedauras, ke niaj aktivaj esperantistoj en Argentino alfrontas tiajn krommalhelpojn, kvazaŭ la agado mem por internacia lingvo ne estus sufiĉe peniga...

Mi cetere tre bedaŭras, ke tio povus ŝajnigi plian "generacian konflikton", dum oni havas en Ameriko nemaloftan kunlaboradon inter generacioj. Tio laŭŝajne rilatas pli al akaparemo, al la sento, ke Esperanto apartenas ekskluzive al la grupeto, kiu defendas sian "bastionon". Tio rilatas pli al mensa ekvilibro ol aĝokategorio... Mi esperas, ke AEL sukcesos en juraj instancoj revenigi la sidejon al la uzado de ĉiuj argentinaj esperantistoj!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-05-14 18:43
Lokaj kluboj, lokaj asocioj, speciale tiuj kiuj havas propran ejon iom centre en grandaj urboj havas ege altan strategian valoron por la Esperanto-Movadoj. Tiu ejo en Argentino shajnas esti unu el tiaj tre valoraj lokoj. Mi plene konsentas kun James Rezende Piton pri tio ke la afero estas tre bedaurinda. Lokaj kluboj devas ekzisti por chiuj, speciale char estas sep tagoj en la semajno: sep vesperoj, sep posttagmezoj kaj sep matenoj kiam povas okazi esperantaj eventoj kaj kursoj por chies gusto. Estas tempo kaj spaco por chiuj. Sed tio ne okazas kutime. chu? Kutime estas unu au du eventoj dum la semajno kaj dum la alia parto de la tempo, la esperanta klubejo malplenas, vakas, senhomas. Bedaurinde. Kaj bedaurinde, ke oni ne lasas la esperantajn ejojn al chiaj kaj chiuj Esperantistoj.

La vortoj de Jorge Montanari estas tre kortushaj kaj devas pensigi nin chiujn. Neniam oni devas telefoni al policistoj por solvi esperantan problemon. Neniam. Oni devas dialogi, debati, auskulti unu la alian, rezoni estimoplene. Post alvoko al policistoj, kreighos eterna konflikto inter la du grupoj se ne estas speciala postlaboro por resanigi la aferon. Ni devas lerni kunlaboradi, kaj ne esti tiel tranchaj en niaj propraj ideoj. Ni bezonas publike priparoladi la temon lau mi en la Komitato de Esperanto de UEA, ekzemple, kaj ankau, en aliaj forumoj.
   
La ideo intergeneracia konflikto probable estas erara, tro suprajha klarigo-provo. Estas aliaj kialoj. Mi rigardus la diferencon inter agemuloj kaj tradiciuloj, inter tradicia hierarkio kaj demokratio. En Madrido kien mi iradis al la Liceo de Esperanto plurfoje chiusemajne tute ne ekzistis tia intergeneracia konflikto, kaj ankau ne ekzistis rigida hierarkio. Ekzistis dialogo, kursoj, kulturo, agado (Jorge Camacho, Augusto Casquero, Gian Carlo Fighiera, Ada Sikorska Figiera, Miguel Fernandez, Juan Carlos Ruiz, kaj multaj aliaj malsamaghuloj) En Chinio ankau ne ekzistas intergeneracia agado, kio klare videblis en la pedagogia eksperimento Esperanto-Insulo I, II kaj III.
  
Lokaj ejoj kun esperantaj kluboj estas ege ege gravaj al ni, se ni volas starigi sencohavan strategion por Esperanto.

Amike,

Dennis Keefe
José Joaquín Lunazzi
José Joaquín Lunazzi diras:
2015-05-15 05:01
Mi opinias ke ĉiuj devis esti parolante esperanton. Eble nia kara lingvo estus helpinta por la bedaũrinda disputo esti malpli aĉa.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-05-17 19:11
Kiam ajn oni havas ion altvaloran, aperas vulturoj kiuj volas por si persone el tio fari profiton. Post la shanghoj en 90-aj jaroj unuopuloj kontrauleghe alproprigis enormajn valorojn en Bulgario, Hungario, Pollando, forvendis kaj akiris monon. Nun esperantistoj tie au havas nenion au apenau havas ion. Kiam en Kroatio la Ligo sukcesis acheti ejojn multvalorajn tuj aperis vulturgrupo kiu serchas - feliche ne ankorau sukcesis - trovi manieron transpreni la valoron (klopodis fari simile kiel en Argentino) por vendi la ejojn. En Slovenio komence de naudekaj jaroj same okazis en Ljubljana.
Kulpas la esperanto-movado mem char ofte la gvidantaroj faras nenion kaj ne kapablas defendi tiujn valorojn akiritajn de antauaj generacioj.
Jason Damisch
Jason Damisch diras:
2015-05-18 19:51
Eble Antonio Ferrer uzis la cxambrojn kiel lia propra apartamento? Mi ne scias sed.....