Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / 9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

de Redakcio Laste modifita: 2015-06-10 20:48
Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo.

La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.

Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.

La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.

– Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontas Chuck Smith.

La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.

– Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provi la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.

Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.

– Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...

El la naŭ mil aliĝintoj kvar eĉ jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de unu tago. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:

– La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.

Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.

– Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortproviso tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.

Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diras Chuck Smith.

- Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝos" (ne plu estos en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.

Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.

Chuck Smith dum la okmonata preparperiodo tute ne kontaktis kun UEA pri la kurso – laŭ li ĉiuokaze ne klaras, kiel la asocio povus helpi. Aliflanke la teamo atingis konsenton kun TEJO, kiu promesis senpage sendi Kontakton al novaj lernantoj ĉe Duolingo.

Libera Folio: Kio ĝenerale okazos kiam oni finas la kurson, ĉu la lernintoj ricevas informojn pri tio, kiel oni povas uzi la lingvon?

Chuck Smith: – Estas bonuslecionaro pri Esperanto-kulturo, kiu klarigas multe, sed pro teknikaj kialoj, tio aperos poste. En la oficiala forumo de Esperanto ĉe Duolingo oni kelkfoje aŭdas pri kulturaj aferoj, sed mi imagas, ke oni aŭdos pli kiam la komunumo tie pli maturiĝos.
La Esperanto-kurso de Duolingo troveblas ĉi tie.
arkivita en:
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-05-30 16:43
Gratulon! Mi alighis al la Esperanto-kurso. Komence mi faris enordigan ekzamenon, sed ne komprenis la ekzamenrezulton. Nu, ne gravas. Poste mi faris la unuan(?) lecionon(?) kaj atingis "10 XP" - kion ajn tio chi signifu. Efektive la lernmetodo chefe bazighas sur reciproka traduko lauvorta. Kiel efika tio chi estas, mi ne povas prijughi. Mi ne estas spertulo pri lingv-instru-metodoj. Chu do temas pri "mal-Cseh-metodo"?
Verdire por mi persone mi preferas la "klasikan" metodon lerni fremdan lingvon, nome per helpo de bona lernolibro presita. Tio estas sufiche "oldschool" en la epoko de "Generacio Smartfono"; mi mem uzas ankau tian por aliaj aferoj :-)
Chiuokaze estas laudinde, ke ankau per tiu chi eblo, t. e. Duolingo, mi nun povas reklami por Esperanto kaj por ghi varbi.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-05-30 17:07
Se iu volas bonan kandidaton por Esperantisto de la Jaro, jen li. Se iu bezonas ideon pri la Atingo de la Jaro por la Ronda Tablo de la Ondo de Esperanto, jen ĝi.

Chuck Smith estus alia speco de Esperantisto de la Jaro. Laŭ mia scio, li ne havas grandajn subvenciojn de la potencaj filantropiaj organizoj de Esperanto, kia Esperantic Studies Foundation (ESF). Li ankaŭ ne apartenas al la potenco-nukleo de la tradicia Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Li estas unu el la miloj da Esperantistoj kiuj laboras laŭ sia ritmo ekster la tradiciaj kadroj. Estas multe da bonaj laborkampoj: verkado, muziko, instruado, bibliotekoj, kongresoj, lokaj asocioj, redaktado, lingvaj festivaloj, historio de Esperanto, ktp. En sia kampo (en mia menso, interreta strategio kaj merkatiko), Chuck Smith kaj lia teamo sukcesas pli ol aliaj kiuj tamen havas fortan, monan, tradician helpon de diversaj esperantaj asocioj, grupoj, instancoj.

Chuck Smith per sendependa, entreprenika aliro, celadas krei utilajn servojn por Esperantujo. Li faris la unuan, iom aŭdacan, paŝon por krei Esperanto-Vikipedion. Li kreis la celtrafan, laŭ merkatika analizo, retejon EKLABORU. Li ankaŭ laboras mikronivele, kreinte, laŭ mia memoro, novan, esperantan klavaron por poŝtelefono.

Makronivele, mikronivele, celstrebe, sisteme, merkatike: jen iu kiu vere komprenas strategion kaj kiu povas doni tre bonajn konsilojn al nia dinosaŭra UEA. Por plua antaŭenirado indas pli kaj pli pensi pri teamoj kaj kunlaboro. Chuck espereble bone kapablas fari tion, kiel oni vidas en lia mencio de nomoj kaj la kvinkapa teamo kiu kreis la esperantan kurson de Duolingo. La sciencisto Newton bone sciis pri la ŝultroj de gigantoj sur kiuj li staris, ni pensu ankaŭ pri tio.
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski diras:
2015-05-30 18:36
Ne eblas ne konsenti kun Dennis Keefe: efektive temas pri grandioza laboro farata tre bonkvalite.
Nicole
Nicole diras:
2015-05-31 00:51
Gratulojn. Mi tre ŝatas la kursojn en Duolingo. Nenio estas perfekta. Ekzemple mi pensas, ke oni devas iom tro multe entajpi, mi preferus simple klaki, sed tamen ĝi estas ege bona kaj mi pensas, ke multaj personoj provos fini la kurson. Ja estas tre agrable ricevi poentojn kaj provi atingi la finon. En programoj kiel lernu.net mi pensas, ke estas malpli da instigo lerni ĝis la fino. Laŭ mi tia kurso estas ege bona afero por Esperanto, ĉar ĉiuj lingvolernemuloj rimarkos Esperanton.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-05-31 13:06
Chu en tiaj lingvokursoj de Duolingo (inkluzive tiun pri Esperanto) oni nur mashinece enigas per traduk-ekzercado vortojn kaj frazojn en la kapojn de lernantoj? Au chu oni sisteme klarigas ankau, kiamaniere lingvo, kiel Esperanto, funkcias (t. e. gramatikajn finajhojn, vortfarajn afiksojn k. c.) kaj kiaj avantaghoj rezultas el tio precipe okaze de Esperanto? Mi povus eltrovi mem, sed mankas al mi la tempo. Bonvole ne miskomprenu miajn demandojn kiel kritikon; kompreneble min ghojigas, ke 9600 komencis lerni Esperanton ene du nur du tagoj.
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2015-06-01 22:57
En Duolingo estas ankaŭ gramatikaj klarigoj. Sed ili estas ne tuj videblaj, ĉar iom tro sube. Lernantoj iom spertaj pri Duolingo certe trovas ilin. Novuloj devas serĉi.

Mi iom dubas, ĉu per tiaj programoj efektive eblas lerni lingvon. Sed Duolingo certe estas bona reklamilo por Esperanto.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-02 16:11
Vi prave dubas, Dirk. Fakte per preskaŭ neniu kurso eblas efektive lerni lingvojn. Nur per kurso ekzemple mi sukcesis en neniu lingvo. La kursoj (por miaj unuaj lingvoj) simple estis bazo - poste mi uzis vortarojn kaj tekstojn kaj interparoladon... Ankaŭ Duolingo metos nur bazon - se iu poste provos uzi la lingvon, tiam funkcios; se ne, ne.

Kaj cetere: Ankaŭ pasintece post ĉiuj aliaj Esperanto-kursoj perdiĝis okdek ĝis naŭdek ok procentoj de la lernantoj... Ĉu ne?
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-03 01:15
Vi rajtas dubi, sed mi ĵus tekste babilis kun iu, kiu nun lernas Esperanton per Duolingo dum kvar tagoj. Ŝi skribas same bone kiel kelkaj esperantistoj, kiuj jam parolas Esperanton dum jaroj... mi mem apenaŭ kredas.
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2015-06-03 16:36
Konvinka argumento. Bone.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-04 08:36
Post tri tagoj (Esperanto 3 Days with Duolingo)
https://www.youtube.com/watch?v=WcxrB3sZQko
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-07 14:58
Pli konvinke post 6 tagoj da lernado: https://www.youtube.com/watch?v=ClKNspptp-o :)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-06-01 17:10
Ĉar mi ne bezonas lerni Esperanton mi ne rigardis Duolingvon kaj eĉ se mi rigardus ĝin mi ne povus juĝi ĝin laŭ miaj bezonoj. Mi volas ankoraŭ lerni la havajan lingvon kaj mi volas fortigi miajn legoscion de la ĉina. Ĝis tiam mi ne trovis kursojn por tio. Do rilate Duolingvon mi vere nur povas gratuli Chuck kaj lian ĉeflaboristinon [mi legis pri ŝi se mi ne memoras ŝian nomon]. Chuck ŝajne vere profunde komprenas IT - por mi mistero ankoraŭ. Sed la venontaj generacioj estas ITemluoj ĉiuj kaj tiel Chuck vere investis en la estonton de Esperanto pli ol iu. Dankon!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-06-02 16:23
Eble estos plurcent Esperanto-(ek)lernantoj ĉe Duolingo. (Kiom cetere vi taksas por la 31-a de decembro? Ĉu vi ŝatas ludi per la taksado? Mi taksas 150.000, Chuck 200.000, ĉu ne?)

Ĉu (eble) estos tiom da (ek)lernantoj, ĉar nun ekzistas Esperanto-kurso ĉe Duolingo - aŭ ĉu ekzistas Esperanto-kurso ĉe Duolingo, ĉar Esperanto estas tia lingvo, ke ĝin (ek)lernos plurcent homoj, se ĝi ekzistas? (Ambaŭ, ĉu ne?)
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-06 07:38
Radiostacio en la shtato Arizono de Usono jhus elsendis raporton pri Esperanto http://kjzz.org/[…]/esperanto-language-staying-alive-arizona-and-beyond . Tio ne estas kutima afero en Usono. Che la komenco de la skriba parto de la raporto mi rimarkis, ke ili parolis pri la nova kurso de Esperanto che DUOLINGO. Lau mia takso, la kurso DUOLINGO havas tre altan valoron merkatikan. Estas probable, ke nun en Usono estos inter 100 kaj 500 radio-stacioj kiuj estos pretaj paroli pri Esperanto (kaj imagu kiom da radio-stacioj tutmonde, kaj kiom da jhurnaloj). Nun estas la momento agi, sed ni ne havas infrastrukturon nek intereson por fari tion. UEA, ekzemple, estas vershajne asocio sen Merkatiko. Se oni kunligas radiajn raportojn kun sekvaj kursoj, fizikaj au virtualaj, vi vidos tre rapidan kreskon de kursanoj, de novaj esperantistoj, de ech novaj membroj de UEA se oni lerte kunpartoprenas en la afero.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-06-07 15:22
La poblemo kial nur unu procento el homoj kiuj komencas lerni E-on efektive esperantistiĝas, komencas amiki kun aliaj espeantistoj kaj diversmaniere aplikas Esperanton, estas ke la Movado ne kapablas envolvi tiujn multajn komencantojn en siajn strukturojn. Esperantisto iĝas post kiam li/ŝi ekvivas kun aliaj esperantistoj. Plej kutime temas pri partopreno en iu E-renkontiĝo. Kie estas tiom da renkontiĝoj kiuj povus akcepti tuj 10.000 homojn? Oni devus unue informi ĉiujn pri ekzisto de aliaj esperantistoj kaj iliaj agadoj, pri ekzisto de E-kulturo ktp.
Kiel venki tiun problemon?
Se la kurso en duolingo plukreskos samrapide, la miraklo same rapide ŝrumpos kiel ĝi ekestis.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-06-07 16:10
Vi povas dormi trankvile. Eble unu el 1.000 aŭ malpli serĉos kontakton al la "Movado" kaj 9 el 10 tuj fuĝos post la unua kontakto.

Kaj se la "Movado" ne kapablas oferti ion interesan, ili supozeble mem organizos siajn strukturojn. Ne estas nova fenomeno, ke apud velkanta socia organismo ekfloros nova, freŝa kaj pli vigla agado.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-08 09:51
Mi antaŭvidas, ke la movado pli eniros la Interreton kun aŭ sen la ekzistantaj organizoj laŭnecese. Niaj lernantoj jam serĉas (kaj trovas!) multajn manierojn ekutiligi Esperanton, sed malmultaj rigardas al oficialaj organizoj por fari tion. Multaj diskutas inter si per la oficiala Esperanto-forumo ĉe Duolingo. Ili formas grupojn per Facebook, Skype ktp. Ili demandas kie estas aliaj lokaj esperantistoj. Oni ne devas tro timi, ke ili ne bone orientiĝos en la movadon.

Ili ankaŭ ŝajnas sufiĉe kreemaj, do mi imagas, ke ili mem poste organizos siajn proprajn eventojn, kaj kial ne? Nu, antaŭ jaroj mi kreis ŝablonon por lokaj semajnfinaj eventoj en Nordameriko, sed mi nun atendas almenaŭ semajnon por informi ilin ĝuste pri tio, ĉar mi volas, ke estu pli granda "kriza amaso" por ke tiaj eventoj estu pli sukcesaj. Cetere pro la fakto, ke la manlibro mem estas en Esperanto (ĉar multaj esperantistoj en Usono ne bone regas la anglan). Urba Semajnfino: http://urbsem.net/organizu/
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-07 16:12
Kiel konata estas Duolingo
a) en Usono
b) en la cetera angllingva mondo
c) en la ne-angllingva mondo?

Ekzemple mi neniam sciighis pri la ekzisto de Duolingo, antau ol mi prie estis leginta rilate Esperanton.

Chu lingvo-lernado pere de Duolingo estas rimarkeble "hip" ("moderna") chefe nur en Usono?

Mi demandas, char: Ne multe helpas, reklami por Esperanto ("kio estas tio?") per afero same ne konata al la alparolato ("kio estas Duolingo?") ...
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-08 10:01
Mi ne povas respondi al tio konkrete, sed vi povas mem vidi la kvanton de lernantoj por ĉiuj kursoj ĉe Duolingo: http://incubator.duolingo.com/

La du plej grandaj kursoj:

La angla el la hispana: 36,6 milionoj
La hispana el la angla: 34,2 milionoj

Entute estas 85 milionoj da lernantoj ĉe Duolingo, sed NE konkludu, ke nur 14,2 milionoj faras la aliajn kursojn, ĉar multegaj duolinganoj faras pli ol unu kurson tie. Do, laŭ tiu statistiko, mi dirus, ke Duolingo plej popularas en Ameriko (ne nur Usono!). Do, se vi ne loĝas en Ameriko, vi eble ankoraŭ ne aŭdis pri tio...
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-08 10:03
Mi krome volas diri, ke Duolingo estas nekredeble populara en Hungario. Nun 1,58 milionoj da hungaroj lernas la anglan tie. Tio signifas, ke 16% de *ĉiuj hungaroj* nun lernas la anglan per Duolingo.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-06-07 18:00
Malsupre estas ligilo al interesa spertraporto de germanlingvano, kiu lernis la hispanan per Duolingo unu jaron kaj duonan. La raporto estas en la germana. De ghi vi do laubezone devos unue lerni sufiche - eble ja per Duolingo ;-)
Au apliku la Guglan tradukilon.
http://www.foerderland.de/[…]/
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-06-07 18:39
Estas multe da bonaj komentoj chi tie, kio ege helpas kompreni la fenomenon DUOLINGVO kaj Esperanto tra pluraj lensoj. Chi tie mi limigos min nur al la bonaj komentoj de Sinjoro Kueck (sed, ne forgesu vidi la duan filmeton de la dua intervjuo de Chuck Smith, vidu supre). Eble miaj komentoj ankau interesos al kelkaj homoj kiuj interesighas pri Esperanto kaj Strategio.

Sinjoro Kueck, jes ja, estus ege interese sciighi iomete pli pri la konateco de DUOLINGVO en Usono, en aliaj landoj. Mi aldonus, ke tio estas rekta merkatika demando kiu ege utilos al chiuj movadestroj, char se ni scias, kie trovighas tiaj gelernantoj, speciale en landoj, urboj kaj en urbo-KVARTALOJ, ni eble povus sendi inviton al tiuj homoj por, ke ili 1) cheestu prelegon pri Esperanto au 2) venu al lingvo-kafejo por pridiskuti Esperanton au 3) cheestu Lingvan Festivalon au 4) renkontighu, kafeje, kun Eserantisto kiu similas ilin je, ekzemple, agho, studofako, profesia posteno, shatokupoj, ktp. 5) cheestu provlecionon, ktp, ktp. Kaj post unu el tiuj kvin malgrandaj pashoj, afable ni proponu (NE altrudu!) kurson de Esperanto.

La tre tre ghenerala principo kiu bazighas sur sufiche bone pravigitaj teorioj de sociologio, de psikologio kaj speciale de merkatiko, estas la principo de CELGRUPOJ. Kaj celgrupoj dividighas en SUBCELGRUPOJ. Tiu nocio staras che la kerno de Strategio. DUOLINGO estas klasika ekzemplo de subcelgrupo. Kaj chiu granda strategio komencighas malgranda kaj per la atingo (informado, reklamado, varbado, konvinko) de UNU celgrupo. Tiuj kiuj volas fari chion finighas per nenio konkreta en la manoj. La teorio de Everett Rogers bone klarigas tion. Lu Wunsch-Rolshoven donis tre bonan prelegon, germane, al ne-Esperantistoj pri tiu temo antaunelonge. Pri miaj artikoloj pri la Disvastigho de Novaj Ideoj, oni povas legi en la Balta Ondo che http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/

La strategio de UEA kaj la strategio de Andreas Kuenzli havas ion komunan: La strategio estas multe pli granda ol la deviga budgheto, kaj nenie indikighas kiu respondecas pri multaj konkretaj taskoj (kaj pensu ke kaj budgheto kaj mezuritaj rezultoj estas sub tia respondeco), kaj la plej granda peko en strategio: estas nenia sistemo por mezuri rezultojn. Do iu ajn povas diri ion ajn kaj poste iu ajn povas diri sukceson, sukceson, grandan sukceson. Per tia strategio, eble ne sendu vian boaton sur la maron por kapti fishojn.

Do, Chuck Smith kaj liaj kunlaborantoj por la kurso kaptis fishon en la publika maro. Chi monate estas eble la ununura fisho en la korbo de Esperantujo kiu vekas atenton kaj ene kaj EKSTERE de la movadoj. La solvo ne estas diri, “sed Chuck vi kaptis nur unu fishon” (fakte nun estas duoble pli ol 9,600 fishoj en la korbo; bonvolu kontroli la novan statistikon), la solvovojo estas diri, “Dankon Chuck, vi kaptis fishon kaj hodiau ni manghos. Nun, Bonvolu Chuck, instrui al ni chiuj (chu ni estas ene au ekstere de UEA), kiel manghi morgau, postmorgau, kaj por nia tuta esperanta vivo.”

Kiel mi skribis en la Ondo de Esperanto: Transiri Tiun Damnindan Verdan Abismon! http://sezonoj.ru/2012/08/215keef/ En la Ondo trovighas ankau eble aliaj dek artikoloj pri la apliko de Merkatiko al Esperanto.

Amike, Dennis
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2015-06-08 08:12
Indus nun ke oni tuj ofertu al la lernantoj daurigajn kursojn kaj retejojn kie eblas informighi pri la ofertoj de la Movado.
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-06-08 09:17
Estas tre interese legi komentojn kaj spertojn de lernantoj de Esperanto-kurso ĉe Duolingo:
-- https://www.duolingo.com/topic/915/new
Gilles HUTEREAU
Gilles HUTEREAU diras:
2015-06-08 17:55
Ĉu vi jam aŭdis pri Benny Lewis ( http://www.fluentin3months.com/2-weeks-of-esperanto/) ?
En serio da 6 Youtube-filmoj li vidigas kiel sia usona koramikino eklernas esperanton dum kelkaj semajnoj.
Vidu : Benny coaches a monoglot to learn Esperanto! https://youtu.be/UHPC5DN4eJ[…]OuG9yGawhbPzpngk5VexrH1hqqw
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-06-08 23:36
Nu jes. Li ja mencias mian nomon je 3:13 en la unua filmeto. :)
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2015-06-14 11:10
Duolingo estas la pruvo por la proverbo „Lernu la anglan por disvastigi esperanton“ kaj samtempe provoko chesi la sensencan kontrauajhon al la angla, de kelkaj esperanto movadanoj.
Angla estas la plej internacia (sed tamen nur) nacia lingvo. Se iu volas lerni ion lingvon el la motivo de internacieco kaj volonte komprenighi plejvaste en la mondo lishi lernas la anglan.
La angla estas ankau la plej konvena lingvo disvastigi la internacian konscion. Mi havas la sperton, ke angloparolantoj estas la plej sentemaj kaj kompenemaj al miaj internaciaj argumentoj por esperanto. Precipe tiuj kiel mi, kiuj lernis la anglan, sed ne bone parolas, sed restas la plejgrava motivo plue la internacieco, post iu tempo sukcesas plivastigi sian konscion al „internacia demokratio“. Che kiu tio okazas, tiu estas nia homo por esperanto.
Ekz. Mi lernis la anglan jam pli oj 20 jaroj, kiam mi partoprenis mian unuan UK en Brajtono. Esperanton mi lernis antaue nur unu jaro kaj mi povis pli bone komprenighi per esperanto ol per la angla.
Kaj ne nur tio, sed che esperanto mi trovis tion pro kio mi lernis ankau la anglan, en pli senpera konreta formo,la „internaciecon“, au ech en pli alta formo, de internacia amikeco. Ne nur teorie kion mi jam en la „dialogika filozofio“ lernis, sed kial ebleco tie ankau praktiki.
La nuna prospero de duolingo estas la kompletigho al lernu.net. La prospero de ambau estis jam preskau necese atendita en la nuna interreta epoko. Tiu okazas plene en la internacia spirito, en kiu esperanto sin jam movighas pli ol 100 jaroj, ekde la tempo kiam ankorau nur iu malvasta inteligenta elito komprenis pri kio temas. Nuntempe estighis ebleco por vasta kompreno de internaciaj faktoj en kiu sin movighas la reala mondo. Tiu, kiu tion ne koprenas, au ne volas kompreni, restas provinculo. Esperanto estighis la plej simpla ebleco alighi al la reala internacia monda evoluo, demokrate.


Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-07-15 17:33
Esperanto-lernado:
La Imperio kontrauatakas - per uTalk: http://www.edukado.net/novajhoj?id=556 .
Do:
Duolingo taugas ankau por Androido, sed la instrulingvo estas nur la angla.
uTalk proponas 128 instrulingvojn, sed ne taugas por Androido.
Tolle Wurst! - Bonega kolbaso!