Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone

Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone

de Redakcio Laste modifita: 2015-02-15 20:35
Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.

Slava Ŝkljajev rakontas al Libera Folio, ke li volis fari propran klavaron por iPhone jam en septembro 2014, kiam Apple anoncis la novan operacian sistemon, kiu permesas instaladon de novaj klavaroj.

Tiam li tamen ne trovis facilan manieron imiti la funkciadon de la enkonstruita klavaro, kaj portempe rezignis pri la projekto. Kiam li revenis al la ideo dum la jarŝanĝa libertempo, montriĝis ke la situacio ŝanĝiĝis.

– Mi trovis Tasty Imitation Keyboard, kiu bone povas imiti klavaron de iPhone. Realigi esperantan klavararanĝon post tio estis facile. Mi esploris aliajn klavarojn konstruitajn per Tasty Imitation Keyboard por vidi kiel ili aspektas en App Store. Mi trovis Punjabi Keyboard de Kulpreet Chilana kaj Esperanto-Klavaro de Chuck Smith. Mi tre malŝatis ke la dua kostas 5 dolarojn kaj krome havas grandan senutilan logotipon.

Do, Slava Ŝkljajev decidis fari propran, senkostan Esperanto-klavaron.

– Prepari la pakaĵon por submeti ĝin al App Store postulis iom da tempo. Entute mi pasigis du tagojn laborante sur la klavaro. Mi submetis mian klavaron la 11-an de januaro kaj ĝi estis aprobita la 19-an.

La klavar-aranĝo estas identa kun tiu de Chuck Smith, kiu siavice identas kun la Esperanto-klavaro de Android. En la senpaga klavaro de Slava Ŝkljajev tamen mankas kelkaj utilaj agordoj, kiuj troviĝas  en la klavaro de Chuck Smith.

– Mia klavaro kaj tiu de Chuck Smith estas tre similaj, ĉar ambaŭ estas bazitaj sur Tasty Imitation Keyboard. Mia klavaro ne havas linion kun logotipo. Momente ĝi ankaŭ ne havas klavon por agordoj, ĉar mi volas realigi la agordojn en alia, pli bona maniero.

Per neniu el la du nun haveblaj Esperanto-klavaroj eblas tajpi la literojn y kaj w, kiuj mankas en la alfabeto de Esperanto. Por tajpi ilin necesas ŝanĝi al nacilingva klavaro.
arkivita en:
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-01-24 14:35
La emblemo de Ludisto en la Esperanto-klavaro ne estas senutila.

Per mia klavaro, oni ĉiam vidas kiujn klavojn oni premas kaj pro tio la litero devas aperi super la klavo, ĉar oni ne povas vidi trans sian fingron. Do, mi bezonis grizan rektangulon super la klavaro por tiu efiko. Mi opinias, ke griza rektangulo ne bone aspektas, do mi blankigis ĝin kaj metis la emblemon de Ludisto tie.
Jérôme NOUVELLON
Jérôme NOUVELLON diras:
2015-01-27 11:12
Mia Dio, tio estas tre bona novaĵo ! Mi tuj eksponis ĝin sur mia blogo: https://morfinema.wordpress.com/[…]/
Guopeng hu
Guopeng hu diras:
2015-02-07 10:22
Jam bone uzata en mia poŝtelefono!Korajn dakojn al Slava Ŝkljajev!
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-06-08 09:07
La versio 1.1 de la Esperanta Klavaro estas nun elŝutebla ĉe App Store. En ĝi estas kelkaj plibonigoj. — Dankon al Slava Ŝkljajev!
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2016-06-08 14:56
Esperanta Klavaro de Slava Ŝkljajev estis ĝisdatigita al la versio 1.5.1 (2016-05-07) ĉe App Store.

Nu, alia eblo skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto en iOS-aparatoj estas (ne-QWERTY) MessagEase-klavaro de la firmao Exideas, vidu ĉe http://www.exideas.com/ME/index.php . Ĝi ekzistas ankaŭ por Android-aparatoj.